*27dogm/o JED

*dogmo

1.
REL Principo de religia doktrino, esprimanta esencan parton de la religia kredo, kutime rigardata kiel revelaciita, nepridubebla (en la kadro de la koncerna kredo) kaj neŝanĝebla (ŝanĝo en dogmo estigas novan konfesion): la dogmo pri la Triunuo; la maniĥeanoj instruis la religion kaj filozofian dogmon, laŭ kiu la mondo estas la faro de du kontraŭaj principoj, unu bona, la alia malbona, ambaŭ eternaj, sendependaj kaj egale potencaj [1]; la hilelistoj decidis publikigi siajn dogmojn jam nun kaj proponi al ĉiuj amikoj de intergenta egaleco kaj frateco […] aliĝi al ili [2]; mi estas homo, kiu sin gvidas per la sekvantaj dogmoj: mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj, ĉiajn idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi [3]; (figure) la senmorteco de la animoj estas dogmo de la Platona filozofio (ĉi tie pli konvenus aksiomo).
2.
(figure) Principo, kiun oni ne rajtas kontraŭdiskuti: dogmoj de blinda fervoro [4]; ofte en scienco aperas kvazaŭreligiaj dogmoj (kp paradigmo) [5]; estante ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis, li eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj [6].
1. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XX
2. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Dogmoj de Hilelismo
3. L. L. Zamenhof: Homaranismo, Homaranismo
4. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne sur Mer en la 5a de aŭgusto 1905
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
6. Edmond Privat: Vivo de Zamenhof, Vivo de Zamenhof
angle:
dogma
beloruse:
1. дагмат 2. догма
bulgare:
1. догма 2. догма
ĉeĥe:
dogma, článek víry
ĉine:
1. 教义 [jiàoyì], 准则 [zhǔnzé]
france:
dogme
germane:
1. Dogma, Glaubenssatz, Lehrsatz 2. Dogma
hispane:
1. dogma
hungare:
dogma
japane:
教義 [きょうぎ], 教理 [きょうり], 教条 [きょうじょう], 信条 [しんじょう], 独断 [どくだん], 独断的主張 [どくだんてきしゅちょう]
malnovgreke:
1. δόγμα
nederlande:
dogma 1. dogma
perse:
دگم
pole:
1. dogmat 2. dogmat, pewnik
portugale:
dogma
ruse:
1. догмат 2. догма
slovake:
dogma
ukraine:
догмат, догма

dogma

1.
Apartenanta al dogmo: el la dogma literaturo interesaj estas La Hipotezoj pri Lourdes, de J. Serre [7]; en la serio Dokumentoj el Romo, aperis Dogma Konstitucio pri la Eklezio en la Nuntempa Mondo [8].
2.
Ne permesanta kontraŭdiskuton: perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco [9]; tiu rilato estis simile dogma kaj unuflanka kiel la oficiala teorio pri la laborista movado en GDR [10].
angle:
dogmatic
beloruse:
дагматычны
bulgare:
догматичен
ĉeĥe:
dogmatický
ĉine:
武断 [wǔduàn], 固執已見 [gùzhíyǐjiàn], 教条 [jiàotiáo], 不宽容 [bùkuānróng]
france:
dogmatique (adj.)
germane:
dogmatisch
hungare:
dogmatikus
japane:
教義上の [きょうぎじょうの], 独断的な [どくだんてきな], 有無を言わせない [うむをいわせない]
nederlande:
dogmatisch
perse:
1. جزمی، دگماتیک 2. جزم‌اندیش، دگم (صفت)
pole:
dogmatyczny
ruse:
догматический
slovake:
dogmatický
ukraine:
догматичний

dogmaro

REL Doktrino: la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna juĝo [11]; ili […] havis nek pastraron nek dogmaron, kaj ĝenerale kunvenis en silento [12]; oratoro, kiu ne akceptas la moralan dogmaron de la publiko, […] agas tre prudente, se li malvolvas sian idearon en la larĝaj kadroj de ĝenerale akceptita moraleco [13]; mi do nun ne submetas min al dogmaro, ellaborita de racio aŭ rezonado kaj altrudita de kiu ajn aŭtoritato, [14].
angle:
dogma, doctrine
beloruse:
дактрына, веравучэньне
bulgare:
доктрина
ĉeĥe:
doktrína, soubor dogmat, věrouka
ĉine:
教义学 [jiàoyìxué]
france:
(le) dogme, doctrine
germane:
Dogmatik
hungare:
doktrína
japane:
教義 [きょうぎ], 教理 [きょうり]
nederlande:
doctrine, leer (leerstellingen)
perse:
آموزه، دکترین
pole:
doktryna, dogmatyka
ruse:
вероучение
slovake:
doktrína

dogmema

Tenanta sin ĉe principoj anstataŭ interkonsentoj kaj kompromisoj laŭ la cirkonstancoj: ortodoksa kaj tial tro dogmema kaj malaprobinda: ortodoksuloj, akceptinte unu fojon por ĉiam ian dogmaron, ne plu interesiĝas pri alternativoj [15]. VD:aŭtoritata, malliberala, ortodoksa1.b, rigida2
germane:
zum Dogmatismus neigend, dogmatistisch

dogmismo

FIL
Doktrino asertanta la eblecon de la kono pri la absoluto: la sola vere […] sekvoriĉa eldiro en la longa, teda diskuto […] estas la konkludo de Stalin: ke „marksismo estas la malamiko de ĉia dogmismo“ [16]; en Jugoslavio mi povis ekde 1963 kiam ajn foriri el la lando, se ne plaĉis al mi vivi en ĝi, […] mi ne ŝatis, ĉefe la dogmismon de la oficiala ideologio, laŭ kiu pravis nur ĝi [17].
angle:
dogmatics
beloruse:
дагматызм
bulgare:
догматизъм
ĉeĥe:
dogmatizmus
ĉine:
教条主义 [jiàotiáozhǔyì]
france:
dogmatique (subst.)
germane:
Dogmatismus
hungare:
dogmatizmus
japane:
独断論 [どくだんろん], , 教条主義 [きょうじょうしゅぎ]
nederlande:
dogmatisme
pole:
dogmatyzm
slovake:
dogmatizmus
ukraine:
догматизм

administraj notoj