*konstru/i PV

*konstrui

(tr)
1.
KON Firme kunigi el iuj partoj laŭ plano ion daŭran por utiligo: konstrui domon [1] [2] [3], turon [4] FK [5], ponton [6], kanalon [7], altaron [8] [9], sunhorloĝon FK ; li konstruis urbon, kaj li donis al la urbo nomon laŭ […] sia filo: Ĥanoĥ [10]; (figure) konstrui kastelojn en la aero (priparoli aferojn belajn sed neeblajn) ; kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruasPrV ; konstrui neston [11] [12] [13], vojon [14], ŝipon [15] [16]; ili konstruis multe da simplaj sed efikaj hidraŭlikaj maŝinoj, per kiuj oni povis ĉerpi akvon [17]; la sateliton […] konstruis spertuloj de la teknologia universitato de la urbo Kaunas [18]; teamo de la [instituto…] konstruis homan-komputilan interfacon [19]; speciala pafilo […] laŭcele konstruita ChR ; kiu ĉe l' vojo konstruas, tiun ĉiu instruas PrV ; al pec' pecon algluas, kiu neston konstruas PrV . PRT:projekti, ĉarpenti1, masoni1, munti1VD:elfari, fasoni2, produkti2
2.
Aranĝi erojn de tuto laŭ ia ordo: konstrui teorion sur la firma fundamento de esploritaj faktoj Ret ; la Eternulo konstruis el la ripo […] virinon [20]; bone konstruita homo BdV [21]; bestoj konstruitaj kiel la homo EE ; bonege konstruitaj organoj de voĉo Marta ; ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde per la vojo de amasiĝado de la plej diversaj kaj pure okazaj cirkonstancoj EE . VD:kombini1, komponi, konsistigi, kunmeti, sintezi, verki
3.
(figure) Organizi ion abstraktan laŭ difinita formo: konstrui sian fizikan ekzistadon sur io Marta ; tiu tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas [22]; firma fundamento, sur kiu estas konstruita la moderna Universala Esperanto-Asocio EeP ; necesas konstrui la federacion ne nur sur bazo de aliĝantaj ŝtatoj, sed samtempe sur bazo de aliĝantaj individuoj FSp . VD:establi, fondi
4.
GRA Regule kunmeti vorton kun alia vorto aŭ speciala formo de vorto: oni konstruas ĉiujn esperantajn verbojn kun la helpa verbo „esti“; tiu prepozicio latine konstruiĝas kun la akuzativo.
afrikanse:
bou
albane:
ndërtuar
amhare:
መገንባት
angle:
1. build, construct, erect, make, put up, set up 2. establish, organize 3. construct, craft
arabe:
بناء
armene:
կառուցել
azerbajĝane:
qurmaq
beloruse:
будаваць, пабудаваць
bengale:
নির্মাণ
birme:
တည်ဆောက်
bosne:
graditi
bulgare:
строя, построявам, изграждам
ĉeĥe:
budovat, konstruovat, sestrojit, stavět, stavět
ĉine:
[xiū], 修建 [xiūjiàn], 修筑 [xiūzhù], 建 [jiàn], 建构 [jiàngòu], 建筑 [jiànzhù], 建設 [jiànshè], 打造 [dǎzào], 搭建 [dājiàn]
dane:
bygge
estone:
ehitada
eŭske:
eraikitzeko
filipine:
magtayo
france:
construire 1. bâtir, édifier ~i kastelojn en la aero: bâtir des châteaux en espagne. 2. former, organiser 3. former, organiser 4. former (un mot, une phrase)
galege:
construír
germane:
1. errichten, aufbauen, konstruieren 2. bilden, konstruieren 3. bilden, errichten 4. bilden, formen
guĝarate:
બિલ્ડ
haitie:
bati
haŭse:
gina
hinde:
बनाना
hispane:
construir
hungare:
képez, alakít 1. épít ~i kastelojn en la aero: légvárakat épít . kiu ĉe l' vojo ~as, tiun ĉiu instruas: ki az úton épít, sok bírálóra talál. 2. szerkeszt, összeállít 3. épít, alakít
ide:
konstruktar
igbe:
ewu
indonezie:
membangun, mendirikan
irlande:
a thógáil
islande:
byggja
itale:
costruire
japane:
ビルド
jave:
mbangun
jide:
בויען
jorube:
kọ
kanare:
ನಿರ್ಮಿಸಲು
kartvele:
ავაშენოთ
katalune:
1. construir
kazaĥe:
салу
kimre:
adeiladu
kirgize:
куруу
kmere:
កសាង
koree:
구축
korsike:
custruisce
kose:
ukwakha
kroate:
graditi
kurde:
avakirin
latine:
ædificabis
latve:
būvēt
laŭe:
ການກໍ່ສ້າງ
litove:
statyti
makedone:
изградба
malagase:
hanorina
malaje:
membina
malajalame:
പണിയുക
malte:
jibnu
maorie:
hanga
marate:
तयार
monge:
tsim
mongole:
барих
nederlande:
bouwen
nepale:
निर्माण
njanĝe:
kumanga
okcidentfrise:
bouwe
okcitane:
1. bastir
panĝabe:
ਨੂੰ ਬਣਾਉਣ
paŝtue:
د جوړولو
pole:
konstruować, budować 1. konstruować, budować
portugale:
construir, edificar, erigir, arquitetar, fabricar
ruande:
kubaka
rumane:
construi 1. construi
ruse:
строить, построить
samoe:
fau
sinde:
کپن
sinhale:
ඉදි
skotgaele:
togail
slovake:
budovať, konštruovať, stavať, zostrojiť
slovene:
graditi
somale:
dhiso
ŝone:
kuvaka
sote:
haha
sunde:
ngawangun
svahile:
kujenga
taĝike:
сохтан
taje:
1. สร้าง, ก่อสร้าง
tamile:
கட்ட
tatare:
төзү
telugue:
నిర్మించడానికి
tibete:
རྩིག བརྩིགས བརྩིག རྩིགས་
ukraine:
будувати
urdue:
تعمیر
uzbeke:
qurish
vjetname:
xây dựng
zulue:
ukwakha

