1moral/o JED

moralo

1.
FIL Parto de la filozofio esploranta la principojn de homa konduto kaj instruanta pri la celinda bono kaj pri la devoj; etiko: [ili tri] kelkfoje disputis pri metafiziko kaj moralo [1]; legu [pri la] grandaj ideoj en la regiono de moralo, filozofio kaj scienco [2]; la moralo de Demokrito, aŭ de Heraklito ne estas identa al tiu de Pitagoro aŭ Empedoklo [3]; li iĝos universitata profesoro pri moralo [4].
2.
Tuto de la reguloj montrantaj al la homo liajn devojn en socia aŭ privata konduto: laŭ la leĝoj de la vera moralo ĉiuj homoj havas egalajn rajtojn [5]; en mia lando tia kutimo tute ne povas akordiĝi kun la moralo [6]! ni havis tiajn rendevuojn, kiam la knabinoj fordonas sin la tutajn, forgesante pri la moralo, pri postsekvoj, pri honto Metrop ; tio ankaŭ implicas la koncernan seksan moralon: unuflanke al la viroj oni permesis […] certan seksan liberecon ĉe vizitado de bordeloj, aliflanke certe al la virinoj oni ne multe lasis da libereco [7]; en Ĉinio kreskis socio, kiu perdis sian kompason por moralo [8]. VD:konvencio, normo2, natura juro
3.
Tuto de la kondutreguloj kaj moroj de iu aparta socio: ĉiu religio havas sian propran moralon [9]; min katenas la kuracista moralo [10]; en tiu diverseco kaj varieco, kia devus esti la moralo de la oratoro? […] el vidpunkto de retoriko ne ekzistas, nek povas ekzisti tiurilataj reguloj [11]; oratoro, do, havas sian propran mondrigardon, sian koncepton pri bono kaj malbono, sian propran moralon [12]. VD:kodekso2, kulturo2, kutimo2, tradicio, uzanco
beloruse:
мараль, маральнасьць
ĉeĥe:
morálka, mravnost, mravouka
ĉine:
伦理 [lúnlǐ], 倫理 [lúnlǐ], 道德 [dàodé], 士气 [shìqì], 士氣 [shìqì]
france:
éthique (subst.), morale (subst.)
germane:
1. Ethik 2. Moral, Sittlichkeit, Ethos 3. Ethos, Verhaltenskodex, Leitlinie
japane:
道徳 [どうとく], 道義 [どうぎ], 倫理 [りんり], モラル [もらる], 道徳論 [どうとくろん]
nederlande:
1. zedenleer 2. moraal 3. moraal
pole:
moralność
portugale:
moral
rumane:
morală
ruse:
мораль, нравственность
slovake:
morálka
ukraine:
мораль, моральність

morala

1.
Koncernanta la moralon: supre de pordoj kaj de fenestroj legiĝis moralaj sentencoj [13]; kiel eblas direkti […] intelekton de la homo sen ia instruo de moralaj reguloj [14].
2.
Morale bona, konforma al la devo kaj virto.
3.
spirita, nekorpa, nemateria: mezuri la moralajn meritojn de ĉiu aparta membro estas ja tute neeble [15]; la urbestraro de Antverpeno […] afable donis al ni sian helpon kaj moralan apogon [16]; ili devus rigardi min kiel sian moralan ĉefon [17]; se niaj interkonsiliĝoj […] ne havos moralan valoron por la esperantistoj, ni similos organismon sen kapo kaj sen manoj [18]; morale [tia konkurado] estus nur peko kontraŭ la internacilingva ideo kaj praktike ĝi […] kondukus nur al fiasko [19].
13. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Dektria
14. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Tria Ĉapitro
15. L. L. Zamenhof: Originala Verkaro, p 53 - 54, Pri la Ligo (1890)
16. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
17. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Oka Kongreso Esperantista en Krakow en la 11a de aŭgusto 1912
18. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen en la 21a de aŭgusto 1911
19. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
beloruse:
маральны
ĉeĥe:
morální, mravní (týkající se mravů), přísně mravný
ĉine:
道义 [dàoyì], 道義 [dàoyì]
france:
éthique (adj.), moral (adj.)
germane:
moralisch, sittenstreng
japane:
道徳の [どうとくの], 道義上の [どうぎじょうの], 道徳的な [どうとくてきな], 道義にかなった [どうぎにかなった], 心の [こころの], 精神的な [せいしんてきな]
nederlande:
moreel, zedelijk
pole:
cnotliwy, moralny, obyczajny
rumane:
cast, moral
ruse:
1. моральный, нравственный 2. моральный, нравственный 3. моральный
slovake:
morálny, mravný
ukraine:
моральний

moralaĵo

1.
Ago, faro, principo, stato konforma al moralo: Menzio […] resumis moralaĵojn en 4 normojn kiuj estas bonkoreco, justeco, etiketeco kaj prudenteco [20].
2.
Moralinstruo: el la rakonto - laŭ la aŭtoro - sekvas tia moralaĵo, ke ne indas tro frue nomi etajn infanojn stultaj [21].
20. Xiong: Unu el la ĉefaj reprezentantoj de ĉina ĉefflua ideologio konfuzianismo – Menzio, Ĉina Radio Internacia, 2014-07-25
21. A. Bach: Stultulineto, Esperanta Retradio, 2015-12-27
beloruse:
1. маральны ўчынак 2. мараль (напр., байкі)
ĉine:
2. 道理 [dàoli]
france:
2. morale (de l'histoire etc.)
germane:
1. moralische Norm, Tugend 2. Moral (einer Fabel), Lehre (einer Fabel)
japane:
道徳的行為 [どうとくてきこうい], 寓意 [ぐうい], 教訓 [きょうくん]
nederlande:
2. moraal, strekking
pole:
2. morał
rumane:
2. morală
ruse:
2. мораль (басни и т.п.), нравоучение
ukraine:
мораль (байки), мораль

