*kapt/i UV
*kapti
(tr)
- 1.
- Ĵeti subite la manon sur ion aŭ iun; subite preni, ekpreni ion per rapida movo: ŝi prenis oran globon, ĵetis supren kaj kaptis [1]; la viroj kaptis lian manon kaj […] elirigis lin [2]; ni kaptis kiel ŝildoj la batojn [3]; homoj […] komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston Marta ; preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon BdV ; la juna homo kaptis la ĉapelon, kaj […] metante ĝin sur la kapon […] li elkuris Marta ; Sem sin kaptis per ambaŭ manoj je la kapo [4]; kiu ŝin retenas, tiu retenas venton kaj volas kapti oleon per sia dekstra mano [5]; vidu, tiel […] diris la anasino-patrino, farinte kaptan movon per la buŝo, ĉar ŝi ankaŭ volis havi la kapon de la angilo [6]; ŝi malfermis la lipojn por kapti aeron, kiu videble mankis al ŝia brusto Marta ; ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis (forprenis) dum la pasinta jaro [7]; kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte PrV ; dronanto eĉ herbeton kaptas avide PrV .
- 2.
-
Sukcesi atingi kaj firme teni iun, kiu provas forkuri:
la polico kaptis bandon da ŝtelistoj
[8];
la aliaj friponoj kaptis lin, luktis kun li, fleksis lin
[9];
vi meditas pri la demando, kiel kapti friponon, kiu senĉese ŝtelas
[10];
la sekvanta ondo denove levis lin kaj la knabinon, la ŝipanoj kaptis ilin kaj
tiris ilin en la boaton
[11];
subite apud mi aperis iu, kiu kaptis min ĉirkaŭ la korpo
[12];
pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota
[13];
kaptordona letero
[14];
la hoketo kaptis
(la fiŝon, la logaton)
[15];
la virinoj iros en forkaptitecon
[16];
la potenculojn de la lando li forkondukis en
kaptitecon el Jerusalem en Babelon
[17];
(figure)
[mi ne povis] ekkapti la okazon eble ununuran,
kiu prezentiĝis al mi
KPr
;
por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu
PrV
;
ne kaptita, ne punita
PrV
;
lupo dormanta ŝafon ne kaptas
PrV
.
aresti - 3.
-
Sukcesi havigi al si ion nematerian:
oni povas kapti grandan rangon, ĉar li estas frato-kamarado kun ĉiuj ministroj
kaj […] tial li povas aranĝi tian antaŭenŝovon
Revizoro
;
[li] kaptis nur la tonon de la modo kaj la eksteran brilon de la
interparolado
Hamlet
;
La ludo de l’ aktoroj estu reto, // Por kapti konsciencon de la reĝo!
Hamlet
;
Mario fiksis siajn okulojn sur lia buŝo kaj kaptis ĉiun vorton
IKr
;
mi ne povas kapti en ĝi la sencon
PrV
;
la mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo kaj
hezito [por…]
Marta
.
preni,
rabi - 4.
-
Eniĝi en iun, infekti iun (p.p. malsanoj kaj sentoj):
el la kuirejoj […] venis al mi en la nazon la bone konataj odoroj,
tiam kaptis min tiu sopiro
RBa
;
ŝin kaptis forta malvarmo
Marta
;
Marta mem sentis, ke ŝin kaptas efektiva inspiro
Marta
;
per la tragedieco de la kontrasto kaptis ŝin antaŭ ĉio la ideo de la verko
Marta
;
pli kaj pli ni nin ŝovu en iliajn favorojn kaj ke ni kaptu ilian konfidon
KPr
;
ŝia patrino [estis] kaptita de subita frenezo antaŭ la kadavro de
tiu, kiun ŝi amegis
KPr
;
malpreciza teruro kaptis mian animon
Rob
;
kaptis lin kelka timo ĉe la penso, ke […]
FK
;
io tute neatendita, io tre interesa kaptas lian atenton
LGA
;
eĉ la ruza kaj saĝa libia princo […]
sin lasis kapti de la ĝenerala
fluo
[18].
ekposedi2,
fascini
okupi,
invadi - 5.
