*sufok/i UV
*sufoki
(tr)
- 1.
Malhelpi la spiradon, senigi je aero, eventuale mortigi: [li] faris ordonojn pri sia domo, kaj sufokis sin kaj mortis [1]; [la drako] ekbruligi la sekan herbon kaj sufoki la ĉasiston en la fumo kaj varmego [2]; la vetero estis sufokanta […] nuboj […] ŝajnis pezi sur la teron kvazaŭ plumba kloŝo [3]; oni malliberigos vin kaj sufokos post kelke da tagoj [4]; korpoj, kiujn neniu enterigis […] putrante pro la varmego, plenigadis la aeron per sufoka malbonodoro [5]; sufoka varmego [6].
strangoli
- 2.
- (figure)
Malhelpi per ia daŭra
surpremo:
ŝia voĉo estis malforta, obtuza; ĝin tute […]
sufokis la strata bruo
Marta
;
la nebulo tiel sufokas, ke apenaŭ apud la ŝtonegoj ni ekaŭdis la sonorilojn
[7];
li sufokis en si la kompaton
[8];
ĉi tiuj saĝaj konsideroj ne povis tamen sufoki malgrandan,
sed turmentantan maltrankvilon en la koro de l' kronprinco
[9];
la princo ŝtoniĝis de surprizo, sed post momento demandis per sufokita voĉo
[…]
[10];
la kamparanoj estis sufokataj per la impostoj
[11];
la vilaĝanoj estis sufokataj per la impostoj
[12].
dampi, dronigi, subpremi
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 17:23
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Du fratoj
3. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
5. Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XLIX
6. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 5
7. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Amos 1:11
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, ĉapitro 12a
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro VI
11. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
12. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, ĉapitro 17a

- angle:
- suffocate
- beloruse:
- душыць
- ĉeĥe:
- dusit, rdousit, tlumit, udusit, utlačovat, utlumit, zadusit, zaškrtit, škrtit
- ĉine:
- 令人窒息 [lìngrénzhìxī], 使人窒息 [shǐrénzhìxí], 喘不过气 [chuǎnbúguòqì], 喘不過氣 [chuǎnbúguòqì], 悶 [mēn], 闷 [mēn], 悶住 [mēnzhù], 闷住 [mēnzhù], 悶死 [mēnsǐ], 闷死 [mēnsǐ], 憋死 [biēsǐ], 窒息而死 [zhìxīérsǐ]
- france:
- 1. asphyxier (tr.), étouffer (tr.), suffoquer (tr.) 2. faire taire, oppresser
- germane:
- 1. (jmd.) ersticken 2. (etw.) ersticken, niederdrücken
- hispane:
- sofocar
- hungare:
- 1. fojt, megfojt ~a varmego: fullasztó hőség. 2. elfojt, elnyom
- japane:
- 窒息死させる [ちっそくしさせる], 絞め殺す [しめころす], 窒息させる [ちっそくさせる], 息を詰まらせる [いきをつまらせる], もみ消す [もみけす], 押し殺す [おしころす]
- nederlande:
- doen stikken, smoren, wurgen
- pole:
- dusić
- ruse:
- душить, задушить, удушить
- slovake:
- dusiť, utláčať, zadusiť, škrtiť
- ukraine:
- душити, придушувати, заглушувати, заглушати
sufoka
- Kiu baras la spiron, aŭ preme malhelpas vivan agadon: peza, sufoka aero plenigis la ĉambreton [13]; sufoka tusado [14]; (figure) la timoj kaj maltrankviloj […] ĉirkaŭvolvis ŝian koron per sufokaj ringoj, kvazaŭ fajraj serpentoj [15]; [ŝi] aŭdis tre malkonfuze bruon de sufokaj ploregoj [16].
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
14. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, 4, rakontoj, la hejmo de la metiisto, (de nov-jorka kuracisto, rerakontita de E. Weilshäuser)
15. Władysław Reymont, trad. Kazimierz Bein: La Lasta, La Lasta
16. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Sepa

- suffocating
- beloruse:
- задушлівы, удушлівы
- ĉeĥe:
- dusivý, dusný
- france:
- étouffant, oppressant, suffoquant
- germane:
- erstickend, stickig
- hungare:
- fojtó, fojtogató
- japane:
- 窒息するような [ちっそくするような], 息苦しい [いきぐるしい], 息詰まる [いきづまる]
- nederlande:
- verstikkend, benauwd
- pole:
- duszny, duszący
- ruse:
- удушающий, удушливый, душный
- slovake:
- dusivý, dusný
- ukraine:
- задушливий, задушний
sufoko
-
Malhelpo de spirado:
mi kondamnis kelkajn kulpajn al la sufoko
[17];
nia malfeliĉa onklino havis ankoraŭ tiumatene krizon de sufoko
[18];
(figure)
ĝis la sufoko de la ribelo […] mi transdonas mian povon
al [‚…‘] la ĉefo de la gvardio
[19].
asfiksio
17.
B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXIII
18. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
18. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Unua
19. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVI
- angle:
- suffocation
- beloruse:
- удушша, асьфіксія
- ĉeĥe:
- dušení, sufokace, udušení, zadušení
- france:
- asphyxie, suffocation
- germane:
- Ersticken
- pole:
- duszność
- slovake:
- dusenie, udusenie, zadusenie
sufokiĝi
(ntr)
- Penegi por spirado, suferi pro malhelpa premo eventuale ĝis morto: mortu kiel hundo aŭ sufokiĝu por ĉiam [20]! la grego kuris […] en la maron […] kaj sufokiĝis [21]; (figure) mi ne povas la tutajn tagojn sufokiĝi en la oficejo, kiel haringo en la barelo Marta ; (figure) la virino preskaŭ sufokiĝis pro indigno, senvorte ŝi malfermadis sian buŝon [22].
20.
N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, akto 4a, sceno 11a
21. La Nova Testamento, Marko 5:13
22. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
21. La Nova Testamento, Marko 5:13
22. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekkvina Ĉapitro
- angle:
- suffocate
- beloruse:
- задыхацца, душыцца
- ĉine:
- 噎 [yē], 嗌 [ài], 憋 [biē]
- france:
- étouffer (intr.), suffoquer (intr.)
- germane:
- ersticken (an etwas)
- hispane:
- sofocar se (reflexivo)
- hungare:
- fullad, megfullad, fulladozik
- japane:
- 窒息する [ちっそくする], 息が詰まる [いきがつまる]
- nederlande:
- stikken
- pole:
- dusić się
- ruse:
- задыхаться, задохнуться
- ukraine:
- дуситися, задихатися
sufokitaĵo
Viando el besto mortigita per sufoko, sen ellaso de la sango: ili detenu sin de malpuriĝoj ĉe idoloj kaj de malĉasteco kaj de sufokitaĵoj [23].
23.
La Nova Testamento, La agoj 15:20
- angle:
- meat from a strangled animal (religious proscription)
- beloruse:
- мяса задушанай жывёлы
- france:
- viande étouffée
- germane:
- Ersticktes (Fleisch)
- hungare:
- fúlvaholt állat
- nederlande:
- gesmoord vlees