2feŭd/o PV

feŭdo

EKONHIS Mezepoka nobela bieno donita de supera sinjoro al dependulo laŭ difinitaj kondiĉoj: feŭda bieno, sinjoro, reĝimo; en Anglio […] dum la agrara epoko estis feŭda socio [1]; ekde 1580 dum sep jaroj Nagasako estis feŭdo de jezuitoj [2]; ĉirkaŭ 1696 japana feŭda registaro intertraktis kun korea registaro [3]; en la ĉina feŭda socio, kiu daŭris pli ol 2000 jarojn, ĉinaj virinoj rajtis edziniĝi nur unufoje dum sia vivo [4]; la „imperiestro“ disdonis feŭdojn al siaj lin obeantaj vasaloj [5]; la feŭdaj ŝtatetoj ene de la brita regno [6].
1. Monato, D. E. Rogers: Libera programaro: nova rimedo komerci, 2004
2. Monato, Hori Yasuo: Nagasako, 2008
3. Monato, Ma Young-tae: Tokto mankas takto, 2005
4. Monato, Xu Jinming/pg: La plej malfacila elekto, 2012
5. Zlatko Tišljar: Post morto -- nova sorto, Monato, 2000/04, p. 10
6. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
angle:
feud, fief ~a: feudal.
ĉine:
采地 [càidì], 采邑 [càiyì]
france:
fief ~a: féodal.
germane:
Lehen
hispane:
feudo
hungare:
hűbérbirtok, feudum
portugale:
feudo
ruse:
лен, ленное владение, феод
ukraine:
лен, ленне володіння, феод

feŭdestro, feŭdoĉefo

HIS Supera sinjoro, rilate al feŭdulo; suzereno: kion ne sukcesis Mezepoko kaj la oficialaj feŭdestroj, ni sukcesos: popolaj amasoj sklave obeos, neniam revolucionte [7]. SUB:reĝo1, princo, grafo, barono, markizo, duko
7. Michel Marko: La stranga grupo, Monato, 2000/10, p. 29
angle:
feudal lord
france:
suzerain
germane:
Lehnsherr
hispane:
señor feudal
hungare:
hűbérúr
ruse:
феодал, сюзерен
ukraine:
феодал, сюзерен

feŭdismo

HISPOL Feŭda politika kaj socia sistemo: dum la mezepoko kaj poste la latina ne ligiĝis al iu aparta politika aŭ ekonomia sistemo, krom al feŭdismo kaj institucia religio [8]; la reĝo tiam reprezentis jam mortantan sistemon, arkaikan feŭdismon sursojle de imperiisma germana grandregno [9]; Skotlando […] estas la lasta lando en la evoluinta mondo, kie regas feŭdismo [10].
8. Monato, Garbhan MacAoidh: La angla, ĉu troja ĉevalo?, 2004
9. Monato, Jomo Ipfelkofer: Monarĥo-mistero: ĉu murdo aŭ sinmortigo?, 2006
10. W. H. Simcock: Kla(ŭ)nado inter la montoj, Monato, 2000/11, p. 13
angle:
feudalism
ĉine:
封建主义 [fēngjiànzhǔyì], 封建制度 [fēngjiànzhìdù], 採邑制 [cǎiyìzhì]
france:
féodalité (régime), féodalisme (régime)
germane:
Lehnswesen, Feudalismus
hispane:
feudalismo
hungare:
feudalizmus, hűbériség
ruse:
феодализм
ukraine:
феодалізм

feŭdulo

HIS Tiu, kiu dependas de superulo aŭ regnestro pro ricevita feŭdo; vasalo: Herodo la Granda estis feŭdulo de Romio kaj reĝo de Judio [11]; 1470 duko Albrecht de Brandenburg estiĝis feŭdulo de Stettin kaj Pomerio [12].
angle:
vassal
beloruse:
васал
bretone:
gwaz (dindan un aotrou)
ĉine:
封臣 [fēngchén]
france:
vassal
germane:
Vasall, Lehnsmann
greke:
υποτελής
hispane:
vasallo, siervo
hungare:
hűbéres, vazallus
katalune:
vassall
nederlande:
vazal
perse:
واسال، خراجگزار
portugale:
vassalo
ruse:
вассал
ukraine:
васал

administraj notoj