2balot/i

baloti

1.
(ntr)
Voĉdoni pri io per balotilo, kontraste kun aliaj manieroj esprimi sian opinion: baloti por, kontraŭ kandidato; baloti pri la prezidanteco. SUP:voĉdoni.
2.
(tr)
(iun aŭ kolektivon) Baloti1 pri elekto de iu aŭ de kolektivo, plenumonta funkcion aŭ okuponta postenon: baloti la prezidantonPV (=baloti pri la posteno de prezidanto); la komitato estas balotita por 6 jarojPV (=elektita per baloto). SUP:elekti (iun aŭ kolektivon)
Rim.: Voĉdono povas okazi sen specialaj formalaĵoj, ekz-e dum kunsido, en kiu ĉiu voĉe esprimu sian opinion. Laŭ la ĉi-supra difino por baloti necesas uzi simbolan sistemon, kiu ebligas kolektadon, kalkulon kaj rekalkulon de eventuale granda nombro da balotoj 1. Ĝuste tion respegulas la etimologio de la radiko, kiu devenas de vorto indikanta globeton, uzatan por voĉdonado. Tamen en la praktiko „voĉdoni“ aŭ „elekti“ restas ĉiam uzeblaj anstataŭ „baloti“. Kelkaj eĉ firme opinias, ke la etimologia senco tute perdiĝis, kaj ke „baloti“ estas iom balasta sinonimo de „voĉdoni“ aŭ „elekti“. Cetere pri la senco 2 ekzistas duboj, ĉu ĝi efektive estas uzata ekster PV.
angle:
vote
beloruse:
1. галасаваць (бюлетэнем) 2. выбіраць (шляхам галасаваньня), абіраць
ĉeĥe:
balotovat, tajně hlasovat
ĉine:
1. 調諧 [tiáoxié]
france:
voter, élire
germane:
wählen, abstimmen
hebree:
להצביע בבחירות
hispane:
votar 1. votar 2. elegir (por votación)
hungare:
szavaz (választáson), megválaszt
japane:
投票する [とうひょうする], 票決する [ひょうけつする]
nederlande:
1. stemmen (stem uitbrengen)
pole:
1. głosować 2. wybierać (głosując)
ruse:
1. голосовать (бюллетенями) 2. выбирать, избирать, баллотировать (уст.)
slovake:
hlasovať, voliť
ukraine:
балотувати, голосувати, вибирати

baloto

1.
Ago de balotanto (konsiderata laŭ ĝiaj celo kaj rezulto): via baloto estas senvalora, ĉar vi difektis la balotilon; mian baloton vi certe ne havos!; balote elekti iun. VD:voĉo
2.
Tiu momento en la vivo de lando, asocio, komunumo k.s., kiam ĝiaj membroj balotas pri grava demando: parlamenta, estrara baloto; A. Kwaśniewski venkis dum la lasta prezidenta balotoPola Radio ; okazis en Slovenio la triaj balotoj, ekde kiam la ŝtato fariĝis memstara. [1].
1. Zlatko TIŠLJAR: Ordo tordita - dekstren maldekstren, Monato, 2001/01
angle:
1. vote 2. election
beloruse:
1. голас (выбіральніка) 2. галасаваньне, выбары
ĉeĥe:
balotáž, hlasování, volba
ĉine:
1. 投票 [tóupiào] 2. 調律 [diàolü], 投票 [tuópiào]
france:
1. vote (voix), voix 2. élection(s) (moment), scrutin
germane:
1. Stimmabgabe, Wählen 2. Wahl, Abstimmung
hebree:
הצבעה בבחירות
hispane:
2. las elecciones (el evento)
hungare:
1. szavazat 2. választás
japane:
投票 [とうひょう], 一票 [いっぴょう]
pole:
1. głosowanie, wybór 2. wybory
ruse:
1. голос (на выборах) 2. выборы, голосование
slovake:
hlasovanie, voľba
ukraine:
балотування, вибори

