*monarĥ/o, 8monark/o PV

*monarĥo, 8monarko

JURPOL
Regnestro en monarkio: emiro, faraono, ĥalifo, ĥano, imperiestro, princo, reĝo, sultano ktp.: la granda monarĥo tre favore adiaŭis sian filon kaj heredonton [1]; la filo de potenca monarĥo [2]; fine li estis perdinta tion, kio sufiĉus por riĉigi dudek monarkojn [3]; tronparoladoj de monarkoj en konstituciaj monarkioj [4]; ĉiuj nordirlandaj parlamentanoj kaj publikaj funkciuloj ĵuru fidelecon al brita monarĥo [5]; la imperiestro Hongwu, la unua de la dinastio Ming, en la 14a jarcento […] dekretis, ke la nomo de la erao restu sama dum la regado de ĉiu monarĥo [6]. VD:aŭtokrato, despoto
1. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XIV
2. Wilhelm Hauff, trad. J. W. Eggleton: La Karavano
3. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XIX
4. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
5. IRL: Ĉu paŝoj al paco?, Monato, 2000/06, p. 7
6. Yamasaki Seikô: Ĉu vere kristana erao?, Monato, 2000/04, p. 17
angle:
monarch
beloruse:
манарх
bretone:
unpenn
bulgare:
монарх
ĉine:
君主 [jūnzhǔ], 辟 [bì], 帝王 [dìwáng], 国君 [guójūn], 國君 [guójūn]
france:
monarque, souverain (subst.)
germane:
Monarch
hispane:
mobarca
hungare:
egyeduralkodó, monarcha
japane:
君主 [くんしゅ], 帝王 [ていおう]
katalune:
monarca
nederlande:
vorst, monarch
pole:
monarcha, panujący
portugale:
monarca
rumane:
rege, monarh
ruse:
монарх
ukraine:
монарх

monarĥismo, monarkismo

POL
Politika doktrino de partianoj de monarkia reĝimo; monarkiismo.
angle:
monarchism
beloruse:
манархізм
bretone:
unpenniezh
bulgare:
монархия
france:
monarchisme
germane:
Monarchismus
hungare:
monarchizmus
japane:
君主制主義 [くんしゅせいしゅぎ], 王政主義 [おうせいしゅぎ]
katalune:
monarquia, monarquisme
nederlande:
monarchisme
pole:
monarchizm
rumane:
regalism
ruse:
монархизм
ukraine:
монархізм

monarĥisto, monarkisto

POL
Partiano de monarĥia reĝimo: la nuna brita ĉefministro, Tony Blair, estas monarkisto, kiu defendas la reĝinon kontraŭ kritikado [7]. ANT:respublikisto
7. Monato, W. H. Simcock: Monarkia mistiko, 2005
angle:
monarchist
beloruse:
манархіст
bretone:
unpennelour
bulgare:
монархист
france:
monarchiste
germane:
Monarchist
hungare:
monarchista
japane:
君主制主義者 [くんしゅせいしゅぎしゃ], 王政主義者 [おうせいしゅぎしゃ]
katalune:
monàrquic (subst.)
nederlande:
monarchist
pole:
monarchista
rumane:
monarhist
ruse:
монархист
ukraine:
монархіст

administraj notoj

pri ~ismo, monarkismo :
      Necesas difini "monarkiismo"!
    
~ismo, monarkismo: Mankas fontindiko.
~ismo, monarkismo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~isto, monarkisto: Mankas dua fontindiko.