konstruo

1.
Ago konstrui: la konstruo daŭris tri jarojn; nenia konstruo povas esti sen bruo PrV .
2.
Maniero, laŭ kiu io estas konstruita: regna konstruo FK ; tio venas de la konstruo de liaj organoj de parolo FK ; konstruo de la korpo [23], de la koro FK , de lingvo FK ; vi ne scias la konstruon de tiu verbo. VD:arĥitekturo, tektona1
3.
Konstruaĵo: ni ekvidis altan konstruon; en la granda blanka konstruo [24]; ĉiu povas alporti sian ŝtonon por la kreskanta konstruo EE ; sed — ho vanta infaneco — nun mi staras ĉe la rando de terura vivo, kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo [25].
angle:
1. construction 2. construction
beloruse:
1. будоўля, будаваньне 2. канструкцыя, будова, пабудова, структура 3. будынак, збудаваньне
bulgare:
1. строене, изграждане 2. конструкция 3. сграда, постройка
ĉeĥe:
konstrukce, stavba, výstavba
ĉine:
1. 施工 [shīgōng]
france:
construction 1. édification 2. bâti, structure 3. bâtiment, édifice
germane:
1. Errichtung, Konstruieren 2. Bau, Aufbau 3. Gebäude, Konstruktion
hispane:
3. edificio
hungare:
1. építés nenia ~o povas esti sen bruo: az építés zajjal jár. 2. konstrukció, felépítés, szerkezet 3. épület
ide:
2. konstrukto
indonezie:
1. pembangunan 2. konstruksi 3. bangunan
itale:
costruzione
japane:
建築 [けんちく], 建設 [けんせつ], 構造 [こうぞう], 構成 [こうせい]
katalune:
2. edifici
nederlande:
1. constructie 2. constructie 3. gebouw
okcitane:
2. bastiment
pole:
1. budowanie 2. konstrukcja, budowa 3. konstrukcja, budowla
rumane:
2. structură 3. construcție
ruse:
1. строительство 2. конструкция, построение 3. здание, постройка
slovake:
stavba, výstavba
taje:
การก่อสร้าง

konstruaĵo

ARKI Io konstruita, ekzemple domo, stalo, hangaro, budo... : nia konstruaĵo neniam disfalu [26]; lia konstruaĵo supervivas milojn da ĝiaj loĝantoj Hamlet ; en la plej supra pinto de alta urba konstruaĵo staris kvar muroj malvastaj Marta ; en la centro de la korto staris la templo: ortangula konstruaĵo, kvardek kvincent paŝojn longa kaj kvincent larĝa [27]; kunvenaj kaj oficaj konstruaĵoj CKv ; formika konstruaĵo [28]; (figure) UEA prezentiĝas fine de 1972 kiel fortika moderna konstruaĵo EeP . VD:aranĝo, kreaĵo, trabaĵo, verko
beloruse:
будынак, збудаваньне, канструкцыя
bulgare:
сграда, постройка
ĉine:
建筑 [jiànzhù], 楼 [lóu], 房屋 [fángwū], 房 [fáng], 房子 [fángzi], 楼宇 [lóuyǔ], 作图 [zuòtú], 作图法 [zuòtúfǎ], 施工設計 [shīgōngshèjì]
france:
bâtiment, construction (bâtiment), édifice
germane:
Gebäude, Konstruktion
hungare:
épület
ide:
konstrukturo
indonezie:
bangunan
itale:
costruzione (edile)
japane:
建造物 [けんぞうぶつ], 建築物 [けんちくぶつ], 建物 [たてもの]
nederlande:
gebouw
pole:
budynek, budowla, konstrukcja
rumane:
clădire, construcție
ruse:
здание, постройка, конструкция (металлическая и т.п.)
taje:
สิ่งก่อสร้าง, อาคาร
tibete:
ཁང་པ་
tokipone:
tomo

