2konveks/a JED

konveksa

1.
Prezentanta elstaran surfacon aŭ konturon, kiel la ekstero de cirklo aŭ sfero, volbita eksteren: konveksaj speguloj malgrandigas la objektojn; jen ili per la konveksaj speguloj eltirigas stangformajn figurojn kun ovsimilaj kapoj Metrop ; liaj malhele blondaj haroj, longaj kaj densaj, ne kaŝis la vastajn konveksaĵojn de lia granda kranio [1]; ŝi ekvidis liajn konveksajn, bluajn okulojn, fermitiĝantajn pro troo da lumo [2]; la luksemburga delegito portis la dekstran manon al la konveksa ventro, preskaŭ pli remburita ol la apogseĝoj [3]; la du kumuletoj de ŝiaj mamoj kaj la freneziga konvekseco de la gluteoj min amoregigis [4]. ANT:konkava
2.
MAT
a)
[5] (p.p. geometria figuro, subaro de afina spaco, aŭ de vektora spaco) Tia, ke ĝi inkluzivas ajnan strekon, kunligantan du ĝiajn elementojn: konveksa angulo (malpli granda ol streĉita angulo), plurlatero, pluredro; rekto, inkluzivanta lateron `L` de konveksa plurlatero, ne sekcas ĝiajn aliajn laterojn, krom ĉe la verticoj de `L`; ĉiuj trianguloj kaj paralelogramoj estas konveksaj; konveksa tegaĵo de subaro; konveksa ĉirkaŭaĵo (en topologia vektora spaco). ANT:konkava2.a
b)
[6] (p.p. bildigo `f` de la aro de reeloj al si mem) Tia, ke `f(tx+(1-t)y) le tf(x)+(1-t)f(y)`, kiaj ajn estas `x,y`, kaj por ĉiu `t in [0,1]`: la surfaco situanta super grafikaĵo de konveksa reela funkcio estas mem konveksa. ANT:konkava2.b
Rim.: Se egaleco okazas, nur kiam `t` egalas al 01, oni diras, ke la bildigo estas strikte konveksa.
Rim.: Eblas vastigi la difinon al la okazoj, kiam la fonto-aro estas afina aŭ vektora spaco.
angle:
1. convex 2.a convex (subset) 2.b convex (function)
beloruse:
1. выпуклы, пукаты 2. выпуклы
ĉeĥe:
klenutý, konvexní, vypouklý
ĉine:
凸面 [tūmiàn]
france:
2.a (sous-ensemble) convexe 2.b (fonction) convexe
germane:
1. konvex, erhaben 2.a konvex (-e Untermenge) 2.b konvex (-e Funktion)
hispane:
convexo
hungare:
konvex 1. domború, konvex
japane:
凸の [とつの]
katalune:
convex
perse:
1. محدب، کوژ 2.a (زیرمجموعه) محدب 2.b (تابع) محدب
pole:
2.a (podzbiór) wypukły 2.b (funkcja) wypukła
portugale:
convexo
ruse:
выпуклый 2.a выпуклое (подмножество) 2.b выпуклая (функция)
slovake:
klenutý, vypuklý

dukonveksa PIV2

Plata kaj ambaŭflanke konveksa: dukonveksa lensoPIV2 ; dukonveksa flugilo avia; Exemestane estas ronda, dukonveksa, blankeca, kovrita tablojdo kun 7663 sur unu flanko [7].
SUB:lentoforma
angle:
biconvex, convexo-convex
beloruse:
дваякавыпуклы
ĉine:
凸凸 [tūtū], 双凸面 [shuāngtūmiàn]
japane:
両凸の [りょうとつの]
ruse:
двояковыпуклый

administraj notoj