interez/o

interezo

1.
EKONJUR Kompenso, kalkulita en procentoj, kurante pagota krom la ĉefa ŝuldo de ŝuldanto por la fruktuzo de fremdaj valoroj: laŭ la leĝaro de la jaro 1734, interezo ne superu 6 procentojn [1].
2.
MAH Parto de la plusvaloro, aperanta kiel kompenso kalkulita en procentoj, kurante pagota krom la ĉefa ŝuldo de ŝuldanto pro la fruktuzo de fremdaj valoroj.
VD:kupono, kvoto, profito, rento, enspezo, valoro.
1. Bo Sandelin: Antaŭmerkantilisma ekonomia pensado, Monato, 2001:2, p. 16a
beloruse:
працэнт (у фінансах)
ĉeĥe:
úrok
ĉine:
利息 [lìxī], 利息 [lìxí], 呬錢 [xíqián], 息錢 [xíqián], 稅點 [shuìdiǎn]
france:
intérêt (finance)
germane:
Zinsen 1. Zins, Zinsen, Verzinsung
hispane:
interés
hungare:
kamat
japane:
利子 [りし], 利息 [りそく], 金利 [きんり], 利潤 [りじゅん]
katalune:
interés
nederlande:
rente, interest
pole:
1. procent, odsetka
portugale:
juros (renda de capital), renda de capital
ruse:
процент
slovake:
úrok
ukraine:
відсоток

senintereza

EKON Repagata laŭ la nura valoro de la ŝuldo, sen interezo: ili povas aĉeti apartamenton en novkonstruita urboparto kaj la hipoteko estas senintereza [2].
2. K. Kniivilä: Krimeo estas nia, 2015
beloruse:
беспрацэнтны
france:
à taux zéro

administraj notoj

pri interez/o :
  La kripta difino restas sensxangxa gxis en PIV2. Indas almenaux
  klarigi la diferencon disde "procento" kaj "rentumo".
  [MB]
~o: Mankas dua fontindiko.
sen~a: Mankas dua fontindiko.