*tir/i PV
*tiri
(tr)
- 1.
- Movi ion aŭ iun al si kun pli malpli granda peno, ne ŝanĝante sian lokon: Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj [1]; mi alligos al vi ŝnuron al la korpo, por ke mi povu […] tiri vin supren [2]; vigle li tiradis la ŝuistan fadenon, dum la piedo pli streĉe tiris la streĉrimenon [3]; kiam li fine enlitiĝis, li ordinare restigis la noktan ĉapeton sur la kapon, li nur tiris ĝin iom pli malsupren [4]; tiri la sonorilon [5]; ĝi tranĉas nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro [6]; la komercisto tiris al si la kaftanon super la kapon [7]; [li] tiris flanken la branĉojn [8]; ili rampis sub la fojnon, kaj tiris peceton de ĉifona kurteno sur sin kiel kovraĵeton [9]; Klaro ektiris facile la manikon de ŝia supervesto Marta ; la loto estas tirita (efektivigita) PrV . pinĉi, ŝiri, taŭzi.
- 2.
- Movi ion kun si aŭ post si kun pli malpli granda peno, irante antaŭen: ili tiris ŝin kun si ĝis la mezo [kaj] dancis kun ŝi [10]; mizera ĉevalaĉo tiris la ĉaron, sur kiu ŝi sidis [11]; la trunko de la alno […] ŝin tiris malsupren [12]; aperis mallarĝa plugilo, tirata de du bovoj [13]; via kompato fortiriĝis de mi [14]; falstelo […] tiris post si longan luman strion [15]; (figure) Se reĝo mortas, li ne mortas sola // […] Kun si li tiras for la tutan sorton // De ĉiuj, kiuj ĉirkaŭ li sin trovis Hamlet ; (figure) voĉo lin tiris el la revo ChB ; fiŝo ne iras, sed hoko ĝin tiras PrV ; kiu sin enjungis, devas tiri PrV ; urson al mielo oni ne tiras per orelo PrV . treni
- 3.
- (figure) Longigi, streĉi: li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo [16]; malsupre ĉe la breto ŝi alligis fortan fadenon kaj tiris ĝin ĝis la supra parto de la fenestra kadro [17]; eliris tono, tiel longe tirita, kiel sono de lokomotivo Fab3 ; per tirata miela voĉo [ŝi] komencadis longan parolon Marta ; laŭlarĝe de la herbejo tiriĝis larĝa kanalo aŭ rivereto [18]; blua fumo de pulvo tiriĝis kiel nuboj tra inter la mallumaj arboj [19]; Pilato iom tiris la silenton, poste komencis krii MkM . tirboji
- 4.
- (figure) Logi2: venis ĉiuj homoj, kiujn tiris la koro kaj […] alportis la oferdonon [20]; tia scivolo min atakis, […] ĝi tiras min, simple min tiras [21]; pli lin tiru al amuzoj Hamlet ! sopiro min povos tiri al alia viro Hamlet .
- 5.
- (iu)(figure) Havigi al si ian rezultaton aŭ konsekvencon el io: mi ne volas tiri profiton el via eraro [22]; ian plezuron oni ja devas tiri el la somero VRA ; nur tiri el ĝi profiton, ne zorgante pri la bonstato de la afero mem [23]; el la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon [24]; eltiri (ĉerpi) por si instruon [25]; el [tiu noto] cetere Immanuel Niethammer volas tiri la konkludon, ke Leibnitz per tio ĉi jam [pri]pensis „fonetikan lingvon vortan“ FK .
- 6.
- (io)(figure) posttiri2
- 7.
- (fakula ĵargono) (linion) Desegni ĝin, reale aŭ nur image: tiri paralelon al la latero de triangulo PIV1 ; tiri ortanton tra la mezo de streko; tiri dusekcanton de angulo.
1.
