*glit/i UV

*gliti

(ntr)
1.
Facile surŝoviĝi sur glata aŭ grasa supraĵo: oni glitas kiel sur sapo; la fingroj glitis tien kaj reen sur la kordoj [1]; [la birdo] ektuŝis per siaj piedoj la ŝnuregaron de la ŝipo, glitis malsupren laŭ la velo kaj bum [2]! li eksentis sin stulta, […] starante nuda ĝis la maleoloj, kien la pantalono glitis [3]; glitkalkulilo [4]; ĝi glitas de li kiel pizo de muro PrV .
a)
Antaŭeniĝi sur glata supraĵo, konservante sian ekvilibron: kiam estis bona glacio, […] infanoj tie, […] ŝajne neniam laciĝis gliti aŭ ĉirkaŭrampi sur siaj neakrigitaj glitumŝuoj [5]; du alpistoj glitis ĝis la plej profunda parto de l’ glaciejo [6]; grandegaĵo glitis memmove malrapide la stratspiralon supren, sen tio, ke ĝi estis ŝovata aŭ tirata [7].
b)
Perdi la starecon kaj ekvilibron, marŝante sur glata supraĵo: Liza glitis kaj preskaŭ falis [8]; subite la fremdulo eligas laŭtan tirtonan krion, etendas la krurojn, glitas de la seĝo kaj falas sur la plankon [9]; la salujo […] pro la ŝvitgrasa surfaco […] glitis el liaj manoj kaj falis teren [10].
2.
(figure) Pasi senbrue, facile, nerimarkite: la servistoj senbrue glitis inter la manĝantoj; ekglitis post li ŝipeto kun unu remisto kaj tri veturantoj [11]; centoj da bildoj glitis tra liaj pensoj [12]; la [sun]radioj glitis malsupren laŭ la blankaj muroj de la najbara domo [13]; inter la arboj, de tempo al tempo glitis ombro de ama paro [14]; la mondo preterglitas antaŭ niaj okuloj [15]; trans la buŝon de la rigidmiena mastrino […] la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto Marta ; liaj akvobluaj okuloj glitis super la rondaj ŝultroj de sinjorino [16]; homan koron traglitas mallumaj nuboj [17]; kun sono de kvieta arbara susuro glitis la falĉiloj tra rospeza herbo [18]; li traglitis inter la ĉeestantaro; li atingis la tegmentofenestron kaj glitis internen [19]; la pejzaĝo rapide preterglitis antaŭ liaj okuloj; ili glitas (falas) iom post iom en profundan mizeron.
VD:flugi, flui, naĝi, preterportiĝi, ŝvebi
angle:
glide, slip, slide
beloruse:
сьлізгаць, сьлізгацець, сьлізгацца, коўзацца
ĉeĥe:
klouzat se, proklouznout, prokluzovat, smekat se
ĉine:
1. 滑倒 [huādǎo], 跶 [dā], 蹉 [cuō], 踜 [lèng], 溜走 [liūzǒu]
france:
glisser (intr., sur qc), passer sans bruit, sombrer (dans) (s'abandonner) tra~i: se glisser (parmi), se couler (parmi), se faufiler (parmi). preter~i: défiler (se dérouler) , se dérouler (défiler).
germane:
1.a gleiten ~kalkulilo: Rechenschieber. 1. ausrutschen 2. huschen preter~i: vorbeihuschen, vorbeirauschen, vorbeisausen.
hispane:
1.a deslizarse, patinar 1.b resbalar 1. deslizarse, patinar
hungare:
1.a csúszkál 1.b megcsúszik 1. csúszik, siklik 2. siklik tra~i: átsiklik. preter~i: tovasiklik.
indonezie:
1.a melayang, meluncur, berseluncur ~kalkulilo: mistar hitung. 1.b menggelincir, tergelincir, memeleset, terpeleset 2. berlalu, pergi diam-diam tra~i: menyelinap di antara. preter~i: berlalu melalui.
japane:
滑る [ぬめる], 滑走する [かっそうする], つるりと滑る [つるりとすべる], 忍び込む [しのびこむ], ひそかに進行する [ひそかにしんこうする]
katalune:
1.a lliscar, patinar 1.b relliscar, resquitllar 1. lliscar, patinar
nederlande:
glijden, slippen preter~i: voorbijglijden.
pole:
1.a ślizgać się 1.b poślizgnąć się 1. ślizgać, ślizgać się 2. prześlizgiwać się
portugale:
escorregar, deslizar, resvalar
ruse:
скользить
slovake:
kĺzať(sa), šmýkať sa
svede:
glida
ukraine:
ковзати, сковзати, ковзатися