- Neatendite trafi, surprizi: Enŝipigitan kaptos vin la ondoj // Per sia balancado Ifigenio ; ili estis kaptitaj de kontraŭa fluo kaj elĵetitaj sur la sablobordon KPr ; mi krias por helpo kaj kredante, ke min ekkaptis la fluso, pluraj ĵetis sin en la maron kaj naĝe proksimiĝis VaK ; (figure) ilin kaptis la turnovento de la mondo Marta ; (figure) la malbono kaptas nin de ekstere kaj de interne Marta ; (figure) ŝtormo de la indigno kaptas subite la malgrandan salonon Metrop .
- 6.
- (figure) Delogi, logtrompi: nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj [19]; vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj [20]? virina rideto pli kaptas ol reto PrV ; treege bela knabino kaptis la koron de la sola filo Iŝtar .
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:16
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:16
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 30:17
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 24:15
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 19:16
3. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 27:16
6. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
7. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge en la 12a de aŭgusto 1907
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XXI
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
10. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Sambuka virineto
13. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 22
14. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Unua
15. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 30:17
17. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 24:15
18. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden en la 17a de aŭgusto 1908
20. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
- afrikanse:
- vangs
- albane:
- kapur
- amhare:
- ያዝ
- angle:
- 1. grab, catch (with hand), capture (with hand) 2. catch (and hold on to), capture (and hold on to) 3. capture (something immaterial) 4. catch (an infection), catch (a feeling) 5. catch (by surprise) 6. capture (figurative, beguile), grab (figurative)
- arabe:
- مزلاج
- armene:
- բռնել
- azerbajĝane:
- tutmaq
- beloruse:
- 1. лавіць, злавіць, хапаць, схапіць, схапнуць 2. лавіць, злавіць, хапаць, схапіць, схапнуць 3. улавіць, уцягнуць, захапіць, агарнуць, апанаваць 4. ахапіць, апанаваць 5. застаць, засьпець 6. захапіць, апанаваць
- bengale:
- ধরা
- birme:
- ဖမ်း
- ĉeĥe:
- chytit, dopadnout, lapit, polapit, přistihnout, přistihnout, zachytit, zadržet, zajmout
- ĉine:
- 捕 [bǔ], 捉住 [zhuōzhù], 捕捞 [bǔlāo], 拏 [ná], 挐 [ná], 捉 [zhuō], 擒獲 [qínhuò], 俘 [fú], 捕獲 [bǔhuò], 捕捉 [bǔzhuō], 擒 [qín], 攫 [jué]
- dane:
- fangst
- estone:
- saak
- france:
- attraper, appréhender, capter, capturer, cueillir (appréhender), s'emparer (de), gagner (à soi), prendre, saisir (attraper) kiu ~as tro vaste, konservas malmulte: qui trop embrasse mal étreint. pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: un tiens vaut mieux que deux tu l'auras, il ne faut pas lâcher la proie pour l'ombre. ~ordona letero: lettre de cachet. la hoketo ~is: le piège a fonctionné. ~i la okazon: saisir l'occasion. ne ~ita, ne punita: pas vu, pas pris. 5. prendre par surprise, surprendre (prendre par surprise)
- galege:
- captura
- germane:
- einfangen 1. fangen, einfangen, auffangen, erhaschen 2. fassen, erwischen, ergreifen pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: besser den Spatz in der Hand als die Taube auf dem Dach. la hoketo ~is: die List verfing. ~iteco: Gefangenschaft. ~i la okazon: die Gelegenheit ergreifen. 3. erfassen 4. erfassen, ergreifen 5. erwischen, treffen 6. verfangen