La Nova Testamento, Johano 21:11
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 63:15
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:21
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:21
21. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
22. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
4. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Nokta ĉapo de fraŭlo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Fonetiko
7. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
8. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Ĝardeno de la paradizo
9. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Turgardisto Ole
10. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
13. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XVI
14. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 63:15
15. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malnova strata lanterno
16. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, I. Reĝoj 6:21
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kvin en unu silikvo
18. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
19. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Malbela anasido
20. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 35:21
21. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvina
22. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto kvara
23. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
24. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
25. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Abio
- afrikanse:
- trek
- albane:
- tërheq
- amhare:
- ጎትት
- angle:
- pull
- arabe:
- سحب
- armene:
- քաշեք
- azerbajĝane:
- çəkmək
- beloruse:
- цягнуць, выцягваць, працягваць, прыцягваць
- bengale:
- টান
- birme:
- ဆွဲပါ
- bosne:
- povući
- ĉeĥe:
- mít za následek, táhnout, vyvodit
- ĉine:
- 拖 [tuō], 拖曳 [tuōyè], 拉 [lā], 拉扯 [lāche], 掎 [jǐ], 挽 [wǎn], 輓 [wǎn], 拽 [zhuài]
- dane:
- træk
- estone:
- tõmba
- eŭske:
- tira
- filipine:
- hilahin
- france:
- tirer, trainer 7. tracer (une courbe), mener (une courbe par un point), élever (une droite), abaisser (une droite)
- galege:
- puxe
- germane:
- ziehen
- guĝarate:
- ખેંચી
- haitie:
- rale
- haŭse:
- ja
- hinde:
- खींच
- hispane:
- tirar, arrastrar 7. trazar (una línea)
- hungare:
- 1. húz, von 2. húz, vontat 3. elhúz, elnyújt 4. vonz 5. húz, levon 6. maga után von 7. húz (pl. vonalat)
- igbe:
- Dọọ
- indonezie:
- menarik
- irlande:
- tarraingt
- islande:
- draga
- japane:
- 引っ張る [ひっぱる]
- jave:
- narik
- jide:
- ציען
- jorube:
- fa
- kanare:
- ಪುಲ್
- kartvele:
- გაიყვანოს
- kazaĥe:
- тарт
- kimre:
- tynnu
- kirgize:
- тартуу
- kmere:
- ទាញ
- koree:
- 당겨
- korsike:
- intenzioni
- kose:
- tsala
- kroate:
- povući
- kurde:
- kişandin
- latine:
- attrahendam
- latve:
- vilkt
- laŭe:
- ດຶງ
- litove:
- traukti
- makedone:
- повлече
- malagase:
- sintony
- malaje:
- menarik
- malajalame:
- വലിക്കുക
- malte:
- iġbed
- maorie:
- hutia
- marate:
- खेचणे
- monge:
- rub
- mongole:
- татах
- nederlande:
- trekken
- nepale:
- पुल
- njanĝe:
- kokani
- okcidentfrise:
- lûke
- panĝabe:
- ਖਿੱਚੋ
- paŝtue:
- کشول
- pole:
- 1. ciągnąć 2. ciągnąć, wlec 3. ciągnąć, przeciągać 4. przyciągać 5. wyciągać 6. pociągać 7. ciągnąć (linię), pociągnąć (linię), prowadzić (linię)
- portugale:
- 1. puxar, tirar, sacar
- ruande:
- gukurura
- ruse:
- 1. тянуть 2. тянуть, тащить, влечь 3. тянуть, растягивать, вытягивать 4. тянуть, влечь 5. извлекать, извлечь 6. извлекать, извлечь, повлекать, повлечь 7. проводить (линию)
- samoe:
- toso
- sinde:
- پل
- sinhale:
- අදින්න
- skotgaele:
- tarraingeadh
- slovake:
- extrahovať, vylúhovať
- slovene:
- potegnite
- somale:
- jiid
- ŝone:
- kweva
- sote:
- hula
- sunde:
- betot
- svahile:
- kuvuta
- taĝike:
- кашидан
- taje:
- ดึง
- tamile:
- இழுக்க
- tatare:
- киеренкелек
- telugue:
- పుల్
- tibete:
- ཐེན་
- ukraine:
- тягнути
- urdue:
- ھیںچو
- uzbeke:
- torting
- vjetname:
- kéo
- zulue:
- donsa
sin tiri
- 1.
- Pene antaŭeniri: al la ĉielo la cigno sin tiras FK ; [li] rigardis en la belan vizaĝon, kiu sin tiris al la lia BdV ; mia krimo al la ĉielo sin tiras per vaporo malodora Hamlet . grimpi, rampi
- 2.