balotado

1.
Ago de balotanto (konsiderata kiel plenumo): gravas ne miksi la kandidatojn dum balotado; en kelkaj landoj balotado estas ne nur rajto, sed ankaŭ devigo; en la venontaj monatoj okazos tutlanda balotado en Britio [2]; la novaĵgrupo soc.culture.esperanto, jam ekzistinte de antaŭ 1990, baldaŭ estos oficiala novaĵgrupo de Usenet pro balotado, kies rezulton oni anoncis la 18an de marto [3].
2.
baloto 2: la propono estis akceptita ĉe la lasta balotado PV .
2. W. H. SIMCOCK: Ĉu en Britio?, Monato, 1997/04
3. Edmund GRIMLEY EVANS: Esperanto en Usenet, Monato, 1997/04
angle:
vote, election
beloruse:
галасаваньне, выбары
ĉeĥe:
hlasování, volba
france:
1. vote (action)
germane:
Wählen, Abstimmen
hebree:
הצבעה, בחירות
hispane:
las elecciones 1. (la acción de) elegir (por votación), elección
hungare:
választás
japane:
投票 [とうひょう], 選挙 [せんきょ]
pole:
1. głosowanie, wybór 2. głosowanie, wybory
rumane:
1. vot
ruse:
голосование
slovake:
hlasovanie, voľba

balotilo

Paperpeco, ĵetono, globeto k.s., servanta por montri sian opinion ĉe voĉdonado: senmateria balotilo (estigita per komputilaj rimedoj); kutime oni manipulas balotilojn sed ĉi-foje la registaro alimaniere agis [4]. VD:balotbudo, balotujo.
4. Bardhyl SELIMI: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, 200101
angle:
ballot
beloruse:
бюлетэнь (выбарчы)
ĉeĥe:
hlasovací lístek, hlasovací zařízení
france:
ballotte (boule de vote), bulletin (de vote)
germane:
Wahlschein, Stimmzettel
hebree:
פתק הצבעה
hispane:
instrumento de votación, papeleta de votación
hungare:
szavazóeszköz
japane:
投票用紙 [とうひょうようし], 小球 [しょうきゅう]
nederlande:
stemformulier
pole:
głos wyborczy
ruse:
избирательный бюллетень, баллотировочный шар
slovake:
hlasovací lístok
ukraine:
балотувальний (або виборчий) бюлетень, куля

balotejo

Loko kien oni iras por baloti: loĝanto de kvartalo A en urbo M trovis ekzemple sian balotejon en kvartalo B de urbo N, kio malebligis partopreni la balotojn [5].
5. Bardhyl SELIMI: Listo de ruzo kaj manipulado, Monato, 2001/01
angle:
polling place
beloruse:
выбарчы ўчастак
ĉeĥe:
volební místnost
france:
bureau de vote
germane:
Wahllokal
hebree:
קלפי
hispane:
centro de votación
hungare:
szavazóhelyiség
japane:
投票所 [とうひょうしょ]
nederlande:
stemlokaal
pole:
lokal wyborczy
ruse:
избирательный участок
slovake:
volebná miestnosť
ukraine:
виборча дільниця

balotujo

Urno, en kiun oni ĵetas sian balotilon: kiam la lasta civitano tajpas la numeron de sia kandidato per la elektronika balotujo, ĝis la anonco de la rezulto, pasas maksimume du horoj [6].
6. Monato, Jozefo Lejĉ: Lulita de la antaŭulo, 2011
angle:
ballot box
beloruse:
урна (выбарчая)
ĉeĥe:
hlasovací urna, volební urna
france:
urne (de vote)
germane:
Wahlurne
hispane:
Urna (de votación)
hungare:
szavazóurna
japane:
投票箱 [とうひょうばこ]
nederlande:
stembus
pole:
urna wyborcza
ruse:
урна для голосования, избирательная урна
slovake:
osudie, urna
ukraine:
виборча урна

administraj notoj

pri balot/i :
   Sugestoj por plibonigo :
   (1) Trovi aŭtoritatajn ekz-ojn (ŝajnas, ke la
   vorto estas Z-a), interalie por la transitiva senco de
   ~i (ne agnoskata de PIV1);
   (2) Pravigi, se eblas, la asertojn pri "balasta sinonimeco"
   en la rimarko;
   (3) Enkonduki "balotkampanjo" kaj aliajn fakecajn vortojn. (MB)
~i: Mankas verkindiko en fonto.
~o: Mankas verkindiko en fonto.
~ado: Mankas verkindiko en fonto.
~ilo: Mankas dua fontindiko.
~ejo: Mankas dua fontindiko.
~ujo: Mankas dua fontindiko.