- guĝarate:
- કેચ
- haitie:
- trape
- haŭse:
- kama
- hinde:
- पकड़
- hispane:
- capturar
- hungare:
- megfog, elfog, elkap, megragad
- igbe:
- gbutere
- indonezie:
- menangkap
- irlande:
- ghabháil
- islande:
- afli
- japane:
- キャッチ
- jave:
- nyekel
- jide:
- כאַפּן
- jorube:
- apeja
- kanare:
- ಕ್ಯಾಚ್
- kartvele:
- დაჭერა
- katalune:
- prendre, agafar 1. agafar, prendre kiu ~as tro vaste, konservas malmulte: qui molt abraça poc estreny. 2. capturar, atrapar pasero ~ita estas pli bona, ol aglo ~ota: més val un ocell al puny, que una grua lluny. ~iteco: captivitat. ~i la okazon: aprofitar l'ocasió, l'avinentesa. ne ~ita, ne punita: d'allò que els ulls no veuen, el cor no en dol. 3. captar 4. envair, assaltar, sobrevenir 5. sobtar, sorprendre, agafar desprevingut 6. corprendre, captivar
- kazaĥe:
- аулау
- kimre:
- dal
- kirgize:
- кармоо
- kmere:
- ចាប់
- koree:
- 캐치
- korsike:
- caccia
- kose:
- babambisa
- kroate:
- ulov
- kurde:
- girtin
- latine:
- captiones
- latve:
- loms
- laŭe:
- ຈັບ
- litove:
- laimikis
- makedone:
- фати
- malagase:
- trondro
- malaje:
- tangkapan
- malajalame:
- പിടിക്കുക
- malte:
- qabda
- maorie:
- hao
- marate:
- पकडणे
- mongole:
- барих
- nederlande:
- vangen
- nepale:
- जालो
- njanĝe:
- kusodza
- okcidentfrise:
- fange
- panĝabe:
- ਕੈਚ
- paŝtue:
- اخستونکي
- pole:
- 1. łapać, chwytać 2. łapać, chwytać, łowić, dopadać, pojmać 3. zdobywać, pojmować, ogarniać, pojmować 4. łapać, opanowywać, dopadać 5. łapać, chwytać, dopadać, zastać 6. łapać, chwytać
- ruande:
- gufata
- rumane:
- captura, prinde
- ruse:
- 1. ловить, поймать, хватать, схватить 2. ловить, поймать, хватать, схватить 3. уловить, охватить, увлечь 4. охватить 5. застать 6. поймать, увлечь
- samoe:
- puʻe
- sinde:
- پڪڙي
- sinhale:
- අතට උඩ පන්දුවක්
- skotgaele:
- a ghlacadh
- slovake:
- chmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť
- slovene:
- ulov
- somale:
- qabsado
- ŝone:
- bata
- sote:
- tšoasa
- sunde:
- nyekel
- svahile:
- kukamata
- svede:
- fånga
- taĝike:
- сайд
- taje:
- จับ
- tamile:
- ப
- tatare:
- тоту
- telugue:
- క్యాచ్
- tibete:
- ཟིན་
- turke:
- yakalamak
- ukraine:
- улов
- urdue:
- کیچ
- uzbeke:
- tutmoq
- vjetname:
- bắt
- zulue:
- bamba
kaptaĵo
- Io kaptita: ili fariĝos kaptaĵo kaj rabaĵo por ĉiuj siaj malamikoj [21]; ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino [22]? la kompatemaj infanoj […] tiel longe batalis kontraŭ la aglo, ĝis ĝi fine ellasis la kaptaĵon [23]; estis kelke da novaj vestaĵoj en la ŝipo, „vidu! jen kaptaĵo!“ mi diris Rob ; li ŝajnis apatia, sed tiuj briletoj sub la dormemaj palpebroj memorigis pri kato, kiu senmove observas sian kaptaĵon HsT .
21.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Reĝoj 21:14
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:39
23. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
22. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 38:39
23. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Neĝulino kaj Rozulino
- angle:
- captive
- beloruse:
- здабыча, здабытак, здабыцьцё
- ĉine:
- 捕獲物 [bǔhuòwù], 掠夺品 [lüèduópǐn], 猎物 [lièwù], 餌食 [ěrshí]
- france:
- capture (chose capturée), butin, prise (chose prise), proie
- germane:
- Fang, Beute
- hungare:
- zsákmány, szerzemény
- indonezie:
- tangkapan
- japane:
- えもの, 分捕り品 [ぶんどりひん]
- katalune:
- captura, presa
- pole:
- zdobycz, połów, trofeum
- ruse:
- добыча
- ukraine:
- здобич, добича
kaptema
- 1.
