Romi/o
Romio
Antikva ŝtato
estiĝinta ĉirkaŭ Romo,
unue kiel reĝlando, poste respubliko, poste imperio:
kiam la romia imperiestro Tiberio faris iam gramatikan eraron, la
gramatikisto Marcelo atentigis lin pri tio
[1];
koinê […] fariĝis kun la tempo la granda komuna lingvo de la tuta
Orienta Romia Imperio kaj el ĝi originas la moderna greka lingvo
[2];
la literaturaj idiomoj de Grekio, Romio, Hindio, Francio, Hispanio estas
prefere konsidereblaj kiel artefaritaj ol kiel naturaj formoj de la parolo
[3];
la latina […], origine la lingvo de Latio, […] etendiĝis
al najbaraj teritorioj, poste superregis la aliajn lingvojn de Italio, kaj
fine, portata de la romiaj legioj, konkeris la plej grandan parton
de la Okcidenta Mondo
[4];
en la klasika Romio la tuta filozofio kaj scienco estis greklingvaj
[5];
iujn sportajn movojn, similajn al la nunaj futbalaj, oni praktikis ankaŭ en
antikvaj Ĉinio, Grekio kaj Romio
[6].
1.
Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
6. Garbhan MacAoidh: Multvizaĝa futbalo, Monato, 2004/06, p. 18
2. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
3. Ivo Lapenna: Retoriko, Unua Parto
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Unua Parto
5. La Ondo de Esperanto, 1999, No 2 (52)
6. Garbhan MacAoidh: Multvizaĝa futbalo, Monato, 2004/06, p. 18
- angle:
- Ancient Rome
- beloruse:
- Старажытны Рым
- ĉeĥe:
- Římská říše
- ĉine:
- 古罗马 [gǔLuómǎ], 古羅馬 [gǔLuómǎ]
- france:
- Rome antique, Empire romain
- germane:
- Rom, Altes Rom, Römerreich
- hispane:
- Antigua Roma
- hungare:
- Róma (ókori állam)
- japane:
- ローマ帝国 [ローマていこく]
- nederlande:
- het oude Rome
- pole:
- Rzym
- ruse:
- Древнеримское государство, Древний Рим
- slovake:
- Rímska ríša
- ukraine:
- Рим, Римська імперія
romiano
Civitano aŭ loĝanto de Romio:
la prokuratoro laŭte diris, levante sian kalikon: – por ni, por vi, Cezaro,
patro de la romianoj
[7];
tiu tradicio perdiĝis, kiam la romianoj detruis la jerusaleman templon
antaŭ dumil jaroj
[8];
la romianoj konis tri specojn da proprietaĵoj
[9].
7.
Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 25
8. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
9. Roland Rotsaert: Evitenda evoluo, Monato, 2005/11, p. 13
8. Claude Piron: La bona lingvo, 6. Ies Malfido, Fido Mia
9. Roland Rotsaert: Evitenda evoluo, Monato, 2005/11, p. 13
- angle:
- Roman (person from ancient Rome)
- beloruse:
- старажытны рымлянін
- ĉine:
- 罗马人 [luómǎrén], 羅馬人 [luómǎrén]
- france:
- Romain
- germane:
- Römer
- hispane:
- romano
- hungare:
- római
- nederlande:
- Romein (inw. v.h. oude Rome)
- pole:
- rzymianin
- ruse:
- древний римлянин