tradukoj: be cs de en es fr hu nl pl pt ru sk

integral/o Z

integraloTEZ Vikipedio

MAT[1]
1.TEZ
(naiva prezento) (de reela funkcio f inter a kaj b) La diferenco F(b)-F(a), kie F estas ajna malderivaĵo de f; simb. abf(x)dx (legu: integralo de a al bo de fo de ikso do ikso): la integralo de funkcio sinuso inter 0 kaj π egalas -cosπ+cos0, t.e. 2; la integralo de la derivaĵo de f inter a kaj b egalas f(b)-f(a).
Rim.: Surbaze de pli komplika difino oni povas konsiderinde ĝeneraligi la koncepton. Vd rimana integralo, lebega integralo.
2.TEZ
(de reela funkcio f) Ajna malderivaĵo de ĝi; simb. f(x)dx (legu: integralo de fo de ikso do ikso): du integraloj de unu sama funkcio diferencas per konstanto.

integraliTEZ

(tr)
MAT[2](fakula ĵargono)
Kalkuli integralon.
Rim.: Plimulto de matematikistoj, same kiel PIV1, preferas la verbon integri, sed la rezulton de tiu ago ili prefere nomas „integralo“ ol „integraĵo“. Ni opinias pli logike sistemigi la uzon de nur unu radiko, kaj tiu estu prefere „integral“, internacia kaj klare rekonebla, dum la transitiva „integri“ maloportune kolizias kun la netransitiva „integri“ derivita de la homonima radiko kun tute alia signifo („tute kompleta“).

integralaTEZ

MAT[3]
Rilata al integraloj kaj integralado. VD:integrala ekvacio, integrala kalkulo.

integraladoTEZ Vikipedio

MAT
1.TEZ
[4] Ago, maniero integrali: laŭfaktora integralado, poparta integralado (uzante la econ, ke malderivaĵo de fg estas fg minus malderivaĵo de gf).
2.TEZ
=integrala kalkulo.

integralatoTEZ

MAT[5]
La funkcio, kiu aperas „sub“ la integralsigno.

integralebla, integralhavaMatVortTEZ

MAT
(p.p. funkcio) Posedanta integralon: eksponencialo estas integralebla en ĉiu finia intervalo, sed ne estas en intervaloj de la tipo [a, +∞[; la karakteriza funkcio de la aro de racionalaj nombroj ne estas rimane integralebla, sed ja lebege.

integralsignoTEZ

MATMatVort
Signo , aperanta en skribaĵoj pri integraloj: derivi sub la integralsigno.

difinita integraloTEZ

MAT[6]
=integralo 1.

lebega integraloTEZ

MAT
1.
(de simpla funkcio f = ∑aiAi laŭ mezuro μ super σ-algebro A) La sumo ai.μ(Ai); simb. f (legu: integralo de fo do mu)f(x)dμ(x): la lebega integralo de karakteriza funkcio de ajna elemento de A egalas al ĝia mezuro; kvankam simpla funkcio povas prezentiĝi diversmaniere kiel lineara kombinaĵo de karakterizaj funkcioj, ĝia lebega integralo estas unika.
2.TEZ
(de funkcio f) La komuna valoro, se ĝi ekzistas, de la supremo de la integraloj de simplaj funkcioj malpli grandaj ol f kaj de la infimo de la integraloj de simplaj funkcioj pli grandaj ol f; simb. ff(x)dμ(x): la lebega integralo de ajna funkcio f laŭ la diraka mezuro ĉe punkto a egalas al f(a); la lebega integralo de funkcio f en subaro V (la integralo de fV; simb. Vf, legu: integralo en vo de fo do mu).

Rim.: Parolante pri la lebega integralo laŭ mezuro μ, oni ofte ellasas la adjektivon „lebega“. Inverse, se oni parolas pri la lebega integralo sen precizigi la mezuron, tiam temas pri integralo laŭ la lebega mezuro super la borela σ-algebro. VD:Lebego.

nedifinita integraloTEZ Vikipedio

MAT[7]
=integralo 2.

rimana integraloTEZ

MAT
1.
(de reela ŝtupara funkcio f = ∑aiAi en intervalo [a,b]) La sumo ai.li, kie li signas la longon de intervalo Ai; simb. abf(x)dx.
2.TEZ
(de reela funkcio f en intervalo [a,b]) La komuna valoro, se ĝi ekzistas, de la supremo de la integraloj en [a,b] de ŝtuparaj funkcioj malpli grandaj ol f kaj de la infimo de la integraloj en [a,b] de ŝtuparaj funkcioj pli grandaj ol f; alidire limn→∞ [(b-a)/n] ∑i=1n f(a+i.(b-a)/n); simb. abf(x)dx: la rimana integralo, kiam ĝi ekzistas, egalas al la lebega.
VD:Rimano.

tradukoj

anglaj

~o: integral; ~i: integrate; ~a: integral; ~ado: integration; ~ato: integrand; ~ebla, : integrable; ~signo: integral sign; difinita ~o: definite integral; lebega ~o: Lebesgue['s] integral; nedifinita ~o: antiderivative, primitive, indefinite integral; rimana ~o: Riemann['s] integral. laŭfaktora ~ado, poparta ~ado: integration by parts.

belorusaj

~o: інтэграл; ~i: інтэграваць; ~a: інтэгральны; ~ado: інтэграваньне; ~ato: падынтэгральная функцыя, падынтэгральны выраз; ~signo: інтэграл (знак), знак інтэграваньня; difinita ~o: вызначаны інтэграл; lebega ~o: інтэграл Лебэга; nedifinita ~o: нявызначаны інтэграл, першаісная функцыя; rimana ~o: інтэграл Рымана.

