*makul/o PV

*makulo

1.
Hazarda alikoloraĵo sur io.
a)
Malpurigita aŭ difektita loko sur io: sur la karno de la brulvundo aperos makulo ruĝete-blanka [1]; disŝirita, grasmakulita lana ĉapo FK ; eĉ sur la suno troviĝas makuloj PrV .
b)
Natura kolora punkto: sur ŝiaj […] vangoj aperis ruĝaj makuloj Marta ; oni lin konas, kiel […] makulharan hundon PrV .
2.
(figure) Malbona, difektita punkto: tio ĵetas makulon sur lian karakteron kaj elmetas lin al puno Marta ; tio estis […] respekto al ŝia senmakula pureco kaj nobla animo IK ; oni metis makulon en mian kalkulon PrV ; ĝi estas por mi makulo en la okulo (ĝeno, ofendeto, osto) PrV ; neniu sanktulo estas sen makulo PrV .
3.
MED Loka haŭtmakulo, sen reliefo nek penetrado, rezultanta el simpla modifiĝo de la haŭta koloro: efelidoj estas etaj pigmentaj makuloj [2]. VD:efelido, hematomo, lentugo, sangumo
angle:
2. spot, stain 3. macule
beloruse:
1.a пляма 1.b пляма 2. пляма (перан.), ганьба, зьнявага 3. пляма
bretone:
2. tarch
bulgare:
петно
ĉeĥe:
skvrna, kaňka 1.a skvrna 1.b skvrna
ĉine:
[bān], 斑点 [bāndiǎn], 斑點 [bāndiǎn], 玷 [diàn], 瑕 [xiá], 疵 [cī], 色斑 [sèbān]
france:
tache 3. macule
germane:
1.a Fleck 1.b Fleck, Klecks 2. Schaden, Makel 3. Macula
hispane:
1.b mancha
hungare:
1.a folt, petty 1.b folt, szeplő 2. folt, makula
japane:
しみ, よごれ, 斑点 [はんてん], 斑紋 [はんもん], ぶち, 汚点 [おてん]
nederlande:
1.a vlek 1.b vlek 2. smet
nepale:
स्थान
perse:
لکه
pole:
plama, skaza, zakała 1.a plama 1.b plama 2. skaza 3. plama
portugale:
mancha, nódoa, mácula
rumane:
pată, defect
ruse:
пятно
slovake:
fľak, machuľa, škvrna
svede:
fläck
turke:
leke
ukraine:
пляма

makuli

(tr)
Fari makulojn sur io: iliaj vestoj estis disŝiritaj, makulitaj de la strata koto Marta ; sangmakulita glavo [3]; miajn manojn ne makulis sango [4]; apartigu […] ĉiun ŝafon mikskoloran kaj makulitan [5]; (figure) ne makulu vian filan koron Hamlet ; ruzo kaj prudento [ne] / Makulas viron, kiu sin dediĉis / Al plenumado de kuraĝaj faroj Ifigenio ; (figure) se kalumnio ne brulas, ĝi almenaŭ makulas PrV .
angle:
stain
beloruse:
запляміць
bretone:
tarchañ
ĉeĥe:
poskvrnit, zamazat
ĉine:
瑕疵 [xiácī]
france:
tacher
germane:
beflecken, beschädigen ~ita: gefleckt.
hispane:
manchar, ensuciar
hungare:
foltot ejt, bepiszkol, pettyez
japane:
よごす, しみをつける, けがす
nederlande:
bevlekken
perse:
لکه‌دار کردن
pole:
brudzić, plamić, brukać, plugawić, skażać, szargać
rumane:
murdar, poluat, contaminat, spurca, păta, mânji
ruse:
посадить пятно, запятнать, пятнать
slovake:
poškvrniť
turke:
lekelemek
ukraine:
лишати пляму, плямити, плямувати

senmakula

Nehavanta makulon materian aŭ moralan: Noa estis homo virta kaj senmakula [6]; konscienco senmakula estas kuseno plej mola PrV .
angle:
spotless
beloruse:
незаплямлены, бездакорны
bretone:
disaotr
ĉeĥe:
bezúhonný, neposkvrněný, zachovalý (mravně, společensky)
ĉine:
无瑕 [wúxiá], 無瑕 [wúxiá], 完善的 [wánshànde], 完美地 [wánměide], 察察 [cháchá], 沒有缺點 [méiyǒuquēdiǎn], 没有缺点 [méiyǒuquēdiǎn], 沒有缺陷 [méiyǒuquēxiàn], 没有缺陷 [méiyǒuquēxiàn], 无缺点 [wúquēdiǎn], 無缺點 [wúquēdiǎn], 白壁无瑕 [báibìwēixiá], 硙 [ái], 磑 [ái]
france:
immaculé
germane:
makellos, perfekt
hispane:
inmaculada
japane:
よごれのない, しみのない
nederlande:
vlekkeloos, onbevlekt
perse:
بی عیب و نقص، بدون خدشه، کامل
pole:
niepokalany, nieskalany, nieposzlakowany
rumane:
imaculat, inocent
ruse:
незапятнанный
slovake:
nepoškvrnený
svede:
obefläckad
turke:
arı, lekesiz
ukraine:
незаплямований, чистий, без жодної плями, перен. непорочний

batmakulo

MED Haŭtmakulo sekvanta baton, ofte iĝanta bluaĵo: la malpli forta knabo eliris kun kelkaj bluaj batmakuloj kaj ŝvelaĵoj [7]. SUP:sangumo, eĥimozo
7. H. Sienkiewicz, trad. M. Sygnarski: Tra dezerto kaj praarbaro, Varsovio, 1978
angle:
bruise
beloruse:
сіняк, крывападцёк
ĉine:
瘀伤 [yūshāng], 瘀傷 [yūshāng], 瘀斑 [yūbān], 撞伤 [zhuàngshāng], 撞傷 [zhuàngshāng], 痍 [yí]
france:
bleu (trace de coup), trace de coup
germane:
blauer Fleck, Bluterguss, Veilchen (Bluterguss)
hispane:
hematoma, cardenal, moratón, moretón, equimosis
perse:
کبودی، کوفتگی، هماتوم
pole:
siniak
rumane:
julitură, vânătaie

haŭtmakulo

MED Alikolora parto de haŭto pro denaska difekto, vundo, ekzantemo...: li havas haŭtmakulon survizaĝan kiun li klopodadas kaŝi de ĉiuj kiujn li renkontas [8].
8. Vikipedio, artikolo „Birmaj Tagoj“, 2007-03-11
angle:
blemish
beloruse:
пляма на скуры
france:
tache sur la peau, tache cutanée
germane:
Mal (Hautfleck)
perse:
لکهٔ پوست
pole:
plama skórna
rumane:
pata de piele

administraj notoj