- (figure) Direkti sian deziron al; sopiri al: mia amato […] sin tiras al mi [26]; kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo [27]? via koro sin tiru ne al pekuloj [28]; la celo estas tute klara kaj ĉiu povas sin tiri al ĝi EE .
26.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Alta kanto 7:10
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:17
27. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
28. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Sentencoj 23:17
- beloruse:
- цягнуцца
- france:
- 1. se trainer
- germane:
- 1. sich schleppen
- hispane:
- 1. arrastrarse
- hungare:
- 1. vonszolja magát 2. vonzódik
- indonezie:
- menarik diri
- pole:
- 1. ciągnąć, wlec się 2. ciągnąć się
- ruse:
- 1. тащиться, влачиться 2. тянуться
tiro, tirado
- Ago tiri aŭ rezulto de tiu ago: ĉe ĉiu detalo, ĉe ĉiu tiro de la krajono vi batalis kontraŭ la tekniko de la arto Marta ; mi preskaŭ sufokiĝis […] de mia kolo la vestaĵon mi ŝiris per unu tiro VaK ; mi lavis miajn harojn kaj zorge kombis ilin per longaj, malhastaj tiroj de la kombilo [29]; Esperanto travivas streĉiĝojn kaŭzatajn de tri disaj tiroj BonaLingvo ; [ni] dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado [30]; kelkaj tiroj de la cigaroj, kaj la diskuto denove ekhavis vervon Kiso ; eltrinki per unu tiro (tira gluto) PrV .
29.
Anna Löwenstein: La ŝtona urbo
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
30. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
- beloruse:
- цяганьне, выцягваньне
- ĉeĥe:
- tah, táhnutí
- ĉine:
- 抓地力 [zhuādìlì]
- france:
- trait (traction), traction
- germane:
- Zug, Ziehen
- hispane:
- arrastre (subst.), trazo
- hungare:
- húzás, vonás
- indonezie:
- tarikan, penarikan
- japane:
- ひと引き [ひとひき], 引くこと [ひくこと], 引張り [ひっぱり]
- pole:
- ciąg, pociągnięcie, chaust (napoju)
- ruse:
- тяга, влечение, вытягивание, дёрганье
- slovake:
- ťah, ťahanie
- ukraine:
- випити що-н. одним ковтком
tirilo
- Ilo por tiri: multekosta tirilo de sonorilo [31]; [ĉe] kaverna dento, vi devas nur almeti la dentotirilon [32]; butontirilo (por tiri butonon de ŝuo kc tra la truo), mi posedis bototirilon kaj kombilon, kiujn mi neniam uzis [33]. korkotirilo
- beloruse:
- прылада для цяганьня, цягач, пад’ёмнік, гак
- ĉeĥe:
- tažný nástroj
- ĉine:
- 拖曳机 [tuōyèjī], 拖曳機 [tuōyèjī]
- france:
- buton~ilo: tire-bouton. boto~ilo: tire-botte.
- germane:
- (Korken-)Zieher, (Acker-)Schlepper buton~ilo: Stiefelknöpfer, Knopfhaken. boto~ilo: Stiefelknecht.
- hispane:
- tirador buton~ilo: abrochador (de botón). boto~ilo: saca-botas.
- hungare:
- húzó(eszköz) buton~ilo: cipőgomboló. boto~ilo: csizmahúzó.
- indonezie:
- penarik (alat)
- japane:
- 引き具 [ひきぐ], 引き手 [ひきで], 引きひも [ひきひも]
- nederlande:
- trekker
- pole:
- ciągnik, wyciąg, wyciągarka buton~ilo: ściągacz do guzików. boto~ilo: szczeniak (do zdejmowania butów).
- ruse:
- buton~ilo: крючок для застёгивания. boto~ilo: рожок для обуви.
- slovake:
- ťahadlo
altiri
(tr)
- 1.
- Tiri al si: kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis ĝin altiri al la domo DL ; la maljuna virino[…] altiris la boaton per sia bastono al la tero [34]; li altiris ŝin, tiel, ke ŝi tuta kliniĝis al li, kaj flustris […] IK .
- 2.