glito

1.
Ago gliti: glito sur frostiĝinta trotuaro [20]; li sekvis malnovan skispuron, kaj la glito estis bonega [21]; lerta skianto, [li antaŭeniĝis] per longaj, molaj glitoj, kiuj postulis nek fortostreĉon nek atenton [22];
2.
FON Preskaŭ neperceptebla transiro inter du sinsekvaj distingeblaj pozicioj de la voĉorganoj.
3.
POE Metrika licenco, pro kiu oni toleras anstataŭigon de komenca jambo per trokeo: sígno de kór' sováĝa kaj senbrída(en kvinjambo) [23]; kelkaj poetoj volis eĉ iri plue: ili provis duoblan gliton, t.e. la trokeigon de la du unuaj piedoj [24].
afrikanse:
strokie
albane:
shqip
amhare:
ተንሸራታች
angle:
slide, slip, glide
arabe:
انزلاق
armene:
բլանկ
beloruse:
1. сьлізганьне , сьлізгаценьне, коўзаньне
bengale:
স্লিপ
birme:
စလစ်
ĉeĥe:
skluz, smyk
ĉine:
2. 滑音 [huáyīn]
dane:
slip
estone:
libisemine
eŭske:
lapsus
filipine:
isuot na madali
france:
1. glissement
galege:
deslizamento
germane:
2. Glissando
guĝarate:
કાપલી
haitie:
glise
haŭse:
zamewa
hinde:
पर्ची
hispane:
1. patinaje
hungare:
1. csúszás 2. glissando
igbe:
ego
indonezie:
1. peluncuran 2. luncuran (linguistik)
irlande:
duillín
islande:
miði
japane:
スリップ
jave:
mlebukake
jide:
צעטל
jorube:
isokuso
kanare:
ಸ್ಲಿಪ್
kartvele:
მუშავდება
katalune:
1. lliscament, patinatge
kazaĥe:
таю
kirgize:
тайгалануу
kmere:
ប័ណ្ណ
koree:
슬립
kose:
isiliphu
kroate:
slip
kurde:
derpê
latine:
labente
latve:
buksēšana
laŭe:
ຄວາມຜິດພາດພຽງ
litove:
slydimo
makedone:
се лизга
malagase:
taratasy mi
malajalame:
അടിവസ്തം
maorie:
pepa
marate:
स्लिप
monge:
plam
mongole:
хуудас
nederlande:
1. het glijden
njanĝe:
pepala
panĝabe:
ਸਿਲੱਪ
paŝtue:
ټوټه
pole:
1. poślizg 2. ślizg
portugale:
1. deslize, deslizamento, escorregadela, escorregadura, escorregamento, escorregão, escorrego, resvalo, resvalamento, resvaladura
ruande:
kunyerera
ruse:
1.  скольжение
samoe:
ofuloto
sinde:
پرچي
sinhale:
ස්ලිප්
skotgaele:
shleamhnach
slovake:
kĺzanie, šmyk, šmýkanie
somale:
taraarixid
ŝone:
pitikoti
sote:
setlankana
sunde:
dieunakeun
svahile:
kuingizwa
taĝike:
зиддилағзиш
taje:
ลื่น
tamile:
சீட்டு
tatare:
тайгак
telugue:
స్లిప్
ukraine:
ковзання
urdue:
پرچی
uzbeke:
siljitmoq
vjetname:
trượt
zulue:
ukushelela

