*ramp/i

*rampi

(ntr)
1.
Antaŭeniri, trenante sian korpon laŭlonge, horizontale: la serpento eksiblis kaj forrampis FK ; la serpentoj rampis el siaj truoj [1]; lumbriko elrampis el la malseka tero [2]; ili rampis kiel testudoj [3]; malvastaj eniroj, tra kiuj oni devis rampi sur la ventro [4]; kia kaverno ― la vojo estis tiel malvasta, ke ili devis rampi sur la manoj kaj piedoj [5]; blanke vestitaj malamikoj, kiuj en la neĝo rampis supren sur la ekstera flanko de la remparo [6]; ĉio, kio rampas sur la ventro, kaj ĉio, kio iras sur kvar piedoj aŭ sur pli da piedoj [7]; kiel limako li alrampis al puto por ripozi tie kaj sin refreŝigi per freŝa akvo [8]. SIN:gliti, ŝoviĝi.
2.
Pene, malfacile kaj malrapide iri pro malvasteco aŭ obstakloj: li devis rampi trans grandajn blokojn da ŝtono [9]; li grimpis sur la arbon kaj rampis tra la truo malsupren [10]; ili nun denove kun granda malfacileco grimpis tra la kamentubo malsupren, rampis tra la interno kaj tra la tubo [11]; neaŭdeble elrampi (sin malrapide elŝovi) el la lito [12]; kraboj, kiuj rampas unuj sur kaj inter la aliaj [13]; li perdas la vojon kaj tute ne povas elrampi el la arbaro EE ; la tempo iafoje flugas kiel birdo, iafoje rampas kiel vermo PatrojFiloj ; ŝi rampis sur la arbon Hamlet ; transrampi la muron BdV ; li ja suprenrampis la trunkon [14]; rampi sur krutan rokon, sur altan muron; [ĝi] ĵus elrampis el la ova ŝelo PrV ; li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj PrV ; la muŝoj ne forflugis […] iliaj flugiloj estis elŝiritaj, ili povis nur rampi [15]. SIN:grimpi
3.
(io) Sin etendi sur iun supraĵon: sur la muro rampis sovaĝaj vinberujojB ; granda kaverno, kiu estis ĉirkaŭkreskita de delikataj verdaj rampaj kreskaĵoj, kiuj aspektis kiel broditaj tapiŝoj [16]; la vojo rampas sur la senarbaj suproj; la ruĝaj briloj de l' fajro rampis sur la plafono [17].
4.
(figure) Malnoble sin humiligi: rampi antaŭ la potenculoj; ĉiuj surgenue rampis al la templo, por kisi ĝiajn sanktajn murojn [18]; ne ĉiam la pensoj de Marta rampis tiel malalte Marta ; genuojn homoj fleksas ja nur tiam, se la rampad’ profiton donas Hamlet .
angle:
crawl, creep
beloruse:
паўзьці, поўзаць
ĉeĥe:
lézt, plazit se, přen. podlézat
ĉine:
爬行 [páxíng], 匍匐 [púfú], 搲 [wǎ], 匍 [pú], 匍匐前进 [púfúqiánjìn], 匍匐前進 [púfúqiánjìn], 卑躬屈膝 [bēigōngqūxī], 慢行 [mànxíng]
france:
ramper
germane:
kriechen
hispane:
1. reptar 2. arrastrarse, treparse 3. regarse, extenderse 4. arrastrarse (ante alguien)
hungare:
kúszik, mászik
japane:
這う [はう], 這って進む [はってすすむ], 匍匐する [ほふくする], のろのろ進む [のろのろすすむ], はいつくばる
nederlande:
kruipen
pole:
czołgać się, pełzać
portugale:
arrastar(-se)
rumane:
a se târî
ruse:
ползать, ползти 4. пресмыкаться
slovake:
liezť, plaziť sa
ukraine:
плазувати, повзти, лізти, повзти, витися, стелитися по землі (про рослини), плазувати, принижуватися

*rampaĵo

1.
BIB[19] Besto, kiu movas sin rampante, ekz serpento, lacerto, limako, vermo kc: ili regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo kaj super la brutoj, kaj super ĉiuj rampaĵoj, kiuj rampas sur la tero [20]; ĉia rampaĵo, kiu rampas sur la tero, estas abomenindaĵo, ĝi ne estu manĝata [21]; ĉia rampaĵo flugilhava estas por vi malpura, oni ne devas ilin manĝi [22]; antaŭ la rampaĵoj estis en nia mondo nur moluskoj kaj fiŝoj [23]. SUB:rampulo
2.
Rampa vegetaĵo: delikata flora kaj verdaĵa rampaĵo ĉirkaŭ ĝi [24].
angle:
1. reptile (arch.)
ĉine:
1. 爬虫 [páchóng], 爬蟲 [páchóng], 爬虫动物 [páchóngdòngwù], 爬蟲動物 [páchóngdòngwù], 爬虫类 [páchónglèi], 爬蟲類 [páchónglèi]
france:
1. reptile (arch.)
germane:
1. Kriechtiere (arch.)
japane:
匍匐植物 [ほふくしょくぶつ]
ukraine:
витка/сланка рослина

rampuloj

(evitinde) Reptilioj: mankas birdoj, mamuloj, rampuloj kaj marsupiuloj [25]; dinosaŭroj, la plej grandaj rampuloj [26].
angle:
reptile
beloruse:
паўзуны
ĉine:
爬虫 [páchóng], 爬蟲 [páchóng], 爬虫类 [páchónglèi], 爬蟲類 [páchónglèi], 爬行动物 [páxíngdòngwù], 爬行動物 [páxíngdòngwù]
france:
reptile (arch.)
germane:
Kriechtiere
hispane:
reptiles
hungare:
hüllők
japane:
爬虫類 [はちゅうるい]
nederlande:
reptielen
pole:
płazy
ruse:
пресмыкающиеся, рептилии
tokipone:
akesi
turke:
sürüngenler

administraj notoj

~i: Mankas verkindiko en fonto.