- (figure) Allogi: ludilo, kiu plej multe altiris al si la atenton, estis bela kastelo el papero [35]; tiu bildo havis en si tian vivon kaj verecon, ke ĝi ĉiujn altiris [36]; ili ne volos altiri sur sin mian koleron [37]; la griza vesto sen iaj ornamoj […] per nenio forpuŝis kaj per nenio altiris Marta . kapti
34.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Neĝa reĝino
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
35. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Persista stana soldato
36. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Kupra porko
37. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro X
- beloruse:
- 1. прыцягваць 2. прыцягваць, вабіць, прывабліваць
- ĉeĥe:
- přisunout, přitáhnout, zaujmout
- ĉine:
- 引來 [yǐnlái], 引来 [yǐnlái], 吸引 [xīyǐn]
- france:
- attirer
- germane:
- anziehen, an sich ziehen, sich verschaffen
- hispane:
- atraer
- hungare:
- 1. magához húz 2. vonz
- indonezie:
- 2. memikat, menarik perhatian
- japane:
- 引き寄せる [ひきよせる], 引きつける [ひきつける]
- nederlande:
- aantrekken
- pole:
- 1. przyciągać 2. przyciągać, nęcić, wabić, zjednywać
- ruse:
- притягивать, притянуть, привлекать, привлечь
- slovake:
- pritiahnuť
- ukraine:
- притягати, притягувати, підтягати (до чого-н.), затягати, залучати
detiri
(tr)
- 1.
- Forigi tirante: ekzistis kutimo en Izrael, pri elaĉetado kaj ŝanĝado, por firmigi ĉion: oni detiras sian ŝuon kaj donas ĝin al sia proksimulo [38]; Marta […] detiris de la maldika fingro oran ringon Marta ; li havis ĉe tio preskaŭ tian senton, kian havas la angilo, kiam oni detiras de ĝi la haŭton [39]; (figure) mian honoron Li detiris de mi, kaj deprenis la kronon de mia kapo [40]; (figure) mi ne povus diri kiom da eskudoj la grumbla kaj malafabla mieno de la lakeoj […] detiris de mi [41].
- 2.
- Malproksimigi tirante: Kerubjev detiris Margaritan malantaŭen [42]; li malrapide levis grandan manon ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la glimantan ilon, tamen tuj detiris ĝin [43]; li detiris ŝin de la elektra drato [44].
38.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Rut 4:7
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 19:9
41. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
42. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 24a
43. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, La simioj
44. El Popola Ĉinio
39. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Historio el la dunoj
40. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 19:9
41. Jean-Jacques Rousseau, trad. André Gilles: La revadoj de soleca promenanto, Naŭa promenado
42. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, ĉapitro 24a
43. E. R. Burroughs, trad. D. J. Harlow: Tarzan de la simioj, La simioj
44. El Popola Ĉinio
- beloruse:
- адцягваць, уцягваць, сьцягваць (аднекуль)
- ĉeĥe:
- stáhnout
- ĉine:
- 1. 搣 [miè], 减 [jiǎn], 減 [jiǎn], 刨 [páo], 剝膜 [bōmó], 剥膜 [bōmó], 少于 [shǎoyú], 少於 [shǎoyú], 扣除 [kòuchú], 拆去 [chāiqù], 排版校样 [páibǎnxiàoyàng], 排版校樣 [páibǎnxiàoyàng], 减去 [jiǎnqù], 減去 [jiǎnqù]
- france:
- 1. ôter (en tirant), enlever (ôter en tirant), retirer (ôter en tirant), soustraire (prendre à qn), arracher (ôter en tirant) 2. dégager (éloigner en tirant), éloigner (en tirant), extraire (éloigner en tirant), sortir (éloigner en tirant), tirer (éloigner en tirant)
- germane:
- 1. abziehen 2. wegziehen
- hispane:
- 1. desprender (tirando) 2. sacar, extraer
- hungare:
- elhúz, lehúz, levon
- japane:
- 取る [とる], 脱ぐ [ぬぐ], もぎ取る [もぎとる], 取り去る [とりさる]
- pole:
- 1. ściągać 2. odciągać
- ruse:
- 1. стянуть (снять) 2. утянуть, утащить, оттянуть, оттащить, отдёрнуть
- slovake:
- odtiahnuť, stiahnuť
- ukraine:
- відтягати, відтягувати
eltiri
(tr)
- 1.
