2paradigm/o

paradigmo

1.
SCIHISFIL Maniero rigardi, metodaro kiel trakti problemaron en iu scienco dum iu tempo; ideologio2, mondkoncepto: paradigmo, t.e. nova mondbildo kiel siatempe la teorio de Copernicus, kiu ŝanĝis la mondpercepton kaj kune la homsocion [1]; ambaŭ teorioj perdis sian validecon kiel definitiva paradigmo […] nova paradigmo, pli ampleksa kaj enprena, ol la antaŭa, nun necesas [2]; scienca-esplora grupo pri religiaj-filozofiaj paradigmoj [3]; terorismo kaj tiel nomata kontraŭterorismo ŝajnas al mi objektivaj aliancanoj: ĉiu „profitas” el la agoj de la alia, interalie, la disvastigo de timo povas esti tre profitdona por politikisto deziranta firmigi sian povon, dume la loĝantaroj ambaŭflanke malprofitegas, […] infera, senesperiga situacio, necesus kompleta „ŝanĝo de paradigmo” [4]. SIN:dogmaro, doktrino
2.
LIN Gramatika serio de kunkontrastaj vortoj aŭ lingvaj elementoj; aparte modelo laŭ kiu okazas deklinacio, fleksio...: la verbaj paradigmoj inkludas tiel nomatajn tempojn/modojn [5]. VD:sintagmo, skemo
3.
KOMP Esenca maniero, kiel programlingvo solvas problemojn de komputado, t.e. kiel ĝi konstruas algoritmon: C (programlingvo) ‐ paradigmo: imperativa, procedura [6]; lambda-kalkulo, ankaŭ skribata kiel λ-kalkulo, estas […] utila ilo por solvo de problemoj de teorio de rikuro kaj eĉ povas esti bazo de nova paradigmo de komputila programado, la funkcia programado [7]; perkontrakta programado estas paradigmo kiu permesas fari komputilajn programojn pli sekuraj dank' al aldono de reguloj [8]; la disertacia projekto de Bick en leksikografio priskribis „Palavras“, tiel nomatan progresnivelan analizilon kaj dependecan gramatikon por la portugala lingvo, kiuj ambaŭ estas bazitaj sur la paradigmo de deviggramatiko [9]. VD:kalkulo6, formalismo, stilo
1. Ivo Durwael: Kosmologio de nia jarcento, Monato, 2010/02, p. 22
2. Manuel Halvelik: Naturo de scienco (2), Monato, 2010/05, p. 6
3. Dimitar Haĝiev: Religioj en Bulgario, Monato, 2006/12, p. 24
4. Francisko Lorrain: Bush ne tiel stulta, Monato, 2007/03, p. 6
5. Garbhan MacAoidh: La ajmara, Monato, 2002/02, p. 26-28
6. Vikipedio, C (programlingvo)
7. Vikipedio, Lambda-kalkulo
8. Vikipedio, Perkontrakta programado
9. Vikipedio, Eckhard Bick
angle:
paradigm
beloruse:
парадыгма
ĉeĥe:
jazykový vzor, paradigma, příklad
ĉine:
1. 宇宙觀 [yǔzhòuguān], 宇宙观 [yǔzhòuguān], 世界觀 [shìjièguān], 世界观 [shìjièguān] 3. 編程範型 [biānchéngfànxíng], 编程范型 [biānchéngfànxíng]
france:
paradigme
germane:
Paradigma 1. Weltanschauung, Weltsicht, Muster, Grundauffassung, Lehrmeinung 2. Flexionsschema 3. Programmierparadigma, Programmierkalkül
hispane:
paradigma
hungare:
ragozási minta, ragozási táblázat, paradigma
japane:
語形変化表 [ごかたへんかおもて], パラダイム, 思考の枠組 [しこうのわくぐみ]
nederlande:
paradigma
pole:
paradygmat
portugale:
paradigma
rumane:
paradigmă
ruse:
парадигма
slovake:
paradigma, príklad, vzor
ukraine:
парадигма, таблиця формозміни

paradigma

1.
Modela, metoda: havante kiel unu el ĉefaj ekonomiaj bazoj la bovĉasadon, jam aperis klare el la 17-a jarcento loĝantaro kiu iĝos paradigma kaj poste decidiga en la sendependisma epoko: tiu de gaŭĉoj [10]; signo de antaŭ-paradigma scienco estas la ekzisto de skoloj kaj ismoj en la kampo de studo [11]; la melankoliulo estas paradigma (tipa, precipa) figuro de la epoko, kiu aperas en multaj verkoj [12]. VD:epokfara
2.
LIN Prezentanta lingvajn elementojn laŭ sistema gramatika ordo. VD:sintagma, skema
angle:
paradigmatic
beloruse:
парадыгматычны
ĉeĥe:
jazykově vzorový, paradigmatický
france:
paradigmatique
germane:
paradigmatisch
pole:
paradygmatyczny
rumane:
paradigmatic
slovake:
jazykovo vzorový

administraj notoj