- Avida kapti: la perkoj jam estas kaptemaj HsT .
- 2.
- Artifika, insida: kun sia kaptema kaj sarkasma menso ŝi tuj rimarkadis en ili ridindan kaj afektan, hipokritan kaj bigotan, stultan stultan kaj gravmienan [24].
24.
Jurij German: Mi responsas pri
ĉio, ĉapitro 1.5
- angle:
- 1. greedy 2. rapacious
- beloruse:
- 1. прагны, прагавіты, хіжы, хцівы 2. каварны, хітры, вераломны
- ĉeĥe:
- dychtivý chytat, dychtivý lovit
- ĉine:
- 2. 阴险 [yīnxiǎn]
- france:
- 1. avide (de s'emparer de qc), rapace (avide de s'emparer)
- germane:
- 1. gierig, begehrlich 2. hinterlistig, verfänglich
- hungare:
- 1. mohó 2. álnok, alattomos
- japane:
- 物欲しげな [ぶつほしげな]
- katalune:
- 1. àvid, delerós 2. mentider, insidiós
- ruse:
- 1. хищный, жадный, алчный 2. коварный, хитрый, вероломный
- slovake:
- dychtivý chytať, loviť
*kaptilo
- 1.
- Aparato por inside kapti bestojn aŭ homojn: [la pasereto] ekflugis, sed […] ĝi ekpendis subite en kaptilo el ĉevalharoj, kiun kelkaj knaboj fiksis al branĉo [25]; mi ordigis la kaptilojn nokte, kaj eltrovis, ke ili restadis ordigitaj, sed la allogaĵo foriĝis Rob ; eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas PrV .
- 2.
- (figure)
Intrigo:
ne falu en […] kaptilon de la diablo
[26];
li estis falinta en la kaptilon de ŝi insiditan
KPr
;
li insidas al mi kaptilon, esperante, ke mi falos en ĝin
ChL
;
vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!
[27]!
en mian propran kaptilon mi kvazaŭ falis
Lanti
;
la vivo ŝajnis esti nur senkompata kaptilo
Metrop
!
embusko,
insido
25.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Najbaraj familioj
26. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:7
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
26. La Nova Testamento, I. Timoteo 3:7
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
- angle:
- 1. trap (physical), snare (physical) 2. trap (ruse), snare (ruse)
- beloruse:
- 1. пастка, капкан 2. пастка (перан.)
- ĉeĥe:
- 1. absorbér, lapač, pojistná baňka, rekuperátor, zachycovač
- ĉine:
- 圈套 [quāntào], 誘捕 [yòubǔ], 陷井 [xiànjǐng], 圈閉 [quānbì]
- france:
- 1. piège, chausse-trape (fig.), chausse-trappe (fig.), embûche
- germane:
- Falle 1. Fanggerät 2. List
- hispane:
- 1. trampa
- hungare:
- 1. csapda
- indonezie:
- 1. jebakan, perangkap 2. intrik, jerat, tipu muslihat
- japane:
- わな
- katalune:
- 1. trampa
- pole:
- 1. pułapka, sidło, matnia
- ruse:
- 1. ловушка, капкан
- slovake:
- 1. absorbér, lapač, zachycovač
- svede:
- 1. fälla
- turke:
- 1. tuzak
- ukraine:
- пастка, капкан
kaptiĝi
- Esti kaptita per iu aŭ io: ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis [28]; en la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo [29]; se vi garantiis por via proksimulo […vi] kaptiĝis per la vortoj de via buŝo (devas plenumi vian promeson); [30]; ne deziregu en via koro ŝian belecon, kaj ne kaptiĝu per ŝiaj palpebroj [31]; la sinjorino denove kaptiĝis de la brilaj okuloj kaj pro la bonhumora sinteno de la konkurentaj aĉetantoj LGA ; kelkfoje Maria kaptiĝis en la reto de la granda angoro KKr ; mi plezure kolektus pri ŝi akuzan faktaron, en kiu ŝi kaptiĝus kiel muŝo en araneaĵ' ChV ; sunradio kaptiĝis en la spegulo kaj stranga rebrilo diskuras tra la ĉambro [32].
