9tret/i PV

9treti

(tr)
1.
Premi, puŝi per piedoj: oni tretas vinpremilojn [1]; ŝi puŝis la knabon je la flanko, tretis lin per la piedoj kaj forpelis lin el sia domo [2]; mi petis ilin krie, ke ili ne tretu ŝin morta [3]; Li tiel tretis mian piedon, ke mi eksiblis pro la doloro [4]; li ordigis siajn pantoflojn, ĉar tio estis ŝuoj, kiujn li estis tretplatiginta [5].
2.
(figure) Mistrakti, malrespekti morojn, ies rajtojn ktp: en la koton ili tretos ĉion, kio la homon distingas de la sovaĝa besto [6]! en Ĉinio la reĝimo daŭre tretas homajn rajtojn [7].
3.
(ntr)
Peze paŝi, stamfi: preskaŭ dance, iom fajfetante li tretis tra la flankstrato [8]; oni aŭdis la bovinon treti trans la ponteton [9].
angle:
tread, trample
beloruse:
таптаць, мяць, расьціскаць, дратаваць
france:
fouler (aux pieds), piétiner, écraser
germane:
treten
hispane:
pisar, pisotear, hollar
hungare:
tapos, tipor
japane:
踏む [ふむ], 踏みつける [ふみつける], 踏みつぶす [ふみつぶす]
katalune:
xafar, trepitjar, follar (treti vinberojn)
nederlande:
trappen op
pole:
deptać, podeptać, tratować
portugale:
pisar
ruse:
топтать, давить ногами
ukraine:
топтати, м’яти, давити

surtreti

(tr)
Preme surpaŝi sur: ŝi dolorige surtretis la piedojn de la bona maljuna virino [10]; la pordisto, ĵus elirinta […] por fumi cigaredon, ĝin surtretis [11]; (figure) buldogino preta sen multaj skrupuloj surtreti vin plata [12]; infanoj surtretis la plantojn kaj plukis la florojn [13].
beloruse:
таптацца (па чымсьці)
france:
marcher sur
germane:
darauf treten, niederdrücken
hungare:
rálép
japane:
踏みつける [ふみつける], 踏みつぶす [ふみつぶす]
pole:
nadepnąć, rozdeptać, zadeptać
ukraine:
наступити

administraj notoj