*glat/a UV
*glata
- 1.
- Malraspa, sen elstaraĵoj sur la supraĵo; sur kiu la fingro facile glitas: glata vitro, ŝtofo, haŭto; la akvo fariĝis glata kiel spegulo [1]; glata kvazaŭ manplato [2]; glate kombitaj haroj [3]; vangoj glate razitaj [4]; Esav estas ja homo harkovrita kaj mi (Jakob) estas homo glata [5]; finita kaj glatigita (tute preta) PrV .
- 2.
- (figure)
Senobstrukca, senembarasa:
la vojo, kompreneble, ne estas glata, nek rekta, sed plena de obstakloj kaj
zigzagoj
[6].
ebena,
plata - 3.
- (figure)
Facila, progresanta sen malhelpoj aŭ baroj:
glata laboro, stilo, parolo;
mi esperas, ke ĉio glate pasos
[7];
[komence] mi glate travenis, sed post la limo […] ili
kaptas min
[8];
la nova delegitaro efektive funkcias pli glate, ĉar plendoj pri neplenumitaj
servopetoj preskaŭ tute malaperis
[9];
li glate venkis en la konkurso;
la afero ne iras glate
PrV
;
por glate mensogi oni spriton bezonas
PrV
;
vivi sate kaj glate
PrV
;
vivo glate ne fluas, ĉiam batas kaj skuas;
PrV
.
butero,
glite-glate,
relo - 4.
- (figure) Karesa, dolĉa, lerte flata: virino, kies paroloj estas glataj [10]; per sia glata buŝo ŝi lin entiris [11]; la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo [12]; por gardi vin kontraŭ glata lango de fremdulino [13]; glate komplimenti iun.
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
4. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:11
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV
8. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 39
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:16
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:21
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:3
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:24
2. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
3. H. A. Luyken: Mirinda Amo, Ĉapitro VI
4. Eliza Orzeszko, trad. Kazimierz Bein: La Interrompita Kanto, Ĉapitro I
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:11
6. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
7. I. S. Turgenjev, trad. Kazimierz Bein: Patroj kaj filoj, XXIV
8. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 39
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
10. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 2:16
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 7:21
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:3
13. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:24
- angle:
- smooth 4. slick
- beloruse:
- гладкі, роўны
- ĉeĥe:
- hladký
- ĉine:
- 一径 [yījìng], 光滑 [guānghuá], 公然 [gōngrán], 直截了当 [zhíjiéliǎodàng], 順利 [shùnlì], 平坦 [píngtǎn], 滑 [huá]
- france:
- égal, lisse, plat, sans aspérité, coulant, sans à-coup, glabre, flatteur, sans anicroche ~e: bien.
- germane:
- glatt 3. reibungslos
- hebree:
- חלק, חלקלק, מלוטש
- hispane:
- 1. liso, -a 2. sin obstáculos 3. fácil 4. gentil, suave (figurativo), dulce (figurativo)
- indonezie:
- 1. licin, klimis, halus, lancap, lecok, lelas, lincir 3. lancar, mulus
- japane:
- なめらかな, すべすべした, 平らな [たいらな], 人当たりのよい [ひとあたりのよい]
- katalune:
- 1. suau, llis 2. lliure, rodat 3. fluïd, natural 4. dolç, tendre
- nederlande:
- glad
- pole:
- gładki, równy
- portugale:
- liso, plano, polido
- ruse:
- гладкий, ровный
- slovake:
- hladký, plochý, rovný
- tibete:
- ཇམ་པོ་
- ukraine:
- гладкий, рівний
glataĵo
-
Io glata:
senmova arĝenta glataĵo de l’ rivero
Metrop
;
per la feloj de la kapridoj ŝi vestis […] la glataĵon de lia kolo
[14];
inter la glataĵoj de la valo estas […] via loto
[15];
(figure)
prezentiĝis oportuno, kiun li malsaĝe al si mem nomis „glataĵo“
[16].
