*neni/o

*nenio

Nea nedifina pronomo montranta foreston, mankon de io: la nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo [1]; ankoraŭ nenio estas preta [2]; pli bona io, ol nenio PrV ; mi havis nenion krom tiu ĉi bastono [3]; li manĝis nenion [4]; nenio povas kontraŭstari al vi [5]; ŝiaj pensoj havis plu nenion komunan kun ŝia cetera familio, ŝi fordonis sin al sia malĝojo [6]; nun nenio helpos, oni devas nur kuraĝe resti [7]; ŝi faris nenion malbonan kontraŭ la leĝoj [8]; por nenio oni faras nenion PrV ; via rimedo […] nenion taŭgas FK ; juna, bela, alkutimiĝinta al lukso kaj nenionfarado Marta ; por financi sian dolĉan neniofaradon, li prenis kreditojn [9].
Rim.: En la Fundamento „nenio“ aperas kiel regule formita, neradika tabelvorto, aliflanke la derivaĵoj montras, ke „neni“ estas uzata ankaŭ radike: longa nenifarado [10]. Vidu la rimarkon ĉe neniigi.
angle:
nothing, naught, none, not any thing
beloruse:
нішто
bulgare:
нищо
ĉeĥe:
nic, nénie
france:
rien
germane:
nichts
greke:
τίποτα, τίποτε
hispane:
nada
hungare:
semmi
nederlande:
niets
pole:
nic
portugale:
nada
rumane:
nimic
ruse:
ничто
slovake:
nič, nénia
svede:
ingenting
tokipone:
ala
volapuke:
nos

nenio, neniaĵo

1.
Absoluta foresto de estado de io ajn: la absoluta nenio ne estas pli facile komprenebla ol senfino; ni ĉiuj konfuze dronos en la abismo de la neniaĵo.
2.
Absoluta senvaloraĵo: vi estas neniaĵo kaj via agado estas neniaĵo [11]; jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senenhavaĵo estas iliaj […] idoloj [12]; kiu havas nenion estas nenio PrV ; nur tute malgranda, neniaĵo granda kiom ovo de marĉkokino [13].
11. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:24
12. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 41:29
13. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Fantaziujo en Danĝero
afrikanse:
niks
albane:
asgjë
amhare:
መነም
angle:
1. nothingness, oblivion 2. nothing
arabe:
لا شيء
armene:
ոչինչ
azerbajĝane:
heç bir şey
beloruse:
нішто
bengale:
কিছুই
birme:
အဘယ်အရာကိုမျှ
bosne:
ništa
bulgare:
нищо
ĉine:
2. 无物 [wúwù], 無物 [wúwù], 蔑 [miè], 壁立 [bìlì], 沒有甚麼 [méiyǒushénme], 没有什么 [méiyǒushénme]
dane:
intet
estone:
midagi
filipine:
walang anuman
france:
néant
galege:
nada
germane:
2. Nichts
greke:
το τίποτα
guĝarate:
કંઈ
haitie:
pa gen anyen
haŭse:
kome ba
hinde:
कुछ नहीं
hungare:
1. a semmi 2. semmiség
igbe:
ihe
irlande:
aon rud
islande:
ekkert
japane:
何も [なにも]
jave:
boten
jide:
גאָרנישט
jorube:
ohunkohun
kanare:
ಏನೂ
kartvele:
არაფერი
kazaĥe:
ештеңе
kimre:
dim byd
kirgize:
эч нерсе
kmere:
គ្មានអ្វី
koree:
아무것도
korsike:
nunda
kose:
akukho nto
kroate:
ništa
kurde:
netişt
latine:
aliquid
latve:
nekas
laŭe:
ບໍ່ມີຫຍັງ
litove:
nieko
makedone:
ништо
malagase:
na inona na inona
malaje:
apa-apa
malajalame:
ഒന്നും
malte:
xejn
maorie:
kahore
marate:
काहीही
monge:
tsis muaj dab tsi
mongole:
юу ч биш
nederlande:
1. het niets 2. waardeloos ding
nepale:
केही
njanĝe:
kanthu
okcidentfrise:
neat
panĝabe:
ਕੁਝ ਵੀ
paŝtue:
هيڅ
pole:
nicość, pustka
portugale:
nada
ruande:
ntacyo
ruse:
ничто
samoe:
leai se mea
sinde:
ڪجھ به نه
sinhale:
කිසිවක්
skotgaele:
dad
slovene:
nič
somale:
waxba
ŝone:
hapana
sote:
ha ho letho le
sunde:
euweuh
svahile:
chochote
taĝike:
чизе
taje:
ไม่มีอะไร
tamile:
எதுவும்
tatare:
бернәрсә дә
telugue:
ఏమీ
tibete:
གང་ཡང་མིན་འདུག་
ukraine:
нічого
urdue:
کچھ بھی نہیں
uzbeke:
hech nima
vjetname:
không có gì
zulue:
lutho

