*van/a

*vana

1.
Ne produktanta efikan rezulton; senutila: nia voko ne restos vana [1]; al vi klopodojn kaj al mi suferojn vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj (senfruktaj) [2]; ili komprenis, ke ĉia serĉado estus vana [3]; mi parolos antaŭe mem kun la posedantino […], vi ne estu elmetata al vana malagrablaĵo Marta ; la juna barono kunportis sian fajfilon, sed ĉiuj liaj penoj […] eligi ian tonon, estis vanaj Fab3 ; en ĉiuj tiuj libroj troviĝas nur vanaj sistemoj kaj ne eĉ unu sola utila afero [4]; lecionoj al profesoro estas vana laboro PrV ; kontraŭ forta mano la leĝo estas vana (senpova) PrV ; servo al Dio vana (senrekompenca) ne restas PrV . VD:sencela, senpova, sensenca, senrezultata, superflua, vanta1
2.
Havanta nur ŝajnon sen realeco; neefektiva: eh, tio estas nur vanaj minacoj [5]! mi vidis kun ĝojo, ke miaj duboj estis vanaj [6]; ĉiuj miaj esperoj estis vanaj, mia edzo ne reaperis [7]; ili parolas vanajn vortojn, ĵuras mensoge [8]; Lia graco donacita al mi montriĝis ne vana [9]. VD:ŝajna, svaga
1. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
2. J. W. Goethe, trad. L. L. Zamenhof: Ifigenio en Taŭrido, Ifigenio en Taŭrido
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Fajrilo
4. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Ĉapitro XXV
5. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VI
6. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la ferma ceremonio de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 20a de aŭgusto 1910 (a)
7. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Kvina Parto
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Hoŝea 10:4
9. La Nova Testamento, I. Korintanoj 15:10
angle:
futile, vain
beloruse:
дарэмны, марны, бескарысны, беспасьпяховы
bretone:
aner (ag.)
ĉeĥe:
marný, pomíjející
france:
vain
germane:
vergeblich, umsonst, unnütz 1. zwecklos, fruchtlos, ergebnislos 2. vergeblich, umsonst
hispane:
vano 1. inútil, ineficaz, infructuoso
hungare:
hiábavaló, meddő, hiú kontraŭ forta mano la leĝo estas ~a: a törvény csak a gyámoltalant köti. servo al Dio ~a (senrekompenca) ne restas: az Isten soha nem marad adósunk.
japane:
実りのない [みのりのない], むだな, むなしい, 実質を伴わない [じっしつをともなわない]
katalune:
va
nederlande:
vergeefs, ijdel
pole:
daremny, próżny, płonny
portugale:
vão (adj.), inútil (adj.)
ruse:
напрасный, тщетный
slovake:
daromný, márny, zbytočný
ukraine:
даремний, марний

vane

Sen rezulto; senutile: ĉiuj niaj vortoj pereus vane [10]; ĉiuj niaj laboroj pereos vane [11]; vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, […] de kiu[j] mi vin vane avertadis [12]; vane vi tentas, mi ne konsentos PrV ; el malplena telero vane ĉerpas kulero PrV .
angle:
in vain, vainly
beloruse:
дарма, дарэмна, марна, бескарысна, беспасьпяхова
bretone:
en aner
ĉeĥe:
darmo, marně, marně, naplano, zbytečně
france:
en vain
germane:
zwecklos, fruchtlos, ergebnislos, nutzlos, vergeblich, umsonst
hispane:
en vano, vanamente, ineficazmente, infructuosamente
hungare:
hiába ~e vi tentas, mi ne konsentos: még a te két szemedért se. el malplena telero ~e ĉerpas kulero: ahol nincs, ott ne keress.
japane:
むだに, むなしく
katalune:
en va
nederlande:
tevergeefs
pole:
daremnie, na próżno
portugale:
em vão
ruse:
зря, напрасно, тщетно
slovake:
daromne, márne, nadarmo
ukraine:
даремно, марно, марне

vaneco

Senrezulteco, senfrukteco: la pensoj de Adaha sin okupis ne nur […] pri la vaneco de knabinaj revoj [13]; spertoj en la antaŭa kongreslando konvinkis min pri la vaneco kaj la malhomaj efikoj de la embargo [14]; la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte [15].
13. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, ĉapitro 23a, paca Betraĥ
14. Monato, Rob Moerbeek: Embargu la embargon!, 2011
15. La Nova Testamento, Romanoj 8:20
angle:
futility
beloruse:
марнасьць, дарэмнасьць
ĉeĥe:
marnost, marná snaha, zbytečnost
france:
stérilité (fig.), vanité (inutilité)
germane:
Zwecklosigkeit, Vergeblichkeit
hispane:
vanidad (cualidad de vano, no de vanidoso), inutilidad, ineficacia
hungare:
hiábavalóság
japane:
むだ, むなしさ
katalune:
vanitat, ineficàcia
pole:
daremność
portugale:
inutilidade, futilidade
slovake:
márnosť, zbytočnosť
ukraine:
даремність, марність

vanigi

(tr)
Senigi je esperita rezulto, senfruktigi, fiaskigi: ilian laboron vanigus la foresto de asocio [16]; tiuj kirasitaj grandeguloj vanigis ĉiun kontraŭbatalon [17]; mi ne vanigas la gracon de Dio [18]; klarvideble estas en ĉio ĉi tio la mano de la Eternulo, kiu volas uzi vian kortuŝan fidelecon kiel ilon por vanigi la malvirtajn planojn de fanatikuloj [19]. VD:estingi, malaperigi, malvalidigi, nuligi, senvalorigi
16. La Ondo de Esperanto, 2000, No 1 (63)
17. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Vidanta Mano
18. La Nova Testamento, Al la Galatoj 2:21
19. H. A. Luyken: Pro Iŝtar, Ĉapitro IX
angle:
frustrate, thwart
beloruse:
марнаваць, рабіць марным
ĉeĥe:
mařit, překazit, zmařit
france:
rendre vain, ruiner les espoirs de
germane:
zwecklos machen
hispane:
inutilizar, quitar importancia
hungare:
meghiúsít
japane:
むだにする
katalune:
tornar va
pole:
udaremniać
portugale:
tornar vão, tornar inútil
slovake:
prekaziť, zmariť
ukraine:
робити даремним, марним

administraj notoj