tinus/o PIV1 , tin/o V (evitinde)

tinuso, tino

ZOO
Granda marfiŝo, atinganta longecon inter 1 m kaj 4 m, kun serpoforma vosto kaj dua dorsnaĝilo samforma kaj preskaŭ kontraŭa al la anusnaĝilo, kun firma bongusta karno iom similanta bovidan viandon; genro el familio skombredoj (Thunnus): por kapti tinusojn, fiŝistoj devas vojaĝi al malproksima maro apud Sud-Afriko [1]; pro sia delikata karno tinuso estas multe kaptata kaj manĝata [2].

tinuso en Pacifiko
CC BY-SA 4.0  [3]
Rim.: Oni foje trovas ankaŭ la nomon tino: tinuso estas la preferinda formo, ĉar tino jam estas nomo de ujo.
angle:
tuna
beloruse:
тунец
bulgare:
тон
ĉeĥe:
tuňák
france:
thon
germane:
Thunfisch
hispane:
atún
hungare:
tonhal
indonezie:
tuna
itale:
tonno
japane:
[おけ]
katalune:
tonyina
latinece:
Thunnus
nederlande:
tonijn
pole:
tuńczyk
portugale:
atum, albacora
ruse:
тунец
slovake:
tuniak
ukraine:
чан, балія, цебер, баддя, діжка, шаплик

administraj notoj

~o, tino: Mankas verkindiko en fonto.