1relief/o JED

reliefo

1.
Elstareco de io sur ebena surfaco: [liaj vestoj] tiel strikte gluiĝis al la korpo, ke ĉiuj detaloj de ties reliefo tute klare videblis [1]; VD:profilo
2.
EdE BELA Elstara bildo (skulptaĵo) sur plata fono: de tombŝtono vere brilis blanka, galopanta ĉevalo en marmora reliefo [2]; pastro Sleymer malfermis en Konstanz monumenton — marmoran tabulon kun reliefo kaj subskriboj en la volapüka kaj germana lingvoj — sur la domo, en kiu vivis, laboris kaj mortis J.M. Schleyer [3]. SUB:altreliefo, bareliefo, kameoVD:modli, plastika
3.
GEOG Formo de la tersurfaco en iu regiono; modelo de la tersurfaco: Okcidenta Balkanio konsistas el landoj, kies reliefo estas relative montara [4]; oni uzis kartografiajn reliefojn kaj satelitajn bildojn, plenumante tiumaniere precizan glaciej-kronologion [5]; etendiĝis relative vasta ebena spaco, […] la reliefo, malglata pro la rokoj piede de la natura ŝtonmurego, fariĝis plata kaj kovrita de malabunda herbaro [6].
4.
(figure) Atentokapta videbleco: kelkaj sabataj kaj dimanĉaj aranĝoj povus havi pli da reliefo ol nun [7]; la lastaj balotoj elmontris tute reliefe tiun situacion. VD:profilo3
1. Johán Valano: Ĉu vi kuiras ĉine?, 10
2. Hjalmar Söderberg, trad. Sten Johansson: La Kiso kaj dek tri aliaj noveloj, ÅGE
3. E. Drezen, tr. N. Hohlov kaj N. Nekrasov: Mondolingvo: Tri jarcentoj da sercado, Leipzig: Ekrelo, 1931
4. Monato, Bardhyl Selimi: Balkanio: Montaraj aŭtovojoj
5. Monato, Roberto Pigro: Everesto mem blovospiras, 2013
6. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 5
7. La Ondo de Esperanto, 2003, № 11 (109)
angle:
relief, outstanding representation
beloruse:
рэльеф
bulgare:
релеф
ĉeĥe:
kontrast
france:
relief
germane:
Relief, Profil
hispane:
relieve
hungare:
dombormű, relief ~e: kitapinthatóan.
itale:
rilievo
japane:
起伏 [きふく], 凹凸 [おうとつ], 浮彫り [うきぼり], レリーフ
nederlande:
reliëf
pole:
wypukłość
portugale:
relevo
ruse:
рельеф ~e: рельефно, выпукло.
slovake:
kontrast
ukraine:
рельєф

reliefa

1.
Kies formo havas reliefon, kavojn, tuberojn: lavopelvo, riĉe ornamitan per reliefaj oraj figuroj [8]; ses reliefaj punktoj povas helpi al vidhandikapuloj legi, skribi, muziki [9]; li montris al mi reliefan portreton [10].
2.
(figure) Antentokapta per forta kontrasto: pleonasmo […] kiel retorika figuro […] servas por doni pli da forto, pli da koloro al la penso, […] la frazoj: aŭdi per siaj propraj oreloj kaj vidi per siaj propraj okuloj, estas pli reliefaj [11]; la maro […] estas ankaŭ reliefa temo en la muzika arto de Kjara Kon11 ; ŝia bela voĉo povus esti iomete pli reliefa, sed [cetere] estas neriproĉebla [12]. VD:distinga1, drasta, kontrasta
8. Henri Heine: La Rabeno de Baĥaraĥ, Ĉapitro I
9. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Brajlo
10. V. Sadler: Azia Strategio, Esperanto, 1963-01
11. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
12. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Intervjuo
angle:
2. outstanding
beloruse:
рэльефны, выпуклы
ĉeĥe:
plastický, vypouklý
france:
en relief
germane:
Relief-, reliefartig 1. reliefiert 2. griffig, ausgeprägt, markant, prägnant, hervorstechend
japane:
浮彫りの [うきぼりの], 起伏に富んだ [きふくにとんだ], 際立った [きわだった]
pole:
obrazowy
ruse:
рельефный
slovake:
kontrastný, vypuklý, výrazný
ukraine:
рельєфний, перен. виразний, яскравий

