*grajn/o

*grajno

1.
Malgranda malmola globa aĵo, ero: hajlograjno (hajlero) ViV ; sablograjno (sablero) MortulŜip ; sur la fundo de Taĥo efektive troviĝas grajnoj da oro RBa ; oni ĵetis al ŝi sur la tamburon […] iafoje orajn grajnojn [1]; penetris […] grajneto da vitro en la okulon [2]; via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel ĝiaj grajnetoj [3]; grajno de smeraldo SatirRak .
a)
AGR Ĉiu frukto de greno entenata en la spiko kaj uzata por fari farunon: tritika grajno [4]; grajno de hordeo [5]; ili manĝis […] macojn kaj rostitajn grajnojn [6]; grajnaĵo el freŝaj grajnoj [7]. eĉ blinda kokino povas trovi grajnon PrV .
b)
BOT Semgrajno: grajno de sinapo [8]; la sema grajno […] disvolviĝos [9]; sin nutri per la grajnoj de lotuso [10]; venu kaj helpu min elekti la lentojn […] la kolombetoj klinis la kapojn kaj komencis pok, pok, pok, […] kaj kolektis ĉiujn grajnojn [11]; se oni ne havis proprajn kafograjnojn, oni ne povis prepari kafon MortulŜip ; ne la florpoto gravas, en kiu, sed nur la grajno, el kiu io elkreskas [12]; (figure) semi en la viraj koroj fajrajn grajnojn de la deziro [13].
2.
(figure) Iometo da: grajneto da vero [14]; grajno da malbono / Por la okul’ de l’ mondo ofte kovras / La tutan indon de plej bona homo Hamlet ; en mia koro kaŝiĝas grajno de malsaĝo [15]. VD:grano, guto3, ombro4.b
angle:
1.a grain 1. grain, granule, speck, particle 2. grain, granule, speck, particle
beloruse:
зерне, крупы, крупка, гранула
ĉeĥe:
granula, granule, granálie, sbalek, zrno
ĉine:
穀粒 [gǔlì], 粒 [lì]
france:
grain, graine, pépin, goutte (petite quantité), soupçon (petite quantité)
germane:
Korn
hispane:
grano
hungare:
1.a mag 1.b vetőmag 1. rög (szemcse), szemcse 2. csipetnyi, csöppnyi
japane:
穀粒 [こくりゅう], 実 [そうじみ], 種子 [しゅうじ], 粒 [つぶ], 微量 [びりょう]
nederlande:
1.a graankorrel 1.b zaaigoed, zaaigraan 1. korrel 2. greintje
pole:
1.a ziarno 1.b ziarno 1. ziarno, drobina, granulka 2. ziarno, odrobina
portugale:
grão, semente 1.b semente 2. pedacinho (fig.)
ruse:
1.a зерно, зёрнышко 1.b зерно, зёрнышко 1. крупица, крупинка 2. крупица
slovake:
granula, zrno
tibete:
འབྲུ་རིགས་
turke:
tane(buğday ve benzeri)
ukraine:
зернові відходи

grajnaĵo

KUI Manĝaĵo el krude pistitaj grajnoj: grajnaĵon el freŝaj grajnoj alportu kiel farunoferon [16]; SIN:griaĵoVD:muslio
angle:
groat (grain)
germane:
Grütze
ukraine:
зернові відходи

grajnigi

Fari grajnojn el ia maso: estis instalitaj novaj aparatoj, ekzemple por […] grajnigo de parafina vakso [17]. VD:disigi, erigi, haki, raspi, spliti
17. Monato, Wu Guojiang: Rafinejo jubileas, 2008
angle:
granulate
beloruse:
драбніць (у крупу), грануляваць
ĉeĥe:
drobit, granulovat
ĉine:
顆粒狀 [kēlìzhuàng], 制粒 [zhìlì], 造粒 [zàolì], 粒化 [lìhuà], 使成顆粒 [shǐchéngkēlì]
france:
concasser, grainer (réduire en grains), grener (réduire en grains)
germane:
zerkleinern, granulieren
hungare:
granulál
japane:
粒状にする [つぶじょうにする]
nederlande:
verpulveren
pole:
rozdrabniać, granulować
portugale:
granar (reduzir a grãos), granular (reduzir a grãos)
ruse:
размельчать в крупу
slovake:
drobiť, granulovať
ukraine:
роздрібнювати в зерна, утворювати зерна

