kurkum/o PVEF
kurkumo
- 1.
Genro el familio
zingibracoj
(Curcuma),
plurjara herbo
kun disbranĉiĝanta karna aroma rizomo ofte kun tuberoj,
de kelkaj specioj uzata kiel spico, kolorilo kaj kuracilo;
ordinare havanta elbaze kreskantajn pli malpli lancetformajn
foliojn, kaj spikecajn florarojn sur apartaj tigoj provizitaj kun brakteoj
portantaj kvazaŭ en poŝo du ĝis sep trinombrajn florojn kun
funeloforma korolo; la elipsoida triĉela
kapsulo
malfermiĝas maturiĝinte:
kelkaj freŝaj legomoj kaj herboj, ekzemple brokolo, petroselo, kurkumo
[…] havas kancer-preventajn ecojn
[1].
- 2.
Spico farita
el la rizomo de kurkumo1:
kareo […] konsistas el almenaŭ ses diversaj muelitaj spicoj, ekzemple:
kajena pipro, kurkumo, kariofilo, karvio, kardamomo, koriandro, zingibro,
cinamo kaj pipro
[3].
1.
Monato, Lode Van De Velde: Sablohorloĝo forŝovas piramidon
2. Wouter Hagens, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Curcuma_alismatifolia_B.jpg
3. Vikipedio, Kareaĵo
4. Simon A. Eugster, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Curcuma_longa_roots.jpg
2. Wouter Hagens, propra foto: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Curcuma_alismatifolia_B.jpg
3. Vikipedio, Kareaĵo
4. Simon A. Eugster, propra verko: https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Curcuma_longa_roots.jpg
- angle:
- turmeric
- beloruse:
- куркума
- bulgare:
- куркума
- ĉine:
- 姜黄 [jiānghuáng], 薑黃 [jiānghuáng], 黃薑 [huángjiāng], 黄姜 [huángjiāng], 沉金 [chénjīn], 姜黄根 [jiānghuánggēn], 薑黃根 [jiānghuánggēn], 姜黄根的粉末 [jiānghuánggēndefěnmò], 薑黃根的粉末 [jiānghuánggēndefěnmò], 沉金根之粉末 [chénjīngēnzhīfěnmò]
- france:
- curcuma
- germane:
- Gelbwurz
- hispane:
- cúrcuma
- hungare:
- kurkuma
- indonezie:
- kunyit
- japane:
- ウコン
- katalune:
- cúrcuma
- latinece:
- 1. Curcuma
- nederlande:
- geelwortel, curcuma
- perse:
- زردچوبه
- pole:
- 1. ostryż, kurkuma, szafranica, żółcień 2. kurkuma
- portugale:
- cúrcuma
- ruse:
- куркума
- svede:
- gurkmeja
- ukraine:
- куркума
administraj notoj
~o
:
Mankas verkindiko en fonto.