28.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 10:2
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 9:15
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:2
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:25
32. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
29. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 9:15
30. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:2
31. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 6:25
32. Spomenka Štimec: Ombro sur interna pejzaĝo
- angle:
- be captured
- beloruse:
- злавіцца, трапіцца (у пастку), трапіць (у пастку)
- france:
- se laisser prendre, se prendre en la reton, kiun ili metis, en~iĝis ilia piedo: ils sont pris à leur propre piège.
- germane:
- sich verfangen, in die Falle gehen
- hungare:
- megfogódik, foglyul esik, csapdába esik
- indonezie:
- tertangkap
- japane:
- 捕らわれる [とらわれる], つかまる, とりこになる
- katalune:
- veure's atrapat en la reton, kiun ili metis, en~iĝis ilia piedo: han caigut en la seva pròpia trampa.
- pole:
- łapać się, chwytać się, łowić się, trzymać się
- ruse:
- попасться, пойматься
- svede:
- fångas
ĉirkaŭkapti
(tr)
- Kapti ĉe la ĉirkaŭo; kapti rondirante: subite, je lia granda surprizo, li trovis sin ĉirkaŭkaptita de la ses dancistinoj TAA ; maŝo […] formita per ŝnuro kaj povanta servi por ĉirkaŭkapti, ĉirkaŭlaĉi, premsufoki MortulŜip ; ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur la genuojn, [Popov] komencis fortiri de ŝi la bluzeton [33]; (figure) kvazaŭ blua serpenteto ĉirkaŭkaptis rivereto Viŝa sep krispajn montetojn [34]; (figure) Ŝipova trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la kunvenon [35].
33.
V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 8a
34. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
35. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 7a
34. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 9a
35. V. Varankin: Metropoliteno, ĉapitro 7a
- angle:
- be surrounded (unable to escape)
- beloruse:
- аблоўліваць, заганяць у пастку
- ĉine:
- 拥抱 [yǒngbào]
- france:
- attraper (en entourant), prendre (en entourant), embrasser (prendre en entourant)
- germane:
- umfangen, umfassen
- indonezie:
- mengepung
- katalune:
- aferrar, atrapar (rodejant), copar
- pole:
- obłapiać
- ruse:
- охватить, обхватить
ekkapti
(tr)
- Subite, surprize kapti: Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis ĝin, ĉar la bovoj klinpuŝis ĝin [36]; la malfeliĉa Knut ekkaptis la manon de sia majstro kaj ekkriis laŭte [37]; stranga sento ekkaptis min, kiam mi aŭskultis la maljunan homon kaj vidis, kiel li kun ĉiu momento fariĝadis pli vigla [38]; ĉio ekbrulis, flamo ekkaptis ĝin [39].
36.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 6:6
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
37. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
38. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Malnova tomba ŝtono
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio
- angle:
- grab (suddenly), catch (suddenly)
- beloruse:
- схапіць, засьпець
- ĉeĥe:
- chytit, dopadnout, lapit, polapit, přistihnout, přistihnout, zachytit, zadržet, zajmout
- ĉine:
- 抓住 [zhuāzhù], 捉住 [zhuōzhù], 猛省 [měngxǐng], 捉 [zhuō], 攫 [jué]
- france:
- attraper (soudainement), s'emparer (de), prendre (soudainement), saisir (attraper soudainement)
- germane:
- ergreifen, erfassen
- hungare:
- odakap, utána kap
- indonezie:
- menangkap (scr tiba-tiba)
- japane:
- ひっつかむ, すばやくつかむ
- katalune:
- arrabassar, rapir
- pole:
- złapać, schwytać, złowić, dopaść, pojmać
- ruse:
- схватить, поймать
- slovake:
- chmatnúť, chytiť, uchopiť, zachytiť
- ukraine:
- схопити
elkapti
-
Kapti el io:
mi elkaptis ilin el la lago, ili lumis tiel brile
[40];
(figure)
se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus
[41];
(figure)
Li kun freneza ruzo deturnadis // Tuj la parolon, kiam ni intencis // De li
elkapti ion pri la kaŭzo
[42].