- Pene eligi el io: ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto [45]; li ekpaŝas kun eltirita spado kontraŭ la rabistojn [46]; fiŝisto rapide eltiris la retojn [47]; ili eltiris la ŝipon […] sur bordon FK ; la profeto alpremis la lipojn al la vundo, forte eksuĉis kaj eltiris la venenon FK ; li en tiu sama minuto eltiris antaŭen la manojn kaj faris signon, kvazaŭ li ion trenas FK ; (figure) eltiri sin el mizero Marta ; (figure) li almetis al si sur la nukon kaj sur la dorson po unu granda kantarida plastro, por eltiri la frenezecon [48]; el flamo sin eltiris, en fajron eniris PrV . ekstrakti
- 2.
- (figure) Ricevi informon per pridemandado, dedukto: metinte anstataŭ `kot(alpha)` […] valorojn eltiritajn el la formulo FK ; el la diritaĵo ni povas eltiri la sekvantan regulon [49]; Mefres penis eltiri konfeson de Sara [50]; [li] povis eltiri neniujn klarigojn de la bankiero [51].
45.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 37:28
46. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
49. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
46. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvina
47. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XXIII
48. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
49. L. L. Zamenhof: Lingvaj Respondoj, 4. Vortaroj
50. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XVI
51. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro IV
- angle:
- withdraw
- beloruse:
- выцягваць, здабываць
- ĉeĥe:
- dobývat, extrahovat, ozolovat, těžit, vyluhovat, vytřepávat, získávat
- ĉine:
- 抽 [chōu], 提取 [tíqǔ], 提炼 [tíliàn], 提煉 [tíliàn], 取出 [qǔchū], 摘录 [zhāilù], 摘錄 [zhāilù]
- france:
- extraire, sous-tirer (qc à qn), tirer (faire sortir)
- germane:
- herausholen, herausziehen, extrahieren, gewinnen, entziehen el flamo sin el~is, en fajron eniris: aus dem Regen in die Traufe.
- hispane:
- extraer
- hungare:
- kihúz, kivon
- japane:
- 引き出す [ひきだす], 抜き出す [ぬきだす], 引き伸ばす [ひきのばす]
- nederlande:
- tevoorschijn trekken
- pole:
- wyciągać, wydobywać, wydłubywać, wyłupywać, wygarniać, wyjmować, wyrywać, wysnuwać
- ruse:
- вытаскивать, вытащить, вытягивать, вытянуть, извлекать, извлечь
- slovake:
- vytiahnuť
- ukraine:
- витягати, витягувати
eltiraĵo
- Io, kion oni eltiris el io: eltiraĵo de beladono; eltiraĵoj el la romano de J. Haŝek „La Travivaĵoj de la Brava Soldato Ŝvejk“ EeP ; en la libro troviĝas eltiraĵoj el raportoj kaj leteroj, kiujn la kompilinto ricevis de diversaj entreprenoj EeP ; mallongaj eltiraĵoj el liaj plej amataj muzikaĵoj [52]. ekstraktoesenco, infuzaĵo
52.
Anna Löwenstein: Funebro sen dio, Monato, 2000/02, p. 4
- beloruse:
- экстракт, выпіска, выцяжка, урывак
- ĉine:
- 引出 [yǐnchū], 摘录 [zhāilù], 摘錄 [zhāilù], 節選 [jiéxuǎn], 节选 [jiéxuǎn], 說法 [shuōfa], 说法 [shuōfa], 片段 [piànduàn]
- germane:
- Auszug
- indonezie:
- ekstrak, inti, sari
- japane:
- 抜粋 [ばっすい], 要約 [ようやく], 抽出物 [ちゅうしゅつぶつ]
- pole:
- ekstrakt, wyciąg
- ukraine:
- витяг, виписка, цитата, уривок, екстракт, витяжка
*kuntiri
(tr)
- Tiri kunige aŭ mallongige: silkaj kurtenoj el multekostaj ŝtofoj pendis tute kuntiritaj antaŭ la fenestroj [53]; [la] sako estas fermita per ŝnuro, kiun oni povas kuntiri FK ; la veturigisto […] kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu Marta ; [li] kuntiris ironie la lipojn IK ; en pozo kuntirita kaj sufere kunpremita Marta .
