toskan/o PVEF

toskano

GEOG Loĝanto de Toskanujo: la toskanoj organizis enlandajn ekzamenojn [1].
Rim.: La nomo originas en la latina vorto Tusci, per kiu la romanoj nomis la etruskojn. Majuskle oni trovas la vorton ankaŭ uzata kiel la nomo la itala regiono. [Wolfram Diestel]
1. Gianantonio Pfleger: Toskanaj tagoj, EKO 2022-11-25
angle:
Tuskanian
beloruse:
тасканец
france:
toscan (subst. personne)
germane:
Toskaner
itale:
toscano
japane:
トスカナ人 [トスカナじん]
katalune:
toscà (subst.)
pole:
Toskańczyk
ukraine:
тосканець

toskana

Rilata al toskanoj aŭ al Toskanujo. toskana literaturo; la itala komuna lingvo havas sian bazon en la toskana lingvo, kiun kreis kaj evoluigis la kulturaj rondoj de Florenco [2]; Don Kiĥoto ­ konas iom da toskana lingvo, kaj mi eĉ povas deklami kelkajn stancojn de Ariosto [3].
angle:
Tuskanian
beloruse:
тасканскі
france:
toscan (adj.)
germane:
toskanisch
itale:
toscano (adj)
katalune:
toscà (adj.)
pole:
toskański
ukraine:
тосканський

Toskanujo

GEOG Provinco en centra Italujo kun ĉefurbo Florenco: en Toskanujo la papa amnestio efikis eĉ registaron [4].
4. Etelo Liliano Vojniĉ, trad. Vladimir Okc: Ojstro, Ĉapitro 1: Pasis dek tri jaroj
angle:
Tuscany
beloruse:
Таскана
france:
Toscane
germane:
Toskana
itale:
Toscana
katalune:
la Toscana
pole:
Toskania

administraj notoj