volb/o PVEF

volbo

1.
ARKI Arkaĵo el vicoj de ŝtonoj, kiuj konsistigas murojn kaj supre kuniĝas en kurba plafono: ponto kun rondaj arkaj volboj [1]; apenaŭ [mi povis] savi min sub pordegan volbon, kiam ekfuriozis la ŝtormo Kiso ; du grandaj salonoj sur kies volbo estis pentritaj siringviolaj ĉevaloj MkM .
2.
(figure) Io volbforma: sub la stelornamita velurŝtofo de la ĉiela volbo ekŝvebis vualrubando de prae orienta melodio KKr . VD:aleo2, laŭbo, firmamento2
angle:
vault, arched roof
beloruse:
скляпеньне
bulgare:
свод
ĉeĥe:
klenba
france:
voute
germane:
Gewölbe 2. Wölbung
greke:
θόλος, τρούλλος
hispane:
bóveda
hungare:
boltozat
japane:
ボールト, アーチ形天井 [アーチかたてんじょう], 丸天井 [まるてんじょう]
katalune:
volta
nederlande:
gewelf
portugale:
abóbada
ruse:
свод (архит.)
slovake:
klenba
ukraine:
склепіння

volba

1.
Provizita, konstruita per volboj: mi ĉirkaŭrigardis en la multkolora, antikveca volba salono SatirRak ; renovigita volbaĵkelo de la monaĥejo [2].
2.
Volboforma: volba ĉapelo KrM ; mi venis finfine al granda alte volbiĝanta pordego, kiu aspektis tre antikva MortulŜip . SIN:kurba1, ronda1SUB:konkava, konveksa
2. Evgeni Georgiev: Aŭstrio ― Serĉi la perditan paradizon, Monato, 2000/10, p. 20
beloruse:
скляпеністы, скляпенны, дугападобны
germane:
2. gewölbt
japane:
アーチ形天井の [アーチかたてんじょうの]
ukraine:
склепінний, дугоподібний

volbi

Superarki kiel volbo: alte super la tero kun ĝia mola krepuskolumo volbis sin vasta, nubostriita spaco HsT ; per vere kosmaj proporcioj: giganta katedralo volbanta la […] printempan vivon SatirRak .
beloruse:
навісаць (скляпеньнем)
germane:
wölben
japane:
アーチ形天井を付ける [アーチかたてんじょうをつける]
ukraine:
робити склепіння

administraj notoj