glita

1.
Tia, ke ĝi facile glitas aŭ glitigas: la ponteto estis glita kiel ŝmirsapo [25]; glita […] vojeto min al la mortintoj tiras [26]; li tordiĝis el ŝiaj manoj kiel glita fiŝo [27]; Eŭgenon […] li honoris per distrita, sed bonvola glita rigardo [28]; okazon kaptu ĉe l' kapo, ĉar la vosto estas glita PrV .
2.
(figure) Evitema: angile glitaj argumentoj; penso […] tiom glita, ĝin deteni estas tiel malfacile Metrop !
angle:
slippery
beloruse:
сьлізкі, коўзкі
ĉeĥe:
kluzký
ĉine:
滑的 [huáde], 溜滑 [liūhuá], 油 [yóu]
france:
glissant, insaisissable (fuyant), fuyant (insaisissable)
germane:
glatt, rutschig, schmierig
hispane:
1. resbaladizo
hungare:
csúszós, síkos
indonezie:
licin
japane:
つるつるした, ぬるぬるした
katalune:
1. relliscós, lliscadís
nederlande:
glad
pole:
1. śliski 2. śliski
portugale:
escorregadio
ruse:
скользкий
slovake:
klzký, šmykľavý
svede:
hal
ukraine:
слизький, ковзкий

glitiga

1.
Tia, ke oni facile glitas pro ĝi: glitiga pargeto, ŝoseo; vojo […] malluma kaj glitiga [29]; tre glitiga pluvglacio [30]; ardezo glitiga [31].
2.
(figure) Malfacile kaptebla, prezentanta riskojn de mispaŝo: glitiga temo, demando; spiritoj glitigaj, kiel serpenta korpo [32]; nenio, Lucilio, estas nia, krom la tempo, la naturo konfidis al ni la posedon de ĉi tiu ununura afero, tiel pasema kaj glitiga [33]; alta pozicio […] kaj aŭtoritato super similuloj estas provoj tiel grandaj kaj glitigaj kiel mizero, ĉar, ju pli riĉa kaj pova estas la homo, des pli da devoj li havas [34].
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 35:6
30. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dektria
31. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvina
32. Ludoviko Lazaro Zamenhof: Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, A. Niemojewski: En Kvieta Vespero
33. trad. Daniel Araque: Pri Ŝparado de Tempo, Moralaj leteroj al Lucilius Seneko
34. Allan Kardec: La Libro de la Spiritoj, p. 366, Provoj de riæeco kaj de mizero
angle:
slippery
beloruse:
сьлізкі, коўзкі
ĉeĥe:
kluzký
ĉine:
滑的 [huáde]
france:
glissant
germane:
glatt, rutschig, schmierig
hispane:
1. resbaladizo
hungare:
csúszós, síkos
indonezie:
licin
japane:
滑りやすい [すべりやすい], 危険な [きけんな], とらえどころのない
katalune:
1. relliscós, lliscadís
nederlande:
glad
pole:
1. śliski 2. śliski, trudno uchwytny
portugale:
escorregadio
ruse:
скользкий
slovake:
klzký, šmykľavý
svede:
hal
ukraine:
слизький, ковзкий

glitado

Ago aŭ stato de glitanto: glitado de sportistoj; fali pro glitado; vintra glitado sur la maro [35]; deklivglitado [36].
angle:
gliding, sliding, skating dekliv~ado: slope movement.
beloruse:
сьлізганьне, сьлізгаценьне, коўзаньне
ĉeĥe:
klouzání se
france:
glissade
germane:
Gleiten, Rutschen dekliv~ado: Rutschung.
hungare:
csúszás, siklás, csúszkálás
indonezie:
perseluncuran, skating dekliv~ado: pemborosan massal.
japane:
滑走 [かっそう]
nederlande:
het glijden
pole:
ślizg, poślizg dekliv~ado: ruch grawitacyjny.
ruse:
скольжение
slovake:
kĺzanie, šmyk, šmýkanie
ukraine:
ковзання

glitemigi

(tr)
=lubriki
angle:
lubricate
beloruse:
змазваць, змазываць, мазаць, намазаць, шмараваць, нашмараваць, вышмараваць
france:
lubrifier, graisser
hungare:
megken, beolajoz
indonezie:
menggemuki, melumasi, meminyaki, mengolesi
pole:
smarować
ruse:
смазать, смазывать