konstruejo

KON Loko, en kiu oni estas konstruanta domojn, grandajn maŝinojn...: trapasante konstruejon de la centra korpuso, Ivagin respondis tion per la mangesto Metrop ; Hiukin, ŝia bofilino registris sin por labori sur la konstruejo [29].
29. Saŭ J.: La nomo de la nepeto, El popola Ĉinio, 1960-05, p. 207a-211a
beloruse:
будаўнічая пляцоўка
bulgare:
строеж
ĉeĥe:
staveniště
ĉine:
工地 [gōngdì]
france:
chantier
germane:
Baustelle
indonezie:
lokasi pembangunan, lokasi konstruksi
itale:
cantiere
japane:
建設用地 [けんせつようち], 建設現場 [けんせつげんば]
pole:
budowa, plac budowy
rumane:
construcții
slovake:
stavenisko

konstruisto

KON Homo, kiu planas kaj efektivigas konstruadon: hakis la konstruistoj de Salomono […] kaj pretigis lignon kaj ŝtonojn por konstrui la domon [30]; la konstruistoj starigis fundamenton por la templo [31]; la malgranda Ido estis rozo belaspekta kiel tiam, kiam la ŝipkonstruisto ŝin vidis [32]; li tamen volis lasi mortigi la konstruiston, kiu konstruis por li lian kastelon kun la turo kaj la dikaj muroj [33]; antaŭ dudek jaroj li ankoraŭ laboris […] kiel simpla altfervoj-konstruisto, liaj fingroj ankoraŭ nun estas kalaj pro la cirkelo VaK ; tiel granda estis la respektego al tiu kolegio, ke la manoj de la monavidaj, spekulemaj konstruistoj reteniĝis laŭ reĝa ordono Iŝtar . VD:arĥitekto, ĉarpentisto, inĝeniero, ŝtontranĉisto
beloruse:
будаўнік, канструктар
bulgare:
строител
ĉeĥe:
stavař, stavbař
ĉine:
建設者 [jiànshèzhě], 設計者 [shèjìzhě], 建筑工人 [jiànzhùgōngrén], 施工人 [shīgōngrén], 生产商 [shēngchǎnshāng]
france:
bâtisseur (subst.), constructeur (subst.)
germane:
Erbauer, Bauarbeiter, Konstrukteur, Maurer
indonezie:
pembangun
itale:
impresario (edile), costruttore (sost.)
japane:
建築業者 [けんちくぎょうしゃ], 建設業者 [けんせつぎょうしゃ], 建設労働者 [けんせつろうどうしゃ], 建設作業員 [けんせつさぎょういん]
pole:
budowniczy, konstruktor
rumane:
arhitect
slovake:
stavbár, staviteľ

alkonstrui

(tr)
ARKI Konstrui ĉe jam staranta konstruaĵo: sur la orienta bordo de la rivero oni alkonstruos novan, grandan lamenejon InfanTorent2 ; oni alkonstruas novan barilparton, pli proksime al la laboristaj domoj, kaj la infanoj en la malgranda sablejo devas forlasi sian ludlokon InfanTorent2 ; en la 19-a jarcento oni […] al iom pli grandaj murfragmentoj alkonstruis domojn [34].
34. Pola Radio: Koszalin, 2009-02-07
beloruse:
прыбудаваць
bulgare:
пристроявам
ĉeĥe:
přistavět
ĉine:
一体化 [yītǐhuà]
france:
adjoindre à une construction
germane:
anbauen
pole:
dobudować
rumane:
construi
slovake:
pristaviť

