*tren/i UV
*treni
(tr)
-
Pene tiri post si:
treni sakojn da greno en la muelejon
[1];
[evitu] ke li trenu vin al la juĝisto
[2];
oni trenis ŝin en malluman, malsekan malliberejon
[3];
du viroj […] iris sur la trotuaro, trenante inter si trian viron,
kiu ŝajnis esti malsana
[4];
[meteoro] falis malsupren kaj trenis post si tra la ĉielo longan
strion da fajro
[5];
(figure)
[tiuj] estaĵoj […] trenis sian malluman, pezan kaj
senesperan ekzistadon
Marta
;
miloj trene portis plu sian pezan kaj apatian vivon
[6];
ni trenas veturilon kiel bovoj
[7];
en la urbo sin trenas oficiroj kaj popolamaso
[8];
ne volas kokin' al festeno, sed oni ĝin trenas
perforte
PrV
;
(figure)
treni sian vivon de mizero al mizero
PrV
.
haŭli
1.
Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, La vivolongo
2. La Nova Testamento, Luko 12:58
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
4. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
6. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, I.
7. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
8. N. V. Gogol, trad. L. L. Zamenhof: La Revizoro, Akto dua

- angle:
- drag
- beloruse:
- цягнуць, валачы
- ĉeĥe:
- táhnout (za sebou), vláčet, vléci
- ĉine:
- 扡 [chǐ], 拖行 [tuōxíng], 掎 [jǐ], 拖 [tuō]
- france:
- remorquer, trainer
- germane:
- schleppen, schleifen (ziehen), ziehen
- hispane:
- jalar, halar, arrastrar, remolcar
- hungare:
- von, vonszol, vontat, cipel
- japane:
- 引きずる [ひきずる], 引きずって行く [ひきずっていく], 牽引する [けんいんする], 引っぱる [ひっぱる], 耐えて過ごす [たえてすごす], ドラッグする [どらっぐする]
- nederlande:
- slepen, voorttrekken
- pole:
- przeciągać, wlec, ciągnąć, włóczyć
- portugale:
- arrastar
- ruse:
- тащить, волочить
- slovake:
- vliecť, ťahať
- tibete:
- ཐེན་
- ukraine:
- волокти, волочити, тягти (за собою)
trenaĵo
- 1.
- Io trenita aŭ treniĝanta: nebulaj trenaĵoj; ni do aĉetis du tiajn longajn, senmotorajn ŝiptrenaĵojn [9]; ŝia praonklo malrapide alproksimiĝis al la domo, tirante post si la trenaĵon de gastoj [10].
- 2.
-
Longa pendanta parto de vesto etendiĝanta sur grundo
aŭ planko:
[la] reĝino [havis] longajn trenaĵojn ĉe la vestoj
[11];
la ĉambelanoj, kiuj devis porti la trenaĵon de la vesto, eltiris siajn manojn
al la planko, kvazaŭ ili levas la trenaĵon
[12];
la longa trenaĵo de ŝia vesto susuris sur la pargeto
Marta
.
basko, vosto3
9.
Ferenc Szilágyi: Koko Krias Jam!, I
10. Anna Löwenstein: La memoraĵoj de Julia Agripina, Parto Dua
11. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Vojkamarado
12. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, La novaj vestoj de la reĝo

- шлейф, хвост
- ĉine:
- 拖裙 [tuōqún]
- germane:
- 2. Schleppe
- hispane:
- 2. cola
- hungare:
- 1. vontatmány 2. ruhauszály
- japane:
- もすそ, 引きすそ [ひきすそ], 尾 [び]
- nederlande:
- 2. sleep
- pole:
- 1. ślad po przejściu przez atmosferę 2. tren
- ruse:
- шлейф, хвост
- ukraine:
- шлейф, хвіст (комети і т.п.)
treniĝi
- 1.
- Esti trenata: ruĝa ŝalo […] longe treniĝas post ŝi [13]; mi klare sentis, kiel mi treniĝas de tago al tago al la rando de la abismo [14].
- 2.
- Pene antaŭen iri; sin treni: Kandid, tute frostite, treniĝis al proksima urbo [15]; la tempo treniĝas, kiel veturiloj en la dezerto [16].
13.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, El fenestro en Vartou
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
15. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Sesa Ĉapitro
15. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro II
16. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 3, Ĉapitro XVII
- germane:
- 2. sich schleppen
kuntreni
(tr)
- 1.
- Treni kun si: ezoko […] baraktas, subakviĝas […] sed ĉie la feraĵon kaj ŝnuron kuntrenas [17]; ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon [18]? (figure) La ŝtona urbo kuntrenas la leganton [19].
- 2.
- (figure) Nepre sekvigi: amo kuntrenas respondecon [20]; uzo de specifa lingvo neeviteble kuntrenas la tutan vidpunktaron de la indiĝenaj parolantoj de tiu lingvo [21]; malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas PrV .
17.
Adam Mickiewicz, trad. Antoni Grabowski: Sinjoro Tadeo, Libro V.
18. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Kvara
19. Monato, Christian Declerck: Panoramo de la Nerona Romo, 2009
20. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
21. Monato, Donald Broadribb: Valora pripensindaĵaro, 2006

- 1. цягнуць (з сабой, за сабой) 2. цягнуць, выклікаць
- ĉine:
- 扡 [chǐ], 拽 [zhuài]
- france:
- entrainer (tirer avec soi)
- germane:
- mitschleppen, mitschleifen ein Unglück kommt selten allein.
- hispane:
- conllevar, acarrear
- hungare:
- 1. magával hurcol, magával húz 2. magával hoz
- japane:
- 引き連れる [ひきつれる], もたらす
- nederlande:
- 1. meeslepen 2. ten gevolgen hebben
- pole:
- ściągać, zwlec, zaciągać
- ruse:
- тащить с собой
- slovake:
- prinášať so sebou, vláčiť zo sebou
- ukraine:
- тягнути/волокти з собою, спричиняти
sin treni
(ntr)
-
Pene, malfacile aŭ malrapide antaŭeniri:
li sin trenis tra la neĝo
[22];
malsata kaj tremanta de frosto la kompatinda knabineto
trenadis sin pluen
[23];
maljunuloj, trenantaj sin kun helpo de bastonoj
[24];
bela estis la festeno: la viroj kaj virinoj sin trenis sur la planko,
surverŝita per vino
[25];
bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide
PrV
.
rampi
22.
Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
23. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 2, Knabineto kun alumetoj
24. H. Sienkewicz, tr. Lidia Zamenhof: Quo vadis, Ĉap. 20ª
25. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XV

- цягнуцца, валачыся, трэсьціся
- france:
- se traîner
- germane:
- sich schleppen, sich abmühen
- pole:
- dłużyć się, telepać się, wlec się
- ruse:
- тащиться, влачиться, волочься, брести