aŭstr/o

aŭstro

Civitano de Aŭstrujo: fanatike rasista aŭstro nomita Adolfo, kiu dum ekonomia krizo iĝis kanceliero, kaj poste diktatoro de Germanio, invadis la najbarajn landojn [1]; Ŝvarceneger […] estas denaska aŭstro, kiu karieris en Holivudo kiel altranga heroo de altstrangaj filmoj kaj poste karieris aktorante kiel guberniestro de Kalifornio [2].
1. Garbhan MacAoidh: Parakosmo, Monato, 2004/05, p. 27
2. Stefan Maul: Du mil kvar, Monato, 2004/12, p. 9
beloruse:
аўстрыец
france:
Autrichien (nom)
germane:
Österreicher
nederlande:
Oostenrijker
ukraine:
австрієць

aŭstra

Rilata al aŭstroj kaj ilia kulturo, ŝtato ktp: en la aŭstra ĉefurbo Vieno ne estis grandaj damaĝoj, ĉar paralele al la malnova riverujo troviĝas la „Nova Danubo” [3]; jen situacio laŭ la aŭstra modelo: interpartia malkonkordo malfermas la pordon al dekstruloj, por ke tiuj sin premtrudu en registaran pozicion [4].
3. Walter Klag: Tamen ne la plej alta ..., Monato, 2013/08, p. 10
4. Guido van Damme: Belgio, Monato, 2001/01, p. 8
beloruse:
аўстрыйскі
france:
autrichien (adjectif)
germane:
österreichisch
nederlande:
Oostenrijks
ukraine:
австрійський

Aŭstrujo LR (AT)

GEOGPOL ŝtato en la centra Eŭropo kun ĉefurbo Vieno; teritorio de Respubliko Aŭstrujo, limanta kun Ĉeĥujo, Hungarujo, Italujo, Liĥtenŝtejno, Slovakujo, Slovenujo kaj Svisujo: Svisujo, Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko [5]; Aŭstrujo-Hungarujo Ifigenio ; Hugo Steiner […] en 1930 faris kvarsemajnan varbvojaĝon por Aŭstrujo tra la nordbohemaj urboj [6]. SIN:Aŭstrio
Rim.: Zamenhof en Lingvaj Respondoj skribas: ekzistas tri Eŭropaj regnoj, por kiuj la sufikso „uj“ estas ne tute logika (Aŭstrujo, Belgujo kaj Svisujo), kaj se la Akademio trovus necesa anstataŭigi en ili la „uj“ per „i“, mi tion ne malkonsilus [7].
angle:
Austria
beloruse:
Аўстрыя
bulgare:
Австрия
ĉine:
奥地利 [àodìlì], 奧地利 [àodìlì]
france:
Autriche
germane:
Österreich
itale:
Austria
katalune:
Àustria, República d'Àustria
nederlande:
Oostenrijk
perse:
اتریش
pole:
Austria, Republika Austrii
portugale:
Áustria
rumane:
Austria

administraj notoj