nenieco

Absoluta neesto aŭ vanteco: la nenieco de la homa gloro; tian senton de senespero, senforteco kaj nenieco li havis ankoraŭ neniam [14]; ĝi etigis preskaŭ ĝis plena nenieco [15].
angle:
vacuousness, nothingness
beloruse:
нікчэмнасьць, марнасьць
ĉeĥe:
neexistence, nicota
ĉine:
无益 [wúyì], 無益 [wúyì], 虚无 [xūwú], 虛無 [xūwú], 琐事 [suǒshì], 瑣事 [suǒshì]
france:
inanité, nullité
germane:
Nichtigkeit
hungare:
semmisség
japane:
[ぶ], 空虚 [くうきょ]
nederlande:
nietigheid
pole:
nicość, próżność
ruse:
ничтожность
slovake:
ničota, ničotnosť
ukraine:
небуття

neniigi

(tr)
1.
Tute forigi, detrui, pereigi: la tertremo neniigis ok vilaĝojn; la barbaraj invadoj neniigis la romanan potencon; ne sufiĉas neniigi (kp negativa), necesas plenigi la malplenon; ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis [16]; Mi neniigos vin, kaj vi ne plu ekzistos [17]; kreskaĵoj […], kiuj havis la eblon […] prokrasti la morton, sed ne neniigi ĝin [18].
2.
Tute senvalorigi, nuligi, senefikigi: neniigi decidon, regulon; niaj klopodoj neniiĝis; li neniigas ŝian promeson [19]; per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto [20]; ruzaĵon neniigas singardeco Ifigenio . VD:fumo, ŝaŭmo, vana
Rim.: Z atentigas, ke „ĉar la vortoj ‚neniigi‘ kaj ‚neniiĝi‘ estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone“LR. Vidu la rimarkon ĉe nenio.
angle:
1. annihilate 2. annul, invalidate, void
beloruse:
зьнішчаць
bulgare:
унищожавам
ĉeĥe:
ničit, zničit
ĉine:
滅絕 [mièjué], 灭绝 [mièjué], 歼 [jiān], 殲 [jiān], 解除 [jiěchú], 取消 [qǔxiāo], 歼灭 [jiānmiè], 殲滅 [jiānmiè], 毀滅 [huǐmiè], 毁灭 [huǐmiè], 滅亡 [mièwáng], 灭亡 [mièwáng], 解散 [jiěsàn]
france:
anéantir, annihiler
germane:
aufheben, annullieren, auflösen, negieren 1. vernichten 2. entwerten
hungare:
megsemmisít
japane:
無にする [むにする]
nederlande:
vernietigen
pole:
anihilować, niweczyć, unicestwić, wniwecz obrócić, zniszczyć
rumane:
anihila, distruge, epavă, întoarce-te, strica
ruse:
уничтожить
slovake:
kynožiť, nivočiť, zmariť, zničiť
ukraine:
нищити, знищувати, руйнувати, убивати

administraj notoj