*glitilo [37]

Ĉia ilo glitanta, servanta por gliti aŭ glitigi: la dentrado estas muntita en ĉaro aŭ glitilo, kiu moviĝas se la dentrado turniĝas [38]; la glitigebla parto (glitilo) [de glitkalkulilo] [39]; ŝtuparo por fiŝoj kaj glitilo por kanuoj [40]; kaj pli speciale:
1.
F Glitŝuo: hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti [41]; la vesperojn li pasigadis en pretigado de glitiloj, ĉar li sciis, ke post kelke da semajnoj oni fervore uzos tiun gajan ŝuaĵon [42]; mi donacos al vi [...] paron da novaj glitiloj [43]. LST:ludilo
2.
PV Glitveturilo: neĝoglitilo estas [...] gvidebla rapida ligna glitilo por unu persono (svisa biciklosimila glitveturilo) [44].
3.
PIV1 [45] Lameno kun antaŭa kurbiĝo muntita malsupre de ŝuo aŭ veturilo por uzi ĝin sur neĝo aŭ glacio: sketilo [...] estas piedvesto plenigita de sube per glitilo, en kiu eblas moviĝi sur glacia areo [46]. VD:skio
beloruse:
1. канёк 2. санкі, саначкі 3. полаз (санны), копанік
ĉine:
扒犁 [páli], 冰刀鞋 [bīngdāoxié]
france:
1. patin
germane:
~ilo por kanuoj: Bootsrutsche. Gleiter (Bauteil), Schlitten (Bauteil) 1. Schlittschuh Velogemel. 3. Kufe
hispane:
1. patín
hungare:
1. korcsolya
indonezie:
~ilo por kanuoj: seluncuran perahu. 1. sepatu es, sepatu luncur, sepatu skating 2. mobil salju, kereta luncur 3. gerigi toe pick (pd sepatu seluncur)
japane:
スケート靴 [スケートぐつ], 滑走具 [かっそうぐ], すべり金 [すべりかね]
katalune:
1. patí
nederlande:
1. schaats, ijsschaats
pole:
1. łyżwa
portugale:
1. patim
ruse:
1. конёк
ukraine:
ковзан

degliti

(ntr)
Malproksimiĝi de io glitante, malsupreniri glitante: miaj fingroj kaptis la randon: mi penis teni min, sed miaj fingroj deglitis, kaj mi refalegis [47]; kvankam la viro aspektis maljuna, li deglitis de la kamelo kun rimarkinda facilmoveco [48]; (figure) [la suno] plu deglitis malsupren longigante la ombrojn [49].
angle:
slide away, slide down, slip and fall
beloruse:
сасьлізнуць, зьехаць з горкі
ĉeĥe:
sklouznout, smeknout se
ĉine:
滑下 [huáxià], 滑落 [huáluò]
france:
glisser (intr., de qc)
indonezie:
menggelingsir, menggelongsor, melincir, longsor, melongsor, meluncur turun, melungsur, memerosot, melorot
japane:
滑り落ちる [すべりおちる]
pole:
ześlizgiwać się, zjeżdżać
slovake:
pošmyknúť sa
ukraine:
зісковзувати, зслизати

deglitilo

SPO(evitinde) Tobogano: deglitilo estas infana atrakcio troviĝanta plej ofte en infanludejoj, ĉe basenoj, naturaj akvaj areoj destinitaj por baniĝado [50]
angle:
playground slide
beloruse:
горка (атракцыён)
indonezie:
perosotan, seluncuran

deglitejo

SPO Tobogano: nun onklo devos veturi sur la deglitejo! […] li grimpis supren sur la ŝtupoj, sidiĝis laŭregule kaj veturis malsupren [51]. LST:ludilo
angle:
playground slide
beloruse:
горка (атракцыён)
ĉeĥe:
skluzavka
ĉine:
滑梯 [huátī], 滑槽 [huácáo], 溜滑梯 [liūhuátī]
france:
tobogan
germane:
Rutsche, Rutschbahn
indonezie:
perosotan, seluncuran
nederlande:
glijbaan
pole:
tobogan
slovake:
nájazd (lyžiarsky)

