vide/o RokPop

video Vikipedio

1.  
KIN Arto pri elektronika registro, prilaboro aŭ telekomuniko de moviĝaj bildoj; videarto: ni havis okazon vidi kaj aŭskulti per video la faman operon „La Bohème[1]; oni spektas vidbendon, aŭ videoludas, aŭ konsultas teletekston [2]; Liza montris al mi novan videofilmon pri la fama ĉina cirko [3]; ŝi ne havas videoaparaton por projekcii al li ian infanan bildfilmon [4]; [ĉar] preskaŭ ĉiu jam havas hejme videomagnetofonon, ne necesas viziti kinejojn: ĉion eblas rigardi hejme [5]; mi lastatempe ricevis Macbook-on de mia laborejo, kaj ĝi inkluzivas kameraon por videobabili (vd videkamerao) [6]; per videokonferenco parolis el Usono profesoro Sami Repishti [7].
2.  
KIN Videaĵo: kiel rapide ĉe vi rul[iĝ]as videoj en YouTube [8]? aŭdregistraĵoj, videofragmentoj kaj citaĵoj de samtempuloj [9].
1. M. R. Urueña: Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, esperanto.es, [vidita en 2010-11]
2. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko
4. Monato, Julian Modest: Bela sonĝo
5. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo
6. Ĝeremio: Cxu iu volas video-babili?, [2006]
7. Monato, Bardhyl Selimi: Murdoj memorigitaj
8. Katjo: Kiel rapida estas via konektiĝo al YouTube?, E@i, 2010-02-15
9. Monato, Evgeni Georgiev: Verda vojo
ĉeĥe:
video
france:
vidéo
germane:
1. Videotechnik 2. Video
hebree:
וידאו
hispane:
vídeo, video
indonezie:
video
slovake:
video

videaĵo  

KIN Filmo aŭ alia produkto de videarto: videaĵo pri la Zamenhofa tago 2016 en Ljubljano [10]; la videaĵo de tiu ago estas spektebla eĉ kun anglalingvaj subtekstoj [11].
france:
vidéo (film, produit vidéo)
germane:
Video, Filmclip
hispane:
vídeo, video
indonezie:
video

muzikvideo   Vikipedio

KINMUZ Video2 prezentanta muzikaĵon kun akompana filmo: estis aldonita muzikvideo de la kanto „Berlino sen vi“ [12]; la unua profesia muzikvideo de la nova Esperanto-muzikgrupo Supernova [13].
france:
clip, vidéo musicale
germane:
Musikvideo
hispane:
videoclip, vídeo musical
indonezie:
video klip

administraj notoj