ellogi,
eltiri,
eltrovi,
sondi2
40.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Historio de unu patrino
41. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
42. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
41. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
42. William Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, Reĝido de Danujo, Hamleto
- angle:
- grab (out of)
- beloruse:
- вызваліцца, вырвацца (з пасткі)
- ĉine:
- 垂釣 [chuídiào], 釣 [diào], 釣魚 [diàoyú]
- germane:
- angeln, herauslocken
enkapti
(tr)
- Kapti en kaptilon: liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos [43]; (figure) da sciencoj li enkaptis senmezuran amasegon [44]; uranio-235 enkaptas unu neŭtronon kaj donas 2,43 neŭtronojn en ĉiu fendiĝo [45]?
43.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 5:22
44. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
45. Behrouz Soroushian: Ĉu fino de la atomepoko, Monato, 2002/09, p. 14-16
44. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, 1:1
45. Behrouz Soroushian: Ĉu fino de la atomepoko, Monato, 2002/09, p. 14-16
- angle:
- catch (in a trap), entrap, ensnare, capture (within, into)
- beloruse:
- захапіць (у пастку)
- ĉine:
- 俘 [fú], 打笼 [dǎlóng]
- france:
- prendre au piège, avaler (des connaissances), ingurgiter (des connaissances)
- germane:
- einfangen, umgarnen
- hispane:
- atrapar
- hungare:
- befog, csapdába ejt
- japane:
- わなにかける
- katalune:
- atrapar, entrampar, contenir
- pole:
- łapać (w sidła, matnię, itp.), chwytać (w sidła, matnię, itp.), łowić (w sidła, matnię, itp.)
- ruse:
- схватить, схватывать
- ukraine:
- упіймати (сітою, сільцем і т.п.)
forkapti
- Kapte forpreni, forkonduki: Vinicius eksciinte, ke Ligia estas forkaptita, paliĝis QuV ; la forkaptitoj, kiuj revenis el la kaptiteco, alportis bruloferojn al Dio de Izrael [46]; Palpante mi elrampis, trovis ilin, // Forkaptis la paketon, kiun ili // Kun si tre garde portis Hamlet ; du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj [47]; kion vi timas, ĉu post la pordo giganto staras kaj volas forkapti vin [48]?
46.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ezra 8:35
47. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
48. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
47. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Dua
48. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Reĝo rano aŭ fera Henriko
- angle:
- abduct (kidnap), kidnap
- beloruse:
- ухапіць, хапнуць
- ĉeĥe:
- uloupit, unést
- ĉine:
- 拿走 [názǒu], 劫持 [jiéchí], 綁架 [bǎngjià]
- france:
- enlever (qn), ravir (enlever)
- germane:
- entführen
- indonezie:
- menculik, melarikan, menawan
- japane:
- 拉致する [らちする], 連れ去る [つれさる], 誘拐する [ゆうかいする], 奪取する [だっしゅする], 強奪する [ごうだつする], ひったくる
- katalune:
- raptar
- nederlande:
- ontvoeren
- pole:
- porywać, uprowadzać, rozchwytywać
- slovake:
- uniesť
- turke:
- kaçırmak
- ukraine:
- видирати, відбирати, захоплювати
rekapti
(tr)
- Kapti ion, kion oni lasis forgliti: mi naĝis laŭforte alteren, sed la ondoj min rekaptis, kaj dufoje plu ili min marenportis Rob ; persekutita de ĝendarmoj, […] mortkondamnita kaj ekzekutota, se li estas rekaptita, sekve devigita ŝanĝi sian personecon kaj sin ŝirmi ChL ; ĉiuj aĵoj tuj forruliĝis sur la plankon, li rekaptis tranĉilojn kaj forkojn kaj kun granda malfacileco sukcesis manĝi KKl ; alia baldaŭ rekaptos ŝian intereson HsT ; (figure) per forto de la volo ŝi rekaptis la forglitantan memkonscion Marta .