malkonstrui

(tr)
KON Disfaligi konstruaĵon: ilian domon […] oni laŭ ordono de la magistrato malkonstruis, ĉar ĝi estis tro kaduka [35]; la domo […] devos iam esti malkonstruita, ĉar tiel antaŭvidis la konstruplano de la urbo Rotterdam EeP ; la dometo ne plu staras tie, antaŭ jaroj oni malkonstruis ĝin brikon post briko kaj sendis ĝin al Aŭstralio, kie ĝi ankoraŭ videblas [36]; (figure) kronika malsano, kiu dum la lastaj jaroj iom post iom malkonstruis liajn iam grandajn spiritajn fortojn [37]. VD:disbati, detrui, malfari, malkomponi
angle:
demolish, take to pieces
beloruse:
разбураць, руйнаваць
bulgare:
разрушавам
ĉeĥe:
bourat
ĉine:
[chāi], 拆除 [chāichú], 扒 [bā]
france:
abattre, démolir, détruire
germane:
niederreißen, abbauen (ein Gebäude)
hungare:
lebont
indonezie:
menghancurkan (bangunan dsj.), merobohkan (bangunan dsj.), meruntuhkan (bangunan dsj.)
itale:
demolire, smantellare
japane:
解体する [かいたいする], 取り壊す [とりこわす]
nederlande:
afbreken
pole:
rozbierać, burzyć, demontować
rumane:
dezasamblați, demolați, detonatori, desface
ruse:
разрушить, разобрать
slovake:
búrať
taje:
ทำลาย

prikonstrui

(tr)
Garni per konstruaĵoj: li aĉetis la monton […] kaj li prikonstruis tiun monton, kaj al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario [38]; li prikonstruis la tutan difektiĝintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon [39]; mi financas vian elekt-kampanjon kaj vi atribuas al mi permeson prikonstrui terenojn ĉe via municipo MD11 .
beloruse:
аббудоўваць, забудоўваць
bulgare:
застроявам
france:
bâtir (un terrain), construire (un terrain)
germane:
bebauen
hungare:
beépít
itale:
edificare (un terreno)
japane:
建物で覆う [たてものでおおう]
nederlande:
bebouwen
pole:
obudować, zabudować
rumane:
zidi, clădi
ruse:
застроить

rekonstrui

1.
Restarigi konstruaĵon tute aŭ parte detruitan: mi povas detrui la sanktejon de Dio, kaj rekonstrui ĝin en la daŭro de tri tagoj [40]; la ruinoj estos rekonstruitaj [41]; mi rekonstruis la muregon kaj ke ne restis en ĝi difektoj [42].
2.
(figure) En la spirito detale kunmeti pasintan okazaĵon el indikoj, deduktoj, supozoj ktp: li rekonstruas la aferon; jen ĉi tie la aŭto puŝiĝis al la trotuaro […] la postsignoj estas klare videblaj LGA ; surbaze de tiuj restaĵoj – kelkfoje nur pecetoj de kranioj kaj de aliaj ostoj – oni povis rekonstrui en larĝaj linioj la tre longdaŭran historion de la homformiĝo Ret .
angle:
2. reconstruct
beloruse:
1. адбудоўваць, рэканструяваць, рэстаўраваць, аднаўляць (будынак) 2. рэканструяваць
ĉine:
1. 修复 [xiūfù], 整修 [zhěngxiū], 恢复原状 [huīfùyuánzhuàng], 复原 [fùyuán], 修繕 [xiūshàn], 重新建立 [chóngxīnjiànlì]
france:
1. rebâtir, restaurer
germane:
1. restaurieren, wiederherstellen, wieder aufbauen 2. rekonstruieren
ide:
1. rikonstruktar
indonezie:
1. membangun (kembali), merestorasi 2. merekonstruksi
japane:
再建する [さいけんする], 建て直す [たてなおす]
pole:
1. rekonstruować, odbudować
rumane:
1. reconstrui
ukraine:
перебудовувати, відбудовувати

trakonstrui

(tr)
Renovigi per riparo aŭ ŝanĝo de la strukturo, de la materialoj aŭ de funkciaĵoj: ŝtata mono pagis grandan trakonstruon de la biblioteko, kiu estis finita en 2009 [43].
43. K. Kniivilä: Homoj de Putin, 2016
beloruse:
перабудоўваць, рэканструяваць
ĉine:
改建 [gǎijiàn], 装修 [zhuāngxiū], 修繕 [xiūshàn], 整修 [zhěngxiū]
france:
rénover
germane:
umbauen, renovieren
indonezie:
merenovasi
pole:
odnawiać
rumane:
renova

