kvot/o PV

kvoto

EKONJUR Proporcia parto de tuto, kiun oni devas doni, pagi aŭ kiun oni rajtas preni, ricevi: Aŭstrio havas la plej altan imposto-kvoton en la EU [1]; la registaro en Berlino pripensas enkonduki kvoton por germana pop-muziko kaj tiamaniere malfortigi la hegemonion de anglalingva muziko en radio [2]; la foliumilo (TTT-legilo) Microsoft Internet Explorer perdas merkatkvotojn al siaj konkurantoj [3]; ne sufiĉas la naskokvoto por teni la loĝantaron ĉe la sama nivelo [4]; memmortiga kvoto [5]. VD:anuitato, porcio, proporcio1.a, procento, kvociento, frakcio, minimumo
1. Monato, Evgeni Georgiev: Magra majoritato
2. Monato, Marko Naoki Lins: Germana muzikkvoto por la radio
3. Monato, Marko Naoki Lins: Foliumiloj denove interbatalas
4. Monato, Marko Naoki Lins: Ago pro aĝo
5. Monato, last: Vivi malpli longe
angle:
quota, share, portion merkat~o: market share.
beloruse:
квота, доля, пай
ĉeĥe:
kvóta, podíl, poměrný díl, určená částka
ĉine:
配額 [pèié], 配额 [pèié], 份額 [fèné], 份额 [fèné], 額度 [édù], 额度 [édù], 限額 [xiàné], 限额 [xiàné]
france:
part, quota
germane:
Quote, Anteil, Kontingent, Rate, Satz (Anteil) imposto-~o: Steueranteil. merkat~o: Marktanteil. nasko~o: Geburtenrate. memmortiga ~o: Selbstmordrate.
hispane:
parte, cuota, porción
hungare:
hányad, kvóta, részesedés
japane:
割当て分 [わりあてぶん], 分担額 [ぶんたんがく], 公定相場 [こうていそうば]
nederlande:
quotum
pole:
kwota
portugale:
cota (parcela), quota (parcela)
rumane:
valoare
ruse:
квота, доля, пай
slovake:
kvóta, podiel
ukraine:
квота, частка, доля

kvotigo

EKON Proporcia aljuĝo en aĉeto de akcioj, valutoj, valorpaperoj ktp en la borso, kiu influas la fiksadon de la taga kurzo.
angle:
allocation, allotment
beloruse:
катыроўка
ĉeĥe:
kvotizace
france:
cotation
germane:
Quotierung (Börse)
hispane:
cotización
japane:
割り当て [わりあて], 相場付 [そうばづけ]
nederlande:
toewijzing
pole:
przydział, przydzielenie, wyznaczenie
rumane:
alocare
ruse:
котировка
slovake:
kvótovanie, určenie kvóty
ukraine:
встановлення квот

profitkvoto

EKON Parto de farita profito: aŭ la profitkvoto malaltiĝos, aŭ la varo-prezoj kreskos [6].
6. André Gorz : Ilia ekologio kaj la nia, Le Monde diplomatique' en Esperanto
beloruse:
доля прыбытку
ĉeĥe:
míra zisku
ĉine:
紅利 [hónglì], 红利 [hónglì], 股息 [gǔxí]
germane:
Gewinnanteil
hispane:
dividendo
hungare:
haszonrészesedés, nyereségrészesedés
japane:
利潤率 [りじゅんりつ]
pole:
kwota zysku
rumane:
valoarea profitului
ruse:
доля прибыли
slovake:
podiel na zisku
ukraine:
частка доходів

kvoto de interezoj

EKON Jara proporcio inter la interezoj kaj la ĝin donanta kapitalo.
beloruse:
норма прыбытку
ĉine:
利率 [lìlü]
germane:
Zinssatz
hispane:
tipo de interés, tasa de interés
nederlande:
rente
pole:
kwota odsetek
rumane:
valoarea dobânzii
ruse:
норма прибыли

administraj notoj

~igo: Mankas dua fontindiko.
~igo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~o de interezoj: Mankas dua fontindiko.
~o de interezoj: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.