ĉeĥaj

~o: integrál; ~i: integrovat; ~ado: integrace, integrování, integrální počet; ~ato: integrand; ~signo: znak integrálu; difinita ~o: určitý integrál; nedifinita ~o: neurčitý integrál.

francaj

~o: intégrale; ~i: intégrer; ~a: intégral; ~ado: intégration; ~ato: intégrande; ~ebla, : intégrable; ~signo: signe d'intégration, signe somme; difinita ~o: intégrale définie; lebega ~o: intégrale de Lebesgue; nedifinita ~o: primitive, intégrale indéfinie; rimana ~o: intégrale de Riemann. laŭfaktora ~ado, poparta ~ado: intégration par parties.

germanaj

~o: Integral; ~i: integrieren; ~a: Integral-; ~ado: Integration; ~ato: Integrand; ~ebla, : integrierbar; ~signo: Integralzeichen; difinita ~o: bestimmtes Integral; lebega ~o: Lebesguesches Integral; nedifinita ~o: Stammfunktion, unbestimmtes Integral; rimana ~o: Riemannsches Integral. laŭfaktora ~ado, poparta ~ado: Integration nach Teilen.

hispanaj

~o: integral; ~i: integrar ; ~a: integral; ~ado: integración.

hungaraj

~o: integrál; ~i: integrál; ~a: integrál-; ~ado: integrálás; ~ato: integrandus; ~ebla, : integrálható; ~signo: integráljel; difinita ~o: határozott integrál; lebega ~o: Lebesgue-integrál; nedifinita ~o: határozatlan integrál; rimana ~o: Riemann-integrál. laŭfaktora ~ado, poparta ~ado: parciális integrálás.

nederlandaj

~o: integraal; ~i: integreren; ~a: integraal-; ~ado: integratie; ~ato: integrand; ~ebla, : integreerbaar; ~signo: integraalteken; lebega ~o: Lebesgue-integraal; rimana ~o: Riemann-integraal.

polaj

~o: całka; ~i: całkować; ~a: całkowy; ~ado: całkowanie; ~ato: funkcja podcałkowa; ~ebla, : całkowalny; ~signo: znak całki; difinita ~o: całka oznaczona; lebega ~o: całka Lebesgue'a; nedifinita ~o: całka nieoznaczona, funkcja pierwotna; rimana ~o: całka Riemanna. laŭfaktora ~ado, poparta ~ado: całkowanie przez części.

portugalaj

~o: integral (matemática); ~i: integrar (matemática); ~ado: integração (matemática); ~ebla, : integrável (matemática); ~signo: sinal de integração (matemática); difinita ~o: integral definida (matemática); nedifinita ~o: integral indefinida (matemática); rimana ~o: integral de Riemann (matemática).

rusaj

~o: интеграл; ~i: интегрировать; ~a: интегральный; ~ado: интегрирование; ~ato: подынтегральная функция; ~ebla, : интегрируемый; ~signo: знак интегрирования; difinita ~o: определённый интеграл; lebega ~o: интеграл Лебега; nedifinita ~o: первообразная функция, примитивная функция, неопределённый интеграл; rimana ~o: интеграл Римана. laŭfaktora ~ado, poparta ~ado: интегрирование по частям.

slovakaj

~o: integrál; ~i: integrovať; ~ado: integrovanie; ~ato: integrand; ~signo: znak integrálu; difinita ~o: určitý integrál; nedifinita ~o: neurčitý integrál.

fontoj

1. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
2. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 22
3. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
4. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 22
5. Olav Reiersøl: Matematika kaj Stokastika Terminaro Esperanta, p. 22
6. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21
7. Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 21

lebega ~o: Mankas dua fontindiko.
rimana ~o: Mankas dua fontindiko.


administraj notoj

pri ~o 1.:
      Kiel nomi a kaj b? Bricard (p. 21) nomas ilin "randoj", sed
      lia uzo de tiu termino en aliaj kampoj (vd p. 17) similas al
      niaj "baro", "infimo", "supremo"..., aux (vd p. 26) al nia
      "ekstremo".
      [MB]
    
pri ~i :
      (1) La alvoko al "diferenciali" por pravigi "integrali" ne estis
      tre konvinka. Per samspeca argumento eblus diri, ke "integri"
      estas pli bona, cxar paralela al "derivi".
      (2) Bricard uzas "integri" kaj "integralo" (p. 22,23) en la
      kampo de diferencialaj ekvacioj por signifi: "trovi solvon" kaj
      "solvo". Cxu indas enkonduki tiajn sencojn en REVO?
      [MB]
    

[^Revo] [integr2.xml] [redakti...] [traduki...] [artikolversio: 1.27 2015/07/04 08:37:36 ]