alikonstrui

Ŝanĝi la aranĝon de konstruita afero: oni tute alikonstruos la frazon enkondukante subpropoziciojn [44]; konkurantoj rapide alikonstruis la ŝipon „Sirius“, kiu estis konstruita nur por la bordotrafiko [45].
44. S. Pokrovskij: lingva sondeto, sce, 2007-11-30
45. C. Melzer, [trad. H.-G. Kaiser]: La Blua Rubando..., retmagazino Karapaco - Panoramo, 2013-05-25
beloruse:
перабудоўваць
bulgare:
преустройвам
ĉeĥe:
přebudovat, zadaptovat
ĉine:
整修 [zhěngxiū], 改造 [gǎizào]
france:
réaménager, transformer (réaménager)
germane:
umbauen
indonezie:
membarui (bangunan dsj.), memperbarui (bangunan dsj.)
japane:
改築する [かいちくする]
pole:
przebudować
rumane:
remodela, restabili
slovake:
prebudovať

antaŭkonstruaĵo

ARKI Konstruaĵo, antaŭanta la ĉefan konstruaĵon: ili atingis pordegon kaj antaŭkonstruaĵon, dediĉitajn al Iŝtar, kiuj formis alirejon al vasta korto, en kiu staris la granda templo de Merodaĥ [46].
Rim.: En la vortaro Minnaja (ItaEsp), ĉi tiu vorto indikas „doman prilaboraĵon“. [A. Codazzi]
beloruse:
прыбудова
ĉine:
以前的結構 [yǐqiándejiégòu], 走廊 [zǒuláng]
germane:
Vorbau, Vorderhaus
hungare:
előépület
indonezie:
gedung depan
pole:
przybudówka
rumane:
anexă
ruse:
пристройка

domkonstruejo

KON Loko, en kiu oni estas konstruanta domojn.
beloruse:
будаўнічая пляцоўка (жытла)
ĉine:
建筑用地 [jiànzhùyòngdì], 工地 [gōngdì], 墺 [ào], 建造场馆 [jiànzàochǎngguǎn], 地基 [dìjī]
germane:
Baustelle, Baugrundstück
itale:
cantiere edile
pole:
plac budowy
rumane:
construcții

ŝipkonstruejo

MAR Loko por konstrui ŝipojn: la franca kompanio Atlantika Ŝipkonstruejo anoncis projekton por konstrui novan naftokolektan ŝipon [47]; du novaj mendoj de pasaĝerŝipoj, unu al la finna ŝipkonstruejo Kvaerner Masa kaj la alia al la germana Meyerwerft, esperigas pli favoran estonton [48]; malnovaj gruoj de la ŝipkonstruejo estis renovigitaj [49].
47. Monato, Christian Bertin: Ĉu revo iam fariĝos realo?
48. Monato, Christian Bertin: Reĝino de la maroj
49. Monato, Lucette Échappé: Vizito al Nanto
angle:
shipyard
beloruse:
верф
ĉine:
船厂 [chuánchǎng], 造船厂 [zàochuánchǎng], 造船所 [zàochuánsuǒ], 型造船厂 [xíngzàochuánchǎng]
france:
chantier naval
germane:
Werft
hispane:
astillero
hungare:
hajógyár
indonezie:
galangan (kapal), dok, guri, limbung
itale:
cantiere navale
japane:
造船所 [ぞうせんじょ]
pole:
stocznia
portugale:
estaleiro
ruse:
верфь
ukraine:
суднобудівна верф

subkonstruaĵo

ARKI Bazo, subtera, fundamenta aŭ subporta parto de konstruaĵo: turo kun neloĝata ŝtona subkonstruaĵo, kiu portis loĝeblan surkonstruaĵon ofte lignan [50]; tia kupolo [estas neebla] ĉar la subkonstruaĵo ne eltenus tiun pezon MD17 ; [ili] funkciigas egajn ŝtonrompajn maŝinojn, kiuj elsputas ŝtonetojn destinitajn por la subkonstruaĵo de la ĉefurbaj vojoj MD08 . VD:soklo
angle:
foundation
beloruse:
падмурак, база, падстава
bulgare:
основа
ĉine:
基业 [jīyè], 底座 [dǐzuò], 地基 [dìjī], 基址 [jīzhǐ], 根基 [gēnjī]
france:
fondation (d'un édifice), substructure
germane:
Unterbau, Fundament
hungare:
alépítmény, alap(ozás)
indonezie:
fondasi, fundamen
itale:
platea (edil.), basamento
japane:
基礎 [きそ], 土台 [どだい]
nederlande:
fundament
pole:
fundament
rumane:
fundament
ruse:
база, фундамент, основание

administraj notoj

dom~ejo: Mankas dua fontindiko.
dom~ejo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.