grajniĝi

Kreski aperigante semgrajnojn.
beloruse:
сьпець (аб зерні)
france:
monter en graine
hungare:
magot terem
japane:
種子をつける [しゅしをつける], 実を結ぶ [みをむすぶ]
nederlande:
granen (ww.)
portugale:
granar (criar grão), granear (criar grão)
ruse:
зреть
ukraine:
іти в зерно, утворювати зерна

grajnumo

angle:
pericarp, seed case, seed vessel
beloruse:
каляплоднік, пэрыкарп
ĉine:
花被 [huābèi]
france:
péricarpe
germane:
Perikarp, Fruchthülle
hungare:
termésfal
nederlande:
pericarpium
pole:
owocnia
portugale:
pericarpo
ruse:
околоплодник

disgrajnigi

Deŝiri la grajnojn: disgrajnigi spikon, vinberaron... ni ne povos disgrajnigi nian ordinaran kotonon en la regiono [18]. VD:draŝi
beloruse:
абмалочваць (колас), вымаць зерне
france:
égrainer (détacher les grains), égrener (détacher les grains)
germane:
entkernen
hispane:
desgranar
hungare:
kimagoz, lemorzsol
japane:
脱穀する [だっこくする]
nederlande:
dorsen
portugale:
debulhar
ukraine:
видаляти, вилущувати зерно

belgrajno

Bruna haŭtmakulo, malgranda nevuso kontrasta sur hela haŭto: revokante ŝian vizaĝon kaj belgrajnon ĉe la liva buŝangulo [19].
19. Guo Moruo: Karamela Knabino, 2003-12
angle:
beauty mark
ĉeĥe:
piha krásy, znaménko krásy
ĉine:
[xiá]
france:
grain de beauté
germane:
Schönheitsfleck
japane:
ほくろ
slovake:
pôsobivé materské znamienko na tvári ženy
turke:
ben(tende)

celgrajno

MIL Buleto fiksita ĉe la antaŭa ekstremaĵo de pafiltubo, kaj servanta por direkti la pafilon al la celo, per rigardado tra la celilo.
angle:
front sight
beloruse:
мушка
ĉeĥe:
muška zbraně
france:
guidon (d'une arme à feu)
germane:
Korn (Gewehr)
hungare:
célgömb
itale:
mirino
japane:
照星 [しょうせい]
pole:
muszka
ruse:
мушка
slovake:
cieľnik, muška (na strelných zbraniach)
ukraine:
мушка (рушниці)

semgrajno

BOT Embrio de floroplanto kun nutraĵo kaj ŝirma ŝelo, estiĝinta el fekundigita ovulo, entenata en la frukto, kaj produktanta la ĝermon: oni plenigis nun la botelon per semgrajnoj, [kiu] sciis, de kia speco [20]; malgrandegaj plantoĝermoj ekkreskis el la […] semgrajnoj [21].
20. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Kolo de botelo
21. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Goabo, la dezerto de la Koloroj
beloruse:
семя, зерне
ĉeĥe:
zrno k setí
ĉine:
种子 [zhǒngzǐ]
france:
graine (bot.)
germane:
Samenkorn
hungare:
vetőmag
japane:
種もみ [たねもみ]
nederlande:
zaaigoed, zaaigraan
pole:
ziarno
portugale:
semente
ruse:
семя
slovake:
semeno
turke:
tohum
ukraine:
насінина

administraj notoj

~aĵo: Mankas dua fontindiko.
~igi: Mankas dua fontindiko.
~iĝi: Mankas fontindiko.
~iĝi: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~umo: Mankas fontindiko.
~umo: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
dis~igi: Mankas dua fontindiko.
bel~o: Mankas dua fontindiko.
cel~o: Mankas fontindiko.
cel~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.