- angle:
- recapture
- beloruse:
- падхапіць, утрымаць, авалодаць (зноў)
- france:
- attraper de nouveau, appréhender de nouveau, capter de nouveau, capturer de nouveau, prendre de nouveau, rattraper (attraper de nouveau), reprendre (saisir de nouveau), ressaisir (saisir de nouveau), saisir de nouveau
- germane:
- wieder einfangen, zurückgewinnen
- hungare:
- visszaszerez, visszanyer, újra elkap, elcsíp
- indonezie:
- menangkap (kembali), merebut (kembali)
- japane:
- 再び捕らえる [ふたたびとらえる], 取り戻す [とりもどす]
- katalune:
- recuperar, recobrar
- pole:
- łapać (ponownie), chwytać (ponownie), łowić (ponownie), pojmać (ponownie), odzyskiwać
- ruse:
- подхватить, удержать
- turke:
- yeniden yakalamak, yeniden ele geçirmek
- ukraine:
- упіймати (кого-н., що втік)
atentokapta
-
Kiu kaŭzas fortan atenton, instigas al scivolo,
kurioza,
fascina:
estetike ne bela, nek valora kulture, la filmo tamen estis ekscite atentokapta
ChM
;
tiom atentokapta kaj aventurplena estas la menciita
vojaĝpriskribo
[49];
la historio de la juda popolo en Irlando estas tre atentokapta
[50].
interesa,
spirkapta
49.
Releganto: Vamberi...,
Valhalla - Esperanto, 2006-11-25
50. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
50. Garbhan MacAoidh: Renkontiĝo kun ŝrumpanta komunumo, Monato, 2003/11, p. 12
- angle:
- attention-grabbing
- beloruse:
- інтрыгуючы, захапляльны
- ĉine:
- 吸引人 [xīyǐnrén], 引人入勝 [yǐnrénrùshèng], 嫣 [yān], 誘人 [yòurén], 令人兴奋 [lìngrénxīngfèn]
- france:
- attrayant, captivant
- germane:
- spannend
- indonezie:
- menarik perhatian
- katalune:
- encisador, fascinant, atractiu
- pole:
- intrygujący, zajmujący, przyciągający uwagę
fiŝkapti
(tr)
-
Provi kapti fiŝojn:
Petro diris al ili: mi iras por fiŝkapti
[51];
oni fiŝkaptis per retoj
[52];
ili sin okupis je […] fiŝkaptado aŭ marveturado
[53];
mia patrino povosciis plekti fiŝkaptajn retojn
[54];
kapitano de fiŝkapt-ŝipo
[55];
en akvo malklara oni fiŝkaptas facile
PrV
.
fiŝi
51.
La Nova Testamento, Johano 21:3
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
55. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
52. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XI
53. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVII
54. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ligo de amikeco
55. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvara Parto
- angle:
- fish (catch)
- beloruse:
- рыбачыць, лавіць рыбу
- ĉine:
- 捕魚 [bǔyú], 捕捞 [bǔlāo], 魚業 [yúyè]
- france:
- pêcher
- germane:
- fischen, angeln
- hebree:
- לדוℷ
- hispane:
- pescar
- hungare:
- halászik
- indonezie:
- memancing, menangkap ikan
- katalune:
- pescar
- nederlande:
- vissen
- pole:
- łowić ryby
- rumane:
- pescuit cu undița
- ruse:
- рыбачить, ловить рыбу
- taje:
- จับปลา
- tibete:
- ལྕགས་ཀྱུ་དབྱུག་
- ukraine:
- рибалити, ловити рибу
fiŝkaptilo
- Ia ilo por kapti fiŝojn (reto, naso); fiŝvergo: fiŝojn oni kaptas per fiŝkaptilo [56]; la fiŝoj en la lagetoj tiom multas, ke ne necesas eĉ uzi fiŝkaptilon [57]; kurbiĝinta kiel fiŝkaptilo [58].
