*aŭskult/i

*aŭskulti

(tr)
1.
Atenti por aŭdi: aŭskulti la predikon [1]; la patrino metis la okulvitrojn kaj legis voĉe el granda libro, ambaŭ knabinoj aŭskultis [2]; li […] povosciis rakonti tiom multe da fabeloj kaj historioj, ke estis plezuro lin aŭskulti [3]; [li] faris unu paŝon antaŭen, aŭskultis, faris denove unu paŝon [4]; ne aŭskultinte ne kondamnuPrV ; en la palaco estis ordinara afero aŭskulti ĉe la pordoj [5]; kiu trans muro aŭskultas, tiun la muro insultas PrV ; kiu aŭskultas, kie li ne devas, tiu aŭdas, kion li ne revasPrV ; [li] kaŝe aŭskultas la radion [6].
2.
(figure) Atenti parolon por sekvi: li ne volis aŭskulti miajn konsilojn; li malmoligis sian koron kaj ne aŭskultis ilin [7]; mi diris al vi, sed vi ne aŭskultis kaj vi malobeis la vortojn [8]; miaj ŝafoj aŭskultas mian voĉon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas [9]; ĉu vi ne aŭskultas la leĝon [10]? ANT:ignori
afrikanse:
luister
albane:
dëgjoni
amhare:
ስማ
angle:
listen
arabe:
استمع
armene:
լսել
azerbajĝane:
qulaq asmaq
beloruse:
слухаць
bengale:
শুনতে
birme:
နားထောင်
bosne:
slušati
ĉeĥe:
poslouchat
ĉine:
1. 洗耳而听 [xǐěrértīng], 洗耳而聽 [xǐěrértīng], 洗耳恭听 [xǐěrgōngtīng], 洗耳恭聽 [xǐěrgōngtīng], 聆 [líng], 所聞 [suǒwén], 所闻 [suǒwén], 听允 [tīngyǔn], 聽允 [tīngyǔn], 注意听 [zhùyìtīng], 注意聽 [zhùyìtīng] 2. 收听 [shōutīng], 收聽 [shōutīng], 聆 [líng], 所聞 [suǒwén], 所闻 [suǒwén], 听允 [tīngyǔn], 聽允 [tīngyǔn], 注意听 [zhùyìtīng], 注意聽 [zhùyìtīng], 倾听 [qīngtīng], 傾聽 [qīngtīng], 属于 [shǔyú], 屬於 [shǔyú]
dane:
lytte
estone:
kuula
eŭske:
entzuteko
filipine:
makinig
france:
écouter
galege:
escoite
germane:
zuhören 2. anhören, erhören
guĝarate:
સાંભળવા
haitie:
koute
hebree:
להקשיב
hinde:
सुनो
hispane:
escuchar
hungare:
1. hallgat, figyel 2. hallgat (vkire)
igbe:
ntị
indonezie:
mendengarkan
irlande:
éisteacht
islande:
hlusta
itale:
ascoltare
japane:
聞く [きく]
jave:
ngrungokake
jide:
הערן
jorube:
gbọ
kanare:
ಕೇಳಲು
kartvele:
მოუსმინოს
kazaĥe:
тыңдау
kekĉie:
ab̕ink
kimre:
gwrando
kirgize:
угуу
kmere:
ស្តាប់
koree:
청취
korsike:
canta
kose:
ukuphulaphula
kroate:
slušaj
kurde:
gûhdarkirin
latine:
audite
latve:
klausīties
laŭe:
ຮັບຟັງ
litove:
klausyti
makedone:
слушате
malagase:
mihaino
malaje:
mendengar
malajalame:
കേൾക്കാൻ
malte:
jisimgħu
maorie:
whakarongo
marate:
ऐका
monge:
mloog
mongole:
сонсох
nederlande:
luisteren
nepale:
सुन्न
njanĝe:
kumvetsera
norvege:
lytte
okcidentfrise:
harkje
panĝabe:
ਗੱਲ ਸੁਣੋ
paŝtue:
غوږ
pole:
słuchać 2. słuchać, posłuchać
portugale:
escutar
ruande:
umva
ruse:
слушать
samoe:
faalogo
sinde:
سن
sinhale:
සවන්
skotgaele:
èisteachd
slovake:
počúvať
slovene:
poslušati
somale:
dhegayso
ŝone:
teerera
sote:
mamela
sunde:
ngadenge
svahile:
kusikiliza
taĝike:
гӯш кардан
taje:
ฟัง
tamile:
கேட்க
tatare:
тыңла
telugue:
వినండి
tibete:
ཉན མཉན མཉན ཉོན་
tokipone:
kute
turke:
dinlemek
ukraine:
слухати
urdue:
سننا
uzbeke:
tinglash
vjetname:
lắng nghe
zulue:
ulalele

