8sens/o PV

senso

FILFIZL Iu el la kapabloj de organismo por ricevi impreson de ekstera fenomeno fizika aŭ ĥemia; sentumo: en kinejo oni povas uzi nur du el la kvin sensoj [1]; la vidpovo fakte estas eble la plej grava inter niaj sensoj [2]; kompense pro la blindeco la aliaj sensoj de la loĝantoj akriĝis [3]; tuŝ-senso, viv-senso, mov-senso kaj ekvilibr-senso estas nomataj „malsupraj sensoj“ ĉar ili rilatas kun korpa sistemo de volo kaj de metabolismo [4]; niaj sensoj sciigas nin ke ni estas tie ĉi, vivaj, vekaj, konsciaj, pensantaj, sentantaj [5]; vojaĝoj instigas ankaŭ ordinarajn homojn al pli intensa perceptado de la okazaĵoj, des pli poetojn, homojn kun viglaj, fajnaj sensoj [6]; la nebulo post mallonge rabas ĉiun orientsenson [7]; (figure) via senso por humuro ne pliboniĝis [8]. EKZ:aŭdado, vidado, flarado, gustumado, palpadoVD:blinda, surda
1. Lode van de Velde: Kvin homoj, kvin sensoj, Monato, 2000/06, p. 24
2. Monato, Paŭlo Sergio Viana: Kataraktotrakto revivigas
3. Monato, Donald Broadribb: Malutopio
4. Vikipedio, La 12 sentumoj
5. Monato, David Kelso: Kompreno en kunteksto ...
6. F.-G. Rössler: Profite vojaĝu kun Edwin, Monato, 1994:6, p. 21a
7. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, La Urbo de Imperiestroj
8. Monato, Trevor Steele: Tridek jarojn poste
angle:
sense
beloruse:
пачуцьце
ĉeĥe:
schopnost vnímat, smysl (vnímací)
ĉine:
[jué], 觉 [jué]
france:
sens (perceptif)
germane:
Sinn
hispane:
sentido (capacidad de percibir estímulos)
hungare:
érzékszerv
itale:
senso (percezione)
japane:
感覚 [かんかく], 知覚 [ちかく], センス [せんす]
nederlande:
zintuig
pole:
zmysł
portugale:
sentido
ruse:
чувство (способность восприятия: слух, зрение и т.п.)
slovake:
zmyslový orgán, ústroj
ukraine:
чуття, відчуття

sensi

Percepti per la sensoj, impresiĝi pro ia eksteraĵo: mi ne sensas la tiklojn de la akvo kaj la suno sur mia nuda korpo [9].
9. M. Fernández: Invit' al Utopio, en: La Vorto kaj la Vento, 2017
angle:
sense
beloruse:
адчуваць, успрымаць
france:
percevoir
hispane:
sentir, percibir
japane:
感じる [かんじる], 知覚する [ちかくする]
pole:
odczuwać, czuć
portugale:
sentir
ukraine:
відчувати, чути, сприймати за допомогою одного з чуттів

sensaĵo

Elementa impreso ricevata de senso; sentumaĵo: li ne plu sentis la pezecon de sia korpo, li ĉirkaŭpalpis per la manoj kaj ekkonsciis, ke li ŝvebis […] estis mirakla, neniam konata sensaĵo, sento de nedependeco kaj senlima libereco [10]; halucino […] estas erara percepto de sensaĵo [11]; la teproduktanto […] rostis la velkintajn tefoliojn tuj per pinbranĉoj, kaj tiel li akiris teon […] kun fumaĵita sensaĵo [12].
10. Michael Ende, trad. Wolfram Diestel: La Senĉesa Rakonto, Perelin', la Noktarbaro
11. Vikipedio, Halucino
12. Pluveta: Longa Historio de Bruna Teo, Ĉina radio Internacia, 2016-06-27
angle:
sensation
beloruse:
пачуцьцё, успрыманьне
ĉine:
情味 [qíngwèi]
france:
sensation
germane:
Sinneswahrnehmung, Empfindung, Wahrnehmung (Sinn)
hispane:
sensación
hungare:
érzékelés, érzéklet
itale:
sensazione
japane:
感覚 [かんかく], 感じ [かんじ]
nederlande:
zintuiglijke waarneming
pole:
odczucie, czucie
portugale:
sensação
ukraine:
відчуття, сприйняття

