*papav/oUV
*papavo
- 1.
Genro el papavacoj
(Papaver),
kun belaj floroj; el la lakteca suko de dormopapavo (aŭ Blua papavo)
oni produktas opion kaj la semoj
liveras bonan manĝeblan oleon:
grandaj papavofloroj kaj peonioj
[1];
tri ruĝaj papavofloroj naĝis sur la akvo
[2];
germanaj trupoj en Afganio havas taskon sekurigi la regionon,
kie regas narkotaĵ-baronoj, sed ili ne rajtas detrui papavokampojn
por tiel malhelpi produktadon de opio
– absurda komisio
[3].
- 2.
La semgrajnoj de dormopapavo (Papaver
somniferum),
uzataj en kuirejo ekz. kiel aldonaĵo al kuko aŭ kiel surŝutaĵo por dolĉaĵoj:
ili ne manĝas grenon, sed la grajnojn kaj radikojn de lotuso, ĝiaj grajnoj estas kiel la
papavo, la radikoj ‐ ne tre bongustaj
[4].
1.
H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Floroj de la malgranda Ida
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
3. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
2. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Sovaĝaj cignoj
3. Monato, Stefan Maul: Jubileo sen pompo
4. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro XII
- angle:
- poppy
- beloruse:
- мак
- bretone:
- rozenn-voc'h
- bulgare:
- мак
- ĉeĥe:
- mák
- ĉine:
- 罂粟 [yīngsù], 罌粟 [yīngsù]
- france:
- pavot
- germane:
- Mohn 2. Backmohn
- hispane:
- 1. amapola
- hungare:
- mák
- japane:
- ケシ, ポピー
- katalune:
- 2. cascall (càpsula), caboteta, carabasseta
- latinece:
- 1. Papaver
- nederlande:
- papaver
- pole:
- mak
- portugale:
- papoula, dormideira
- ruse:
- мак
- slovake:
- mak
- ukraine:
- мак
papaveto
Specio de papavo
(Papaver rhoeas),
kun skarlataj floroj, tre ofta en grenkampoj:
papaveto […] iĝis simbolo de mortintaj soldatoj el la Unua Mondmilito
[5].

- angle:
- corn poppy, field poppy, red poppy, Flanders poppy
- beloruse:
- відук
- bretone:
- rozenn-aer
- bulgare:
- полски мак
- ĉeĥe:
- mák vlčí
- france:
- coquelicot
- germane:
- Klatschmohn
- hispane:
- amapola, amapola común, amapola silvestre
- hungare:
- pipacs
- japane:
- ヒナゲシ
- katalune:
- rosella, gallaret, caputxí, ababol, ababolera, babol, lloca, paparota, paramà, pipiripip, quiquiriquic
- latinece:
- Papaver rhoeas
- nederlande:
- klaproos
- pole:
- mak polny
- ruse:
- мак-самосейка
- slovake:
- divý mak, vlčí mak
- ukraine:
- мак дикий