aŭskultanto

Iu, kiu aŭskultas: via afero estas bona kaj justa, sed ne ekzistas por vi aŭskultanto ĉe la reĝo [11]; estu plenumantoj de la vorto, kaj ne nur aŭskultantoj [12]; aŭskultanto de rakonto [13]; longa aklamo de l' aŭskultantoj aprobis la benon de l' ĉefpastro [14]; kolektiĝis sufiĉa nombro da aŭskultantoj [15].
a)
RAD Iu, kiu aŭskultas la elsendojn de radistacio: ni reagas kaj citas el la lastaj korespondaĵoj de niaj aŭskultantoj [16]; nekutima konkurso kaptis la atenton de aŭskultantoj de komerca radiostacio en Litovio [17]; aŭskultantoj de arabaj radiostacioj senĉese petas reaŭdigi ŝiajn 280 kantojn [18]; la dissendo vekis grandan entuziasmon ĉe la aŭskultantaro [19].
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 15:3
12. La Nova Testamento, Jakobo 1:22
13. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
14. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro III
15. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
16. B. Pietrzak: Semajnfine en Pola Radio, Pola Radio, 2007-01-05
17. LAST/pg: Nekutima konkurso, Monato, 2000/09, p. 12
18. Konrad Hinsen: Um Keltum', Monato, 2000/09, p. 15
19. Monato, Carlo Minnaja: Marioneto ĉiam aktuala, 2003
beloruse:
слухач
ĉine:
听者 [tīngzhě], 聽者 [tīngzhě]
france:
1.a auditeur
germane:
1.a Hörer (Radio) Zuhörer
hebree:
מַאֲזִין
indonezie:
pendengar
itale:
1.a ascoltatore
kekĉie:
ab̕inel
nederlande:
1.a luisteraar
norvege:
1.a lytter
ukraine:
слухач

aŭskultilo

PIV1
ELE Aŭdilo: mi ne plu ion scias, Niko, — sonis en la aŭskultilo, — ĉu vi venos [20]? subite la telefono sonoris, kaj ŝi tuj prenis la aŭskultilon [21]; vigla diversspeca muziko en la aŭskultiloj, per kiuj estis ekipita ĉiu sidloko[…] direktis miajn okulojn eksteren [22].
20. Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg, ĉapitro 16a, p. 100a
21. Monato, Bunmi Osho-Davies: La velka rozo, 2006
22. Monato, Tatjana Loskutova: Vojaĝo en Iberio, 2007
beloruse:
слухаўка, навушнік, слыхавы тэлефон, слыхавы апарат
bretone:
selaouell
ĉine:
电话听筒 [diànhuàtīngtǒng], 電話聽筒 [diànhuàtīngtǒng], 听筒 [tīngtǒng], 聽筒 [tīngtǒng]
france:
écouteur
germane:
Hörer (Telefon)
hebree:
אוזניות
indonezie:
pelantang telinga, penyuara telinga
itale:
auricolare (sost.)
pole:
słuchawka
ruse:
телефонная трубка, наушник, головной телефон, шлемофон
ukraine:
слухавка, (телефонна) трубка, стетоскоп