sensaro

La tuto de la sensoj de organismo: Tomaso, kiu opiniadis ke la kono estas atingebla nur pere de la sensaro, rifuzas la konceptadon pri kono de Aŭgusteno, por kiu la kono okazas nur per la dia iluminigo [13]; kvin el la tapiŝoj estas ordinare interpretataj kiel figuraĵoj de la sensaro: la gusto, la aŭdsenso, la vidpovo, la flarado kaj la tuŝado [14].
angle:
the senses
beloruse:
пачуцьці
ĉeĥe:
vnímací smysly
france:
les cinq sens
germane:
die Sinne
hispane:
los cinco sentidos
hungare:
az öt érzékszerv
itale:
i cinque sensi
japane:
五感 [ごかん]
nederlande:
zintuigen
pole:
zmysły {pl}
portugale:
os cinco sentidos
slovake:
vnímacie zmysly

sensilo

1.
BIO Ĉia simpla aŭ malsimpla (de ĉelo ĝis organo) korpoparto kun funkcio sensi; sentilo1: artropodoj havas ankaŭ ampleksajn gamojn de kemiaj kaj mekanikaj sensiloj, ĉefe bazite sur modifoj de multaj ĥetoj (haretaĵoj) [15]. SUB:sensorgano
2.
TEK Aranĝaĵo transformanta fizikan grandon en aparate aŭ komputile trakteblan signalon; sentilo2: temperatursensilo el plateno kies rezistanco estas 100 Ω ĉe 0 °C [16]; en la skanilo, la analogaj datumoj de fizika objekto estas akceptitaj per sensilo kaj transformitaj al cifereca formo [17]; malgrandaj sensiloj kontrolos la staton de paciento dum kirurgia operacio [18].
15. Vikipedio, Artropodoj
16. Vikipedio, Temperatursensilo
17. Vikipedio, Skanilo
18. G. Cazzaro: Mikroskope vastaj horizontoj, Monato, 1997:2, p. 12a
angle:
sensor, sensing device, pickup, transducer
beloruse:
1. успрымальны ворган 2. датчык, сэнсар
ĉeĥe:
buňka příjmající vjemy, senzila
ĉine:
感官 [gǎnguān], 检测仪 [jiǎncèyí], 檢測儀 [jiǎncèyí], 传感器 [chuángǎnqì], 傳感器 [chuángǎnqì]
france:
capteur, senseur
germane:
, Fühler 1. Sinnesorgan 2. Gebergerät, Sensor
hispane:
1. órgano sensorial 2. sensor
hungare:
érzékelő, szenzor
itale:
sensore
japane:
感覚器 [かんかくき], センサー, 検知器 [けんちき]
pole:
1. organ zmysłu 2. czujnik, sensor
portugale:
1. órgão do sentido 2. sensor
ruse:
датчик, щуп
slovake:
bunka prijímajúca vnemy, senzila

sensismo

FIL Doktrino, laŭ kiu ĉia kono venas de sensaĵoj kaj nur de ili; sensualismo: Condillac […] neis la ekziston de la „meditado“, dua fonto de konaro krom la sentoj, kreante sian propran filozofion, konata kiel Sensismo [19]. VD:empiriismo
angle:
sensualism
beloruse:
сэнсуалізм
ĉeĥe:
senzualizmus
france:
sensualisme (philosophique)
germane:
Sensualismus
hispane:
sensualismo
hungare:
szenzualizmus
itale:
sensismo (fil.), sensualismo (fil.)
japane:
感覚論 [かんかくろん]
nederlande:
sensualisme
pole:
sensualizm
portugale:
sensorialismo
ruse:
сенсуализм
slovake:
senzualizmus
ukraine:
сенсуалізм

aŭdsenso

Aŭdpovo: cirklodancoj [povas] plibonigi la kunordigon inter la vidsenso, la aŭdsenso kaj la korpmovado [20]; beleco alparolas ĉefe al la vidsenso, sed ekzistas beleco por la aŭdsenso [21].
angle:
sense of hearing
beloruse:
слых
ĉine:
听觉 [tīngjué], 聽覺 [tīngjué]
france:
audition (sens), ouïe (sens)
germane:
Gehör, Hörvermögen
hispane:
audición (sentido), oído (sentido)
itale:
udito (senso)
nederlande:
gehoor
norvege:
hørsel
pole:
słuch
portugale:
audição (sentido)
ukraine:
слух