elgliti, forgliti

(ntr)
1.
Foriĝi glitante: fiŝo elglitas el mano; apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, preskaŭ elglitis miaj paŝoj [52]; el lia mano ĉiu monero elglitas (li estas tute malŝparema). PrV
2.
(figure) Foriĝi nerimarkite, ellasiĝi: elgliti el domo, el ĉambro; subite el figa bosko elglitis homo en nigra mantelo kaj baris la vojon [53]; lia ombro forglitas super la pejzaĝo [54]; vorto […] elglitis el ŝia buŝo kaj ligis ŝian animon [55]; elglitiĝis el sub ŝiaj piedoj la fundamento de ŝia materiala ekzistadoMarta ; la povo elglitis el viaj manoj [56]; el sub la ŝajno de ĝentileco elglitis (aperis, elvidiĝis) ĉiumomente ilia fiero kaj malŝato [57]; tiu demando elglitis la registarojn (la registaroj ne atentis tiun demandon).
angle:
slide away, glide away, slip away
beloruse:
высьлізгваць, высьлізнуць
ĉeĥe:
vyklouznout
ĉine:
2. [liāo], 摔跟头 [shuāigēntou], 溜 [liū]
france:
s'échapper (en se glissant hors de) , esquiver (en s'échappant), glisser (des mains, etc.), tomber (des mains, etc.) el lia mano ĉiu monero el~as: l'argent lui coule entre les doigts.
germane:
2. entgleiten, entwischen
hungare:
kicsúszik, kisiklik
indonezie:
1. melecit, melesit, meluncur keluar, menyelip keluar, terselip 2. meloloskan diri, luput
japane:
滑り去る [すべりさる], こっそり逃げ去る [こっそりにげさる]
nederlande:
2. wegschuiven, wegglijden
pole:
1. wyślizgiwać się 2. wyślizgiwać się, wymykać się
portugale:
1. sair deslizando
ruse:
1. выскользнуть, выскальзывать 2. ускользнуть , ускользать
slovake:
vykĺznuť, vyšmyknúť sa
ukraine:
висковзувати, висковзати, вислизати

engliti

(ntr)
1.
Eniri glitante: ĉiuj ekiris al la truo kaj singarde englitis tra ĝi [58].
2.
Senbrue, facile, nerimarkite eniĝi, enŝoviĝi: [ŝi] englitis tra la fenestro en sian dormoĉambron [59]; la polvo englitas en keston [60]; diversaj malordoj englitis en mian kortegon [61]; atendis, meditis, ĝis en tombon englitis PrV .
angle:
slide in, glide in, slip in
beloruse:
прасьлізнуць
ĉeĥe:
lehce vsunout, vklouznout
france:
se glisser (dans), se couler (dans), se faufiler (dans), s'insinuer, s'introduire
hungare:
becsúszik
indonezie:
meluncur masuk, menyelinap, menyelisip
japane:
滑り込む [すべりこむ]
pole:
wślizgiwać się, wkradać się
portugale:
entrar deslizando
ruse:
проскользнуть
slovake:
vkĺznuť
svede:
halka in i
ukraine:
просковзувати, прослизати

terglito

GEOL Glita moviĝo de granda teramaso laŭ deklivo: la tertremo ankaŭ kaŭzis terglitojn en la dense arbokovrita Pic Macaya, proksima nacia parko [62].
62. E. Lezis, trad. D. Lopez-Rueda: Kiel haitia bakejo uzas panarbon por kreskigi rezistadon post la tertremo, GlobalVoices, 2021-09-17
angle:
landslide
beloruse:
апоўзень, апоўзак
ĉine:
土石流 [tǔshíliú], 土崩 [tǔbēng], 山体滑坡 [shāntǐhuápō], 山崩 [shānbēng], 山泥倾泻 [shānníqīngxiè]
france:
glissement de terrain
indonezie:
longsor, tanah longsor
pole:
osuwisko ziemne