aŭskultumi

MED Sisteme aŭskulti la internajn bruojn de la korpo por diagnozo: la kuracisto aŭskultumas Krukon, esploras ĉiujn liajn organojn kaj poste demandas lin pri lia seksumado [23]; la stetoskopo estas uzata de la prisanaj profesiuloj por aŭskultumi la korbatojn, la spiran murmuron, la arterian pepadon, la abdomenajn aŭ fetajn bruojn [24].
23. L. Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, 1974
24. Vikipedio, Stetoskopo
beloruse:
выслухваць, аўскультаваць
france:
ausculter
germane:
abhören (Med.)
hebree:
להאזין
indonezie:
mengauskultasi
itale:
auscultare

fiksaŭskulti

Atente aŭskulti, ne moviĝante, ne bruante: li eksilentis kaj fiksaŭskultis, trans la pordo laŭte ekridis la prizonulo [25]; li […] en fajfo de malvarma vento fiksaŭskultas — ĉu tio estas ŝanĝo de direkto en la ĝenerala kurso aŭ kontraŭsubmarina zigzago [26]?
25. A. Grin, trad. J. Finkel: La mondo brilanta, 2010
26. J. German: Mi responsas pri ĉio
beloruse:
услухоўвацца, прыслухоўвацца
ĉine:
垂听 [chuítīng], 垂聽 [chuítīng]
france:
tendre l'oreille
germane:
angespannt lauschen
itale:
tendere le orecchie
ukraine:
вслухатися, вслухуватися, вслуховуватися, прислухатися, прислухуватися, прислуховуватися

kapaŭskultilo

ELE Kapaŭdilo krei sian propran sonmondon? iuj faras tion – tute konkrete per kapaŭskultiloj [27]; kiam preleganto parolis angle, eble dekono metis la kapaŭskultilon, por francparolanto duono uzis ĝin [28]; je ioma distanco troviĝis kapaŭskultiloj, per kiuj oni povas aŭskulti la poemojn deklamatajn de la verkistoj mem [29].
27. M. Sandelin: [blogo], 2005-12-28
28. Monato, Roland Rotsaert: Spertoj de amatora lobianto, 2007
29. Monato, Jakvo Schram: Ekspozicio, kiu prenis je la gorĝo, 2012
beloruse:
навушнік, слыхавы тэлефон
ĉine:
耳机 [ěrjī], 耳機 [ěrjī], 耳筒 [ěrtǒng]
france:
casque (à écouteurs)
germane:
Kopfhörer
indonezie:
penyuara telinga
itale:
cuffia (auricolari)
pole:
słuchawki nagłowne
ruse:
наушник, головной телефон, шлемофон

subaŭskulti

Kaŝe aŭskulti: vi certe aŭdis, kion ŝi rakontis, ĉar […] vi havas la kutimon subaŭskulti [30]; Bobĉinskij enrigardas tra la pordo kaj subaŭskultas [31]. laŭdire la militistoj subaŭskultis ankaŭ la ĉefministron de la slovaka registaro [32]; iu taksis min sufiĉe grava, almenaŭ politike interesa, por subaŭskulti kaj registri miajn telefonmesaĝojn [33]; iu instalis subaŭskultilon en la ĉambro, kie kunvenis la unua komisiono [34].
angle:
eavesdrop
beloruse:
падслухоўваць
ĉine:
偷听 [tōutīng], 偷聽 [tōutīng]
france:
espionner (conversation)
germane:
lauschen, abhören, (zufällig) mithören sub~ilon: Abhöreinrichtung, Wanze (zum Abhören).
hungare:
hallgatózik
indonezie:
menguping, mendengarkan (scr diam-diam)
itale:
origliare
nederlande:
afluisteren
norvege:
avlytte
pole:
podsłuchiwać
ruse:
подслушивать, подслушать
ukraine:
підслухувати, підслуховувати, підслухати

administraj notoj