elektrosenso

Senso, per kiu iuj bestoj perceptas elektrajn kampojn: elektrosenso estas kutime nur utila por ŝarkoj kaj aliaj subakvaj bestoj, pro tio ke la sala akvo pli bone tralasas la elektrajn signalojn ol aero [22].
22. F. van Hertrooij: Mamuloj kiuj venas el ovoj: la monotremoj, Scivolemo, 2018-05-02
angle:
electroreception
beloruse:
электрарэцэпцыя
france:
électroperception
germane:
Elektrosinn
hispane:
electrorrecepción
pole:
zmysł elektryczny
portugale:
eletrorrecepção, eletropercepção

flarsenso

Flarpovo: krom spira organo, nazo ankaŭ estas la organo de la flarsenso, kiu intime ligiĝas kun la gustumado [23]; flarsenso [de ĉevalo] kvankam multe pli bona ol tiu de homoj, ne estas tiom bona kiom tiu de hundo [24]; murenoj […] ĉasas aliajn bestojn per tre fajna flarsenso [25].
angle:
sense of smell
beloruse:
нюх
ĉine:
嗅覺 [xiùjué], 嗅觉 [xiùjué]
france:
flair, odorat
germane:
Riechsinn, Geruchssinn
hispane:
olfato (sentido)
hungare:
szaglás
japane:
臭覚 [しゅうかく], 嗅覚 [きゅうかく]
nederlande:
reukzin
pole:
węch, powonienie
portugale:
olfato
ruse:
нюх, обоняние, чутьё
ukraine:
нюх

gustosenso

Senso, per kiu oni perceptas salecon, dolĉecon, amarecon, acidecon en la buŝo: iuj el ili iam, ekzemple unufoje dum kelkaj semajnoj, por kontentigi gustosenson, manĝas ion aŭ trinkas [26]; [ĉe la proteo] la burĝonoj de la gustosenso estas en la muka epitelio de la buŝo, plej parto ĉe la supra flanko de la lango kaj en la enirejo al la truoj de la brankoj [27].
angle:
sense of taste
beloruse:
смак (пачуцьце)
ĉine:
味覺 [wèijué], 味觉 [wèijué]
france:
gout (sens)
germane:
Geschmackssinn
hispane:
gusto (sentido)
japane:
味覚 [みかく]
pole:
smak (zmysł)
portugale:
paladar
ukraine:
смак

magnetosenso

Senso, per kiu iuj bestoj perceptas magnetajn kampojn de la tero: eksperimentaj teknikoj kiel genaj nokaŭtoj permesis pli detalan ekzamenon de ebla magnetosensado en ... bananmuŝoj [28].
angle:
magnetoreception
beloruse:
магнітарэцэпцыя
france:
magnétoception
germane:
Magnetsinn
hispane:
magnetorrecepción
pole:
zmysł magnetyczny

tuŝosenso, tuŝsenso

Senso, per kiu oni perceptas kontraŭpremon, glatecon, varmecon ktp. de tuŝataĵo: je la tuŝosenso ĝi estas glata, malvarma kaj malmola [29]; maketo uzata de blinduloj por kompreni pere de la tuŝosenso kia estas ĉu konstruaĵo ĉu urbo [30].
29. B. Russell, trad. J. Alkasaro: La problemoj de la filozofio, [2004?]
30. Vikipedio, Maketo (arkitekturo)
angle:
haptic perception, sense of touch
beloruse:
дотык (пачуцьце)
ĉine:
触觉 [chùjué], 觸覺 [chùjué]
france:
toucher (sens)
germane:
Tastsinn
hispane:
tacto (sentido)
japane:
触覚 [しょっかく]
pole:
dotyk (zmysł)
portugale:
tato (sentido)
ukraine:
дотик (чуття)

vidsenso

Vidpovo: la lumintensa funkcio […] priskribas la mezan spektran sensaĵon de homa vidsenso de brileco [31]; Béla Julesz […] faris gravajn kontribuojn al la teorio de homa vidsenso [32].
angle:
ability to see, sight
beloruse:
зрок
ĉeĥe:
zrak
ĉine:
視覺 [shìjué], 视觉 [shìjué], 眼力 [yǎnlì]
france:
vue (sens)
germane:
Sehfähigkeit, Gesichtssinn
hispane:
vista (sentido)
hungare:
látóképesség
japane:
視覚 [しかく]
pole:
wzrok
portugale:
visão (sentido)
ruse:
зрение
slovake:
schopnosť vidieť, videnie, zrak
ukraine:
зір

administraj notoj