moraleco

Konformeco al la principoj de moralo: subtenu vin per alta moraleco, apogu vin sur la perfekta virto [22].
22. trad. Wang Chongfang: Analektoj de Konfuceo, 1996
beloruse:
маральнасьць
ĉeĥe:
moralita, morálnost, mravnost, mravní cítění
ĉine:
德性 [déxìng], 道义 [dàoyì], 道義 [dàoyì], 德行 [déxing], 德 [dé], 惪 [dé]
france:
moralité
germane:
Moralität, Sittlichkeit
japane:
道徳性 [どうとくせい], 徳性 [とくせい], 品行 [ひんこう]
pole:
moralność, obyczajność
rumane:
morală, decență
slovake:
moralita, morálnosť, mravnosť (vlastnosť)
ukraine:
моральність

moralisto

Homo studanta, esploranta, instruanta moralon: estis la unua fojo, ke mi vidis tiun moraliston ruĝiĝi [23].
23. Ba Jin, trad. Li Shijun: Aŭtuno en la Printempo, 1980
beloruse:
мараліст
ĉeĥe:
moralista, mravokárce, mravouk
france:
moraliste
germane:
Moralist
japane:
モラリスト, 道徳家 [どうとくか]
pole:
moralista
rumane:
moralist
slovake:
moralista
ukraine:
мораліст

malmorala

Kontraŭa al la moralo, devo, virto: malmorala homo; malmorala ago.
beloruse:
амаральны
ĉeĥe:
nemorální, nemravný
france:
immoral
germane:
unmoralisch, unsittlich
japane:
背徳の [せとくの], 不道徳の [ふどうとくの]
pole:
amoralny, niemoralny, występny
rumane:
amoral, imoral, rău, răutăcios
ruse:
аморальный, безнравственный
slovake:
nemorálny, nemravný
ukraine:
аморальний, неморальний

malmoralaĵo

Ago, faro, principo, stato kontraŭa al moralo: kiam mi demandis de ŝi ĉu ŝi povas rekomendi tiajn fotojn kaj malmoralaĵojn al siaj infanoj, ŝi respondis jese kaj diris ke ili estas toleremaj kiel ŝi estas [24].
24. B. Afolaranmi, trad. A. O. Afolaranmi: Elstaraĵaj Veroj Pri Kristana Vivo (Unua Kolekto), 2016
beloruse:
амаральны ўчынак
germane:
Unsittlichkeit
pole:
niemoralny występek, rozwiązłość
rumane:
infracțiune imorală, destrăbălare

malmoraleco

Malkonformeco al la principoj de moralo: kiam oni atakas „malmoralecon“ en literaturo, oni preskaŭ ĉiam celas nur la realisman priskribon de seksaj aferoj [25].
25. -: Kelkaj pensoj pri literaturo kaj moralo, la nica literatura revuo, 1956-07 ĝis 08, 1/6, p. 210a-214a
beloruse:
амаральнасьць
ĉeĥe:
nemravnost
france:
immoralité
germane:
Unsittlichkeit
pole:
niemoralność
rumane:
imoralitate
slovake:
nemravnosť

senmoraligi

(tr)
Deturni iun de la devo kaj virto, korupti2, delogi: nur tio mankas, ke li, per fia senmoraligo venenu la sanan socion kaj renversu la ordon [26]!
beloruse:
дэмаралізаваць
france:
pervertir
germane:
moralisch verderben, korrumpieren
japane:
堕落させる [だらくさせる], 退廃させる [たいはいさせる]
nederlande:
zedeloos
pole:
zdemoralizować
rumane:
perverti , demoraliza
ruse:
деморализовать
slovake:
demoralizovať
ukraine:
деморалізувати

duobla moralo

Apliko de pli severa moralo al aliaj ol al la siaj: kial Eŭropa Unio kaj Usono ne proteste kondamnis tiujn […], mi karakterizus tion kiel duoblan moralon, aplikadon de diversaj mezuriloj kaj kiel hipokritecon [27].
27. MonatoStefan Maul
angle:
double moral standard
france:
la morale jésuite
germane:
Doppelmoral

profesia moralo

FIL Moralo pri la propraj cirkonstancoj kaj agoj de iuj profesianoj: s-ro Hong SokHjon, neniom kalkulante sian profesian moralon kiel ĵurnalisto, […] helpis la kandidaton de regpartio kontraŭleĝe [28]. VD:uzanco
28. Dekmil: la solidareco, 2005-08
beloruse:
прафэсійная мараль
ĉine:
道德規范 [dàodéguīfàn], 道德规范 [dàodéguīfàn]
france:
déontologie
germane:
Berufsethos
japane:
職業倫理 [しょくぎょうりんり]
pole:
moralność zawodowa
rumane:
moralitatea profesională

administraj notoj

mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.