ebeno,
surfaco
14.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 27:16
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:6
16. La Ondo de Esperanto, 2002, № 11
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 57:6
16. La Ondo de Esperanto, 2002, № 11
- germane:
- glatte Fläche
glatigi
- angle:
- smooth, smoothen
- beloruse:
- разгладзіць, выраўняць
- ĉeĥe:
- hladit, uhladit, uhlazovat, urovnat, vyhladit, zahladit
- ĉine:
- 抿 [mǐn], 拉直 [lāzhí], 磨光 [mòguāng], 弄平 [nòngpíng]
- france:
- lisser, aplanir, peaufiner, polir
- germane:
- glätten, glatt streichen
- hebree:
- להחליק, ללטש
- hispane:
- alisar, suavizar (figurativo), pulir
- indonezie:
- melicinkan, melancarkan, memuluskan
- japane:
- なめらかにする
- katalune:
- allisar, aplanar, igualar, deslliurar
- nederlande:
- glad maken, glad strijken, polijsten
- pole:
- gładzić, prasować, szlifować, wymuskać
- portugale:
- alisar, polir
- ruse:
- разгладить, выровнять
- slovake:
- vyhladiť
- ukraine:
- розгладжувати, рівняти
glatumi PIV1
(tr)
- Konduki (plej ofte ripete kaj samdirekte) la manplaton aŭ la fingrojn sur io karesata: infano glatumas la hundon; li manon || Unu al sia nigra silka zono metis, || Per dua sian grizan barbon glatumetis [18].
18.
A. Mickiewicz, trad. A. Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro 4a
- angle:
- stroke
- beloruse:
- гладзіць, лашчыць
- ĉeĥe:
- hladit, laskat
- france:
- flatter (de la main)
- indonezie:
- belai, elus, usap, membelai, mengelus, mengusap
- japane:
- なでる, なでつける
- katalune:
- acariciar, acaronar
- pole:
- głaskać
- ruse:
- гладить
- ukraine:
- гладити
malglata
- Raspa, maldolĉa por la tuŝo; obstrukca; malfacila: malglata lano, vojo, verko, vivo; malglataj versoj.
- angle:
- rough, coarse, jagged
- beloruse:
- няроўны, нягладкі, шурпаты
- ĉeĥe:
- drsný, hrbolatý, nehladký
- ĉine:
- 聒 [guō], 詻 [è], 糲 [lì], 麤 [cū], 屝 [fèi], 儊 [chù], 险 [xiǎn]
- france:
- rugueux, rêche
- germane:
- rau, grob
- hebree:
- מחוספס, לא חלק, ℷס
- hispane:
- áspero, -a, difícil (figurativo), carrasposo, -a
- indonezie:
- kasar, kesat, seret
- japane:
- ざらざらした, ごつごつした, でこぼこの
- katalune:
- aspre, abrupte, difícil
- nederlande:
- ruw
- pole:
- szorstki, chropowaty
- portugale:
- áspero, rugoso
- ruse:
- шершавый, шероховатый, негладкий
- slovake:
- drapľavý, hrboľatý, nerovný
- tibete:
- བར་རི་འབུར་རི་
- ukraine:
- нерівний, шорсткий, шершавий, шерехатий, перен. кострубатий
malglataĵo
- 1.
- Malglata loko de objekto: palpetante per la piedo ĉiujn malglataĵojn [19].
- 2.
- Misaĵo, ĝeno: stilaj malglataĵoj [20].
tubero
- beloruse:
- нягладкасьць, няроўнасьць, шурпатасьць
- france:
- rugosité, accroc, anicroche, incident, obstacle
- indonezie:
- halangan, rintangan, insiden
- japane:
- でこぼこ, ざらつき
- katalune:
- entrebanc, trava, aspresa
- pole:
- nierówność, chropowatość
- ukraine:
- нерівність, шершавість, кострубатість