urani/o

uranio (U)

KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero 92, atompezo 238,0289, kies ĉiuj izotopoj estas radioaktivaj, aktinoido; metalo, uzata kiel baza materialo por atombomboj kaj atomcentraloj: granito radioaktivas pro la izotopoj de kalio, torio kaj uranio [1]; la konataj rezervoj de uranio estus konsumitaj post 20-30 jaroj, eĉ se oni ne atentas la mankon de akvo por malvarmigi la reaktorojn [2]; la principo de nuklea elektrejo baze de atomkerna disfendiĝo estas preni specifan izotopon de uranio, […] kaj per la estiĝanta varmego de la estiĝintaj produktoj de la disiĝo boligi akvon por peli turbinon, kiu generas elektron [3].
Rim.: La elementoj kun pli alta atomnumero estas arte faritaj kaj nomiĝas transuraniaj elementoj aŭ transuranioj.
angle:
uranium
beloruse:
уран (хімічны элемэнт)
bretone:
uraniom
bulgare:
уран
ĉeĥe:
U, uran
finne:
uraani
france:
uranium
germane:
Uran
greke:
ουράνιο
hispane:
uranio
hungare:
uránium, urán
indonezie:
uranium
itale:
uranio
japane:
ウラン
katalune:
urani
latinece:
Uranium
nederlande:
uraan, uranium
pole:
uran
portugale:
urânio
ruse:
уран
slovake:
urán
svede:
uran
ukraine:
уран

transurania

KEM
Rilate al ĥemia elemento kun atomnumero pli alta ol 92: transuraniaj elementoj […] estas unue esploritaj arte faritaj, kaj escepte de plutonio kaj neptunio, neniu el ili okazas nature sur tero [4].
angle:
transuranic
beloruse:
трансуранавы
bulgare:
трансуранов
finne:
transuraaninen
hispane:
transuránico
katalune:
transurani
pole:
transuraniczny
svede:
transuransk
ukraine:
трансурановий

transuranio

KEM
Ĥemia elemento kun atomnumero pli alta ol 92.
angle:
transuranic (element)
beloruse:
трансуранавы элемэнт
bulgare:
трансуранов елемент
finne:
transuraani
france:
transuranien
germane:
Transuran
hungare:
transzurán
katalune:
transurànid
nederlande:
transuraan
pole:
transuranowiec
portugale:
transurânico, transuraniano
ruse:
трансурановый элемент
svede:
transuran

administraj notoj

trans~a: Mankas dua fontindiko.
trans~o: Mankas fontindiko.
trans~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.