asfiksi/o JED

asfiksio

FIZL Spirmanko, spirhalto (ekz-e pro halto de korbato, paralizo de spirmuskoloj, obstrukco de spirkanalo): laŭgrada manko de oksigeno en la sango, kiu portas al ĉela asfiksio [1]; [jen] la plej konvinka pruvo de la teorio pri la morto de la pompejanoj unumomente pro forta ondo de ardaj vulkangasoj – kiu en stato de asfiksio iros en necesejon [2]? VD:sufoko
angle:
asphyxia
beloruse:
асьфіксія, удушша
ĉeĥe:
asfyxie
ĉine:
呼吸停止 [hūxītíngzhǐ], 窒息 [zhìxī]
france:
asphyxie
germane:
Asphyxie, Atemstillstand
hebree:
חֶנֶק
hispane:
asfixia
hungare:
fulladás, asphyxia
itale:
asfissia
japane:
窒息 [ちっそく], 仮死 [かし]
pole:
afiksja, zamartwica
ruse:
удушье, асфиксия
slovake:
asfyxia, zastavenie dychu
ukraine:
ядуха, асфіксія

asfiksii

(malofte)
1.
FIZL (ntr)
Suferi je asfiksio.
2.
(tr)
(evitinde) Sufoki: (figure) la konformista, hipokrita kaj ekonomie oportunista dekstro asfiksias la individuon sub la premo de la Internacia Kapitalismo [3].
angle:
asphyxiate
beloruse:
удушаць, душыць, задушыць
ĉeĥe:
zadusit
france:
asphyxier
germane:
1. eine Asphyxie erleiden, einen Atemstillstand erleiden
hebree:
להשתנק
hispane:
asfixiar
hungare:
megfojt, fulladást idéz elő
itale:
asfissiare
japane:
窒息させる [ちっそくさせる]
ruse:
удушать, удушить, задушить
slovake:
zapríčiniť asfyksiu, zastavenie dychu

administraj notoj