56.
Henryk Sienkiewicz, trad. Lidia Zamenhof: Quo Vadis, Ĉapitro XIV
57. Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn, Monato, 2004/04, p. 17
58. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
57. Laimius Stražnickas: Estigi lagetojn, Monato, 2004/04, p. 17
58. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
- angle:
- fishing gear
- beloruse:
- рыбалоўная прылада
- ĉine:
- 鉸鏈 [jiǎoliàn], 釣竿 [diàogān], 釣魚竿 [diàoyúgān], 魚竿 [yúgān], 網具 [wǎngjù]
- germane:
- Fischfanggerät, Angelrute
- indonezie:
- joran, kail, pancing
- japane:
- 漁具 [ぎょぐ]
fiŝkaptisto
-
Tiu, kiu kaptas fiŝojn:
la fiŝkaptistoj […] ĵetas fiŝhokojn en la akvon
[59];
fiŝkaptistoj […] etendos tie retojn
[60].
fiŝisto
59.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 19:8
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:10
60. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 47:10
- angle:
- fisherman
- beloruse:
- рыбак, рыбалоў
- ĉine:
- 渔夫 [yúfū], 渔民 [yúmín], 渔人 [yúrén], 打魚者 [dǎyúzhě], 渔工 [yúgōng], 魚夫 [yúfū]
- france:
- pêcheur
- germane:
- Fischer
- hebree:
- דייℷ
- hispane:
- pescador, piscicultor
- hungare:
- halász, haltenyésztő, halárus
- indonezie:
- nelayan
- japane:
- 漁師 [りょうし]
- katalune:
- pescador, pescaire
- nederlande:
- visser
- pole:
- rybak, wędkarz
- rumane:
- pescar
- ruse:
- рыбак, рыболов
- slovake:
- rybár
- turke:
- balıkçı
militkaptito
Batalinto, kiun malamikoj kaptis kaj tenas mallibera:
li ekbatalis kontraŭ Izrael kaj kaptis kelkajn kiel militkaptitojn
[61];
vi trompis min kaj forkondukis miajn filinojn kvazaŭ militkaptitojn
[62];
klopodi informi la familiojn de militkaptitoj pri iliaj filoj
en la kontraŭa lando
[63].
61.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 21:1
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:26
63. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 21a, p. 56a
62. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:26
63. Privat Edmond: Aventuroj de pioniro, ĉapitro 21a, p. 56a
- angle:
- prisoner of war
- beloruse:
- ваеннапалонны
- ĉeĥe:
- válečný zajatec
- ĉine:
- 战俘 [zhànfú], 俘虏 [fúlǔ]
- france:
- prisonnier de guerre
- germane:
- Kriegsgefangener
- hungare:
- hadifogoly
- indonezie:
- tawanan (perang)
- japane:
- 捕虜 [ほりょ]
- katalune:
- presoner de guerra
- pole:
- braniec, jeniec wojenny
- rumane:
- prizonier
- ruse:
- военнопленный
- slovake:
- vojnový zajatec
- ukraine:
- військовополонений
muŝkaptulo
Eta birdo kiu ekflugante kaptas preterpasajn insektojn; precipe el
genro
Muscicapa trovebla en la malnova mondo, sed iafoje
aplikata al aliaj similaj genroj:
muŝkaptulo sidanta sur tomboŝtono
[64].
64.
J. Dorosmai, trad. J. Dorosmai jun. kaj J. Horvath: Fabloj kaj Aforismoj, 2002
65. Sumeet Moghe, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:African_Dusky_Flycatcher.jpg
65. Sumeet Moghe, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:African_Dusky_Flycatcher.jpg
- angle:
- Muscicapa (genus), flycatcher (bird)
- beloruse:
- валасяніца
- ĉine:
- 鶲科 [wēngkē]
- france:
- gobe-mouche
- germane:
- Fliegenschnäpper
- japane:
- ヒタキ
- latinece:
- Muscicapa
- ukraine:
- мухоловка, діонея, венерина мухоловка