53.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Lasta perlo
- beloruse:
- сьцягваць (разам, у адно)
- ĉeĥe:
- spojit, stáhnout, utáhnout
- ĉine:
- 收紧 [shōujǐn], 收緊 [shōujǐn], 縮緊 [suōjǐn], 缩紧 [suōjǐn]
- france:
- contracter (muscles etc.)
- germane:
- zusammenziehen, kontrahieren
- hispane:
- contraer (músculos etc.)
- hungare:
- összehúz, összevon
- indonezie:
- menciutkan, mengerutkan, mengontraksikan, menegangkan
- japane:
- 引き寄せる [ひきよせる], 締める [しめる]
- nederlande:
- samentrekken
- pole:
- ściągać
- ruse:
- стягивать, стянуть
- slovake:
- stiahnuť, zmrštiť
- ukraine:
- стягати, стягувати, зводити
kuntiro
- 1.
- Ago kuntiri: li donis al mi kvar pilolojn kaj li atendis, ke mi eligu la feton en la banĉambro, mi havis kuntirojn, sangis... [54].
- 2.
- [55] (inter du metrikaj spacoj) Tia bildigo de unu al alia, ke la rilato de la distanco de la bildoj de du ajnaj punktoj al ilia distanco akceptas superan baron, strikte malpli grandan ol 1: la reela bildigo x/2 estas kuntiro.
54.
Diversaj aŭtoroj: Le Monde diplomatique en Esperanto 2014-2016, Lukto por la rajto aborti en Ĉilio
55. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §244
55. R. Hilgers: Yashovardhan: k.a.: EK-Vortaro de matematikaj terminoj, §244
- angle:
- 2. contraction, contractive mapping
- beloruse:
- сьцягваньне (у адно), сьцісканьне
- ĉeĥe:
- kontrakce
- france:
- 1. contration, rétraction 2. contraction, application contractante
- germane:
- 2. Kontraktion, kontrahierende Abbildung
- hispane:
- 1. contracción, retracción 2. contracción, aplicación contractiva
- hungare:
- 1. összehúzűs, összevonás 2. kontrakció
- indonezie:
- menciutkan 1. penciutan, pengerutan, kontraksi, penegangan 2. pemetaan menciut
- pole:
- 1. skurcz 2. przekształcenie zbliżające
- ruse:
- 1. стягивание, сжатие 2. сжатие, сжимающее отображение
- slovake:
- kontrakcia
kuntiriĝi
- Malvastiĝi, kunigi siajn partojn: kuntiriĝi pro malvarmo, sekiĝo, timo; la grandega serpento […] konvulsie kuntiriĝis [56]; la sulko sur lia frunto pliprofundiĝis kaj la lipoj kolere kuntiriĝis IK ; la onklo subite kuntiriĝis, mallevis la kapon kaj enpensiĝis [57]; ŝia vera nomo estis Karen Malene, ambaŭ nomoj kuntiriĝis en la formon Kala [58].
56.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Filino de la marĉa reĝo
57. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 41a
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
57. I. G. Ŝirjaev: Sen titolo, ĉapitro 41a
58. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, „Bela“
- beloruse:
- сьцягвацца (у адно месца)
- ĉine:
- 收縮 [shōusuō], 收缩 [shōusuō]
- france:
- se recroqueviller, se rétracter (physiquement)
- germane:
- sich zusammen ziehen
- hispane:
- acurrucarse, retraerse (físicamente)
- indonezie:
- menciut, mengerut, berkontraksi, menegang
- japane:
- 縮む [ちぢむ], 締まる [しまる]
- pole:
- ściągać się, kurczyć się
posttiri
(tr)
- 1.
- Tiri post si: la hundoj de l' kvartalo same evitis niajn noktpatrolojn, se ne, ĝis la mateno lame ili posttiris kaserolojn [59]. treni
- 2.
- (figure) Sekvigi, estigi, rezultigi: ni tro vidis, kiajn fatalajn konsekvencojn tia frazo posttiris post si ChL .
59.