glitfali

Gliti1.b la pluvo pli kaj pli grandiĝis, por ne glitfali, Wang demetis siajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn [63]; (figure) glitfali en pacan dormon [64].
63. Gua Bao: Wang Yingyi, kompartiano sin dediĉanta al la popolo, espero.com.cn, [2007?]
64. J. Ribillard: Majorkaj azuleĥoj, Nica Literatura Revuo, 3:6
angle:
slip and fall
beloruse:
пасьлізнуцца, пакаўзнуцца
ĉeĥe:
smeknout se a upadnout, uklouznout s pádem
france:
tomber (à la suite d'une glissade)
germane:
ausgleiten
hungare:
elcsúszik
indonezie:
tergelincir jatuh, terpeleset jatuh
japane:
すべって転ぶ [すべってころぶ]
nederlande:
uitglijden
pole:
poślizgnąć się
ruse:
поскользнуться
slovake:
padnúť pokĺznutím
ukraine:
упасти (послизнувшись)

glitkuri, glitumi

SPO Gliti1.a por amuziĝi, korpe ekzerciĝi: se mi povus tion fari, mi irus nun malsupren sur la glacion por glitkuri [65].
angle:
skate
beloruse:
бегчы (на канькох), катацца (на канькох), коўзацца
ĉeĥe:
bruslit, klouzat se
ĉine:
滑冰 [huábīng]
france:
patiner (en patins à glace), faire du patin (à glace)
germane:
Schlittschuh laufen
hungare:
korcsolyázik
indonezie:
seluncur (olahraga)
japane:
スケートする [すけーとする]
nederlande:
schaatsen
pole:
jeździć na łyżwach
slovake:
korčuľovať sa
ukraine:
ковзатися

glitpunkta, glitkoma

KOMP Rilata al la maniero prezenti nombron en la formo `M xx b^E`, kie `b` estas la bazo de pozicia nombrosistemo; `M` estas la mantiso (b-uma frakcio) kaj `E` estas la eksponento: `12.3 xx 10^1`, `1.23 xx 10^2`, `0.123 xx 10^3` estas egalaj nombroprezentoj glitpunktaj; la glitpunkta kalkulpovo de Celeron do estis jam pli granda ol tiu de P5 [66]; la algoritmo estas realigata per glitkoma aritmetiko [67]; glitkomaj nombroj [68]. TUT:poziciaj frakciojTUT:reelojVD:fikspunkta, fikskoma
angle:
floating-point
beloruse:
зь нефіксаванай коскай
ĉeĥe:
s pohyblivou desetinou čárkou
ĉine:
浮点 [fúdiǎn]
france:
à virgule flottante
germane:
Gleitkomma-
hungare:
lebegőpontos
indonezie:
titik kambang, bilangan titik mengambang
japane:
浮動小数点の [ふどうしょうすうてんの]
pole:
zmiennoprzecinkowy
ruse:
с плавающей точкой (или запятой)
slovake:
s pohyblivou desatinnou čiarkou
svede:
flyttals-
ukraine:
з плаваючою комою

glite-glate, glite kaj glate

(frazaĵo) Tre facile, sen ajna ĝeno: la kontakto kun la gravaj sinjoroj efektiviĝis glite kaj glate [69].
angle:
easily, smoothly, without a hitch
beloruse:
як з маслам, бы маслам памазаў, як на мазаных колах
france:
les doigts dans le nez, sans anicroche, superfacile
indonezie:
dengan mudah, dengan lancar, tanpa hambatan
nederlande:
met de vinger in de neus, heel gemakkelijk
pole:
jak po maśle, gładko, lekko

administraj notoj

pri ~emigi:
Ne trovis ekzemplon ekster vortaroj en Interreto
  [WD]
pri de~ilo:
    Trovebla nur ĉe Vikipedio. Ĉie alie uzatas deglitejo
    aŭ preferinda tobogano.
    [SC]
  
pri el~i, for~i 2.:
      La ekz-o kun „el~iĝi“ meritus klarigon pri la
      sencnuanco disde el~i. La lasta ekz havas strangan konstruon:
      el~i iun = el~i el ies atento. Indus trovi aliajn ekz-ojn kaj krei
      apartan sencon.
      [MB]
    
~emigi: Mankas dua fontindiko.
~emigi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.