reliefigi, elreliefigi

(tr)
1.
Formi aŭ evidentigi reliefon de objekto: kontrasto […] reliefigas la formojn kaj akcentas la kolorojn [13].
2.
(figure) Atentigi pri..., emfazi, akcenti3: la 65 partoprenintoj en la seminario […] reliefigis la sekvajn temojn […] [14]; sciante pri […] forto kaj mono [necesaj] por fari tian ampleksan libron, mi kun forta bedaŭro elreliefigis kelkajn frapajn trajtojn de la libro [15].
13. I. Lapenna: Retoriko, 1950
14. D. Charters: Raporto pri la simpozio, [2011]
15. Der Esperantist, jan. 1984, n-ro 123, p. 18
beloruse:
1. рабіць рэльефным 2. выпінаць, падкрэсьліваць
france:
mettre en relief
germane:
2. herausarbeiten, hervorheben
japane:
浮彫りにする [うきぼりにする], , 際立たせる [きわだたせる], 強調する [きょうちょうする]
pole:
uwydatniać, uwypuklać
ruse:
сделать рельефным, перен. выпятить
ukraine:
робити рельєфним, перен. виділяти, підкреслювати

altreliefo

BELA Skulptaĵo, kies figuroj tre elstaras el surfaco: [li] studis tre atente la rimarkindan altreliefon de la pordego [16]; granda altreliefo pri la dudekmama Artemisa el Efezo [17]; (figure) ĉu Camacho jam skulptis al si altreliefon en la poezia sceno [18]?
angle:
high relief
beloruse:
гарэльеф
ĉeĥe:
hluboký reliéf
france:
haut-relief
germane:
Hochrelief
hispane:
altorrelieve
hungare:
magasdombormű
itale:
altorilievo
japane:
高浮彫り [たかうきぼり]
nederlande:
haut-reliëf
pole:
wypukłorzeźba
ruse:
горельеф
slovake:
hlboký reliéf

malaltreliefo

BELA Skulptaĵo, kies figuroj malmulte elstaras el ebena fono kaj estas iom platigitaj; bareliefo: la malaltreliefoj de l' Partenono [19]; malaltreliefo […] prezentas la Herkulajn penlaborojn [20].
19. E. About, trad. G. Moch: La Reĝo de la Montoj, 1909
20. -: Baziliko de Sankta Marko en Venecio, Katolika Sento, 2002:3
angle:
bas-relief
beloruse:
барэльеф
ĉeĥe:
basreliéf
ĉine:
浅浮雕 [qiǎnfúdiāo], 淺浮雕 [qiǎnfúdiāo]
france:
bas-relief
germane:
Flachrelief
hispane:
bajo relieve
hungare:
lapos dombormű
katalune:
baix relleu
nederlande:
bas-relief
pole:
płaskorzeźba
ruse:
барельеф
slovake:
basreliéf
svede:
planrelief, målerisk relief, lågrelief

malreliefo

BELA Skulptaĵo, kies figuroj estas konkave gravuritaj en surfaco: fera varmigebla ilo por enpremi malreliefajn desegnojn [21]; Stejskal legis brajlon sur la malreliefa flanko [22]. VD:gravuraĵoSUB:intajlo
21. La Ondo de Esperanto, 2002, №2
22. Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888–2015. Vol. 4, p. 282
angle:
counter-relief
beloruse:
контаррэльеф
germane:
Negativrelief, Hohlform
pole:
wklęsłorzeźba
ruse:
контррельеф

senreliefa

1.
Plata, ebena: la pentraĵoj […] similas al tiuj senreliefaj bildoj, en kies truon vi metas la kapon kaj fotiĝas: nur la vizaĝo vivas [23].
2.
(figure) Senĉarma, neoriginala, banala: la raportojn pri Francisko Rijal abunde ornamis seninteresaj detaloj, sed la pridemandado de Anĝela, lia amatino, elstaris el la senreliefa tuto [24]; VD:sengusta, proza, pala
angle:
1. flat, even
beloruse:
1. пляскаты, роўны 2. неарыгінальны, невыразны, банальны
ĉeĥe:
bez kontrastu, nevýrazný
ĉine:
[píng], 平坦 [píngtǎn]
france:
plat
germane:
platt, unreliefiert
hungare:
lapos (átv. is)
itale:
1. piatto (agg.) 2. insignificante
japane:
平板な [へいばんな], 精彩を欠いた [せいさいをかいた]
nederlande:
1. plat 2. onopvallend
pole:
płaski, niewyróżniający się
ruse:
1. плоский, ровный 2. неоригинальный, невыразительный, банальный
slovake:
bez kontrastu, nevýrazný

administraj notoj

~igi, el~igi: Mankas verkindiko en fonto.
mal~o: Mankas verkindiko en fonto.