R. Schwartz: La Stranga Butiko, 1931
- beloruse:
- 1. цягнуць (за сабой), валачы 2. выклікаць, спрычыняцца
- ĉine:
- 扡 [chǐ], 拖拉 [tuōlā], 拖行 [tuōxíng]
- france:
- 1. trainer
- germane:
- 2. nach sich ziehen
- hispane:
- 1. arrastrar
- hungare:
- 1. maga után húz, maga után von
- pole:
- 1. ciągnąć, włóczyć
- ruse:
- 1. тащить за собой, таскать за собой
retiri
(tr)
- Revenigi returne: li retiris sian manon [60]; la idoj kaj retiris siajn kapojn en la neston [61]; ili havis retiritajn manikojn kaj volis montri siajn ostecajn nudajn brakojn [62]; ŝia rigardo fariĝis vitreca kaj retirita internen Marta ; la tuta popolo vidis la tondrojn kaj […] la fumiĝadon de la monto […] kaj retiriĝis kun teruro kaj stariĝis malproksime [63]; de la aĝo de kvindek jaroj ili retiriĝos (kp emeritiĝi) el la ofico […] kaj ne servos plu [64]; kiam vorto eliris, vi ĝin jam ne retiros PrV .
60.
trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 38:29
61. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:18
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 8:25
61. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Cikonioj
62. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Ib kaj malgranda kristino
63. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 20:18
64. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Nombroj 8:25
- beloruse:
- адцягваць, адводзіць назад
- ĉeĥe:
- stáhnout zpět
- ĉine:
- 掣 [chè], 撤下 [chèxià], 吊銷 [diàoxiāo], 吊销 [diàoxiāo]
- france:
- retirer re~iĝi: se retirer.
- germane:
- zurückziehen re~iĝi: sich zurückziehen.
- hispane:
- retirar re~iĝi: retirarse.
- hungare:
- visszahúz, visszavon re~iĝi: visszahúzódik.
- japane:
- 引き戻す [ひきもどす], 撤退させる [てったいさせる]
- nederlande:
- terugtrekken
- pole:
- wycofywać, odciągać re~iĝi: cofać się.
- ruse:
- отвести назад re~iĝi: отступить.
- slovake:
- stiahnuť späť
- ukraine:
- відтягати назад, затримувати
korkotirilo, *korktirilo
- Ilo, per kiu oni eltiras la korkan ŝtopilon de botelo: ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon [65]? estas […] firmaa logotipo de Masandro sur mia korkotirilo [66].
65.
L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 34
66. MevaMevo: Batalado kontraŭ la manko de korkotirilo, Pensoj kaj impresoj, 2009-03-19
66. MevaMevo: Batalado kontraŭ la manko de korkotirilo, Pensoj kaj impresoj, 2009-03-19
- beloruse:
- грэйцар, гляйцар, трыбушонік
- ĉeĥe:
- vývrtka na zátky
- france:
- tire-bouchon
- germane:
- Korkenzieher
- hispane:
- sacacorchos
- hungare:
- dugóhúzó
- indonezie:
- kotrek, pembuka gabus botol
- japane:
- 栓抜き [せんぬき], コルク抜き [コルクぬき]
- nederlande:
- kurkentrekker
- pole:
- korkociąg
- ruse:
- штопор
- slovake:
- vývrtka
sangeltiro
- Elpreno de ia kvanto da sango el korpo: farinte larĝan sangeltiron, li eliris, dirante, ke li revenos dum la vespero KPr ; ankaŭ estis tuboj kun enspiriloj kiuj utilas por fari sangeltirojn el la nuko [67]; [li] prezentis sian brakon al la ĥirurgiisto, por ke ĉi tiu povu praktiki la necesan sangeltiron ChL .
- beloruse:
- узяцьце крыві, адбор крыві
- ĉeĥe:
- puštění žilou
- ĉine:
- 抽血 [chōuxiě], 刺絡 [cìlào], 刺络 [cìlào]
- france:
- prise de sang, saignée
- germane:
- Blutentnahme, Aderlass
- hispane:
- extracción de sangre
- indonezie:
- pengambilan darah (utk sampel dsb.)
- japane:
- 瀉血 [しゃけつ], 刺絡 [しらく]
- pole:
- puszczenie krwi
- slovake:
- pustiť žilu