*procent/o JED
*procento
- 1.
Profito produktata de monsumo pruntita aŭ ŝuldata:
se vi pruntedonos monon al […] iu malriĉulo apud vi, ne estu por li
premanto, ne metu sur lin procentojn
[1];
donante al li monon, ne postulu de li procentojn
[2];
vi devus doni mian monon al la bankistoj, kaj veninte, mi ricevus mian propraĵon
kun procento
[3];
(figure)
la procento da saĝo estas tre malgranda
IK
.
interezo- 2.
Profito produktata de cent monunuoj dum unu jaro:
dudek mil kronoj da procentoj en jaro
FK
;
la dividendo estos 5
procentoj (5%);
la malneta enlanda produkto […] estos en la venontaj dek jaroj je
duonprocento pli alta
[4];
la interezo en Usono estis klare pli alta ol en Eŭropo, nome 1 ĝis 2
procent-poentojn
[5].
rento.
- 3.
Valoro aŭ taksado difinita rilate al la nombro cent:
ni taksos vian propraĵon, vi pagos al li dudek procentojn de ilia valoro
[6];
impostoj pro cigaredoj en Britio atingas 80 procentojn de la prezo
[7];
laŭ plej freŝa esploro 23 procentoj de ĉiuspecaj arboj havas mezgradajn ĝis
gravajn damaĝojn
[8];
Karakteriza pri la blondaj bieroj de alta fermentado estas la alta
alkohol-enhavo (pli ol 6 procentoj)
[9];
ok procentoj de la loĝantaro havas sanproblemojn
[10];
el 178 titoloj […] nur 27 estas anglalingvaj, dum alta procentaĵo
estas […] en la germana
[11];
tiu transiro en multaj kazoj kaŭzis pli ol 50-procentan redukton de la produktado
[12].
elcento,
pocento,
centonoRim.: Por la senco 3 ŝajnas preferinde uzi elcento aŭ pocento aŭ centono kaj lasi al procento sencon nur financan.
Rim.:
Vidu tiun rimarkon.
1.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 22:25
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Levidoj 25:37
3. La Nova Testamento, Mateo 25:27
4. Monato, Evgeni Georgiev: Profunda strukturŝanĝo en meza kaj orienta Eŭropo
5. Marc Vanden Bempt: Eŭro unujara, Monato, 2000/03, p. 14
6. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIX
7. Laimius Stražnickas: Kontrabanditaj cigaredoj invadas Brition, Monato, 2000/04, p. 13
8. Globus: Ĉiu kvara arbo en Eŭropo estas malsana, Monato, 2001/01, p. 21
9. Lode van de Velde: Bierlando Belgio, Monato, 2001/01, p. 18
10. Monato, Kiel solvi trafikproblemojn
11. Monato, Carlo Minnaja: Interlingvistiko kaj esperantologio: vojoj al faka literaturo
12. Evgeni Georgiev: Kiu sukcesis, kiu postrestis?, Monato, 2000/11, p. 10

- angle:
- per cent, percent, per centum, percentage 1. rate (financial), interest rate 2. rate (financial), yield (financial)
- beloruse:
- працэнт, адсотак
- ĉeĥe:
- procento ,, procentuální výnos, zisk
- ĉine:
- 百分 [bǎifēn], 百分率 [bǎifēnlù:], 百分之 [bǎifēnzhī], 百分数 [bǎifēnshù], 百分數 [bǎifēnshù], 百分比 [bǎifēnbǐ], % [pā], 巴仙 [bāxiān], 巴先 [bāxiān]
- france:
- 1. intérêt (financier) 2. rente, dividende 3. pourcent, pourcentage
- germane:
- 1. Zinsgewinn 2. Zinsgewinn im Jahr, Zinseinkommen im Jahr, jährliche Dividende, Jahresdividende 3. Prozent 3. Prozent, vom Hundert, Anteile vom Hundert
- hispane:
- interés, renta, por ciento, porcentaje 1. interés (financiero) 2. renta, dividendo 3. por ciento, porcentaje
- hungare:
- 1. kamat 2. kamatláb 3. százalék
- japane:
- パーセント, 利率 [りりつ], 利回り [りまわり], 利息 [りそく], 利子 [りし]
- nederlande:
- 1. rente 2. procent 3. percent (ontr.)
- pole:
- procent, odsetek
- portugale:
- 1. porcentagem, percentagem
- ruse:
- процент
- slovake:
- percento, úrok
- ukraine:
- відсоток, процент
*procentego [13]
Procento pli granda ol la leĝa, kutima; uzuro:
vi prenas procentegon de viaj fratoj
[14]!
[li] sian havon per procentegoj kaj troprofito
[15];
mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte, tamen ĉiuj min malbenas
[16];
doni kontraŭ procentegoj
[17];
procentegisto
[18].
13.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Universala Vortaro,
pro'cent'eg'
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Neĥemja 5:7
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 28:8
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeremia 15:10
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 18:8
18. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 29:13

- extortionate interest, usury
- beloruse:
- завысокі адсотак
- ĉeĥe:
- nadměrný zisk, nadměrný úrok
- ĉine:
- 高利 [gāolì]
- france:
- usure
- germane:
- Wucher, Zinswucher
- hispane:
- usura
- hungare:
- uzsorakamat
- japane:
- 高利 [こうり]
- nederlande:
- woekerrente
- pole:
- lichwa
- slovake:
- úžernícky úrok
- ukraine:
- дуже високий відсоток/процент, лихва
centprocente
- (figure) Tute, senmanke, senrezerve: ni faros tion centprocente [19]; [tio] ne estas centprocente klare [20]; niaj motivoj neniam estas centprocente puraj, kaj niaj konsideroj estas laŭdifine mankhavaj [21]; tio ŝajnas bedaŭrinde realisma, sed ne centprocente vera [22].
19.
Monato, Hokan Lundberg: Spirita scienco ĉu tio
eblas?
20. Monato, Laimius Stražnickas: Kiam eŭro venos al Litovio?
21. Monato, Christian Declerck: Spirituala materialismo
22. Michel Duc Goninaz: Eks-Jugoslavio: kiu kiun mistifikas?, Monato, 2000/06, p. 8

- стоадсоткава, на сто адсоткаў
- ĉine:
- 百分 [bǎifēn]
- germane:
- hunderprozentig
- pole:
- w stu procentach