*serpent/o

*serpento

1.
ZOO Iu el serpentoj, senpieda rampulo kun tre longa cilindroforma korpo tegita de skvamoj: (figure) vi varmigos serpenton, ĝi al vi enpikos la dentonPrV (ne kompatu malbonulon); turniĝadi kiel serpento PrV ; (figure) dorloti serpenton (perfidulon) sur sia brusto PrV ; ĝi mordas kiel serpento kaj pikas kiel vipuro [1]; maraj serpentoj (serpentformaj marbestoj) [2]; ŝi surpaŝis per piedo sur la serpenton, — la serpento eksiblis kaj forrampis FK ; (figure) la relvojo zigzagis kiel nigra serpento tra la intermontaĵo [3]. SUB:boao, kolubro, vipuro
2.
BIB La tentanta demono: la virino diris: la serpento tromplogis min, kaj mi manĝis (la pomon) [4]; (figure) la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj Marta .
3.
(figure) Iu aŭ io, venenige aŭ damaĝe efikanta, precipe per insidaj vortoj, sur la homan animon: tiuj ĉi vortoj estis serpentoj, kiuj volvekovris Martan de la kapo ĝis la piedoj kaj enpuŝis siajn pikilojn en ĉiujn punktojn de ŝia korpo Marta ; ho, nobla mia filo: la serpento, de kies mordo mortis via patro, nun portas lian kronon Hamlet ; Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo […] kiu elpensis […] malhonoran historion pri mi […] FK .
angle:
serpent, snake
beloruse:
1. зьмяя 2. зьмей 3. зьмяя, гадзіна
ĉeĥe:
basový cink, serpent
ĉine:
[shé], 長蟲 [chángchong], 长虫 [chángchong]
france:
serpent
germane:
1. Schlange
hispane:
serpiente
hungare:
kígyó
indonezie:
ular
itale:
serpente
katalune:
serp
nederlande:
serpent 1. slang
pole:
wąż
rumane:
șarpe
ruse:
1. змея 2. змей
slovake:
serpent
svede:
1. orm
tibete:
1. སྦྲུལ་
turke:
1. yılan

Serpento [5] (Ser)

AST Ekvatora Stelfiguro (Serpens): unu el la du sistemoj orbitas ĉirkaŭ stelo, similgranda kiel nia Suno, 123 lumjarojn malproksime de ni, en la konstelacio Serpento [6]. VD:Hidro
5. Astronomia Terminaro
6. OH: Du strangaj planedsistemoj, Monato, jaro 2001a, numero 7a, p. 20a
angle:
Serpens
beloruse:
Зьмяя (сузор’е)
ĉine:
巨蛇座 [Jùshézuò]
france:
Serpent (constellation)
germane:
Schlange (Sternbild)
itale:
Serpente (costellazione)
japane:
ヘビ, 陰険な人 [いんけんなじん], セルパン
katalune:
el Serpent (constel·lació)
latinece:
Serpens
pole:
Wąż (gwiazdozbiór)
rumane:
Șarpele (constelație)
tibete:
སྦྲུལ་
ukraine:
змій, змія, гадюка, (перен. ще) гад, гадина

serpenta

1.
Rilata al serpento; havanta tipan econ de serpento: serpentaj kaj lacertaj haŭtoj [7]; (figure) la dioj verŝis sur vin ĉiujn favorojn: ili donis al vi serpentan prudenton kaj okulojn de vulturo [8]; ĝia gusto enhavas la maldolĉecon de la veneno serpenta FK ; la unua monato de la Serpenta Jaro en Pekino [9].
2.
Serpentoforma, ondolinia, tordiĝa, sinua: ili padelis senbrue la longan kaj mallarĝan kanoton tra serpentaj fluejoj [10]; malgranda urbo aperis malproksime kun sia ponto, sia preĝejo kaj serpenta rivereto [11]; serpenta vico antaŭ la kaso [12]; desegnekovritaj de nigraj linioj, punktoj, serpentaĵoj Marta . VD:serpentumi
7. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
8. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 1, Ĉapitro IV
9. Monato, Alice Liu: Tra densa mallumo ...
10. Sten Bergman, trad. Birger Gerdman: Tra sovaĝa Kamĉatko
11. Charles Dickens, trad. Martyn Westcott: Kristnaska kanto, Dua strofo: La unua el la tri fantomoj
12. Monato, Stefan Maul: Aŭtomat-homo
angle:
2. serpentine, snaky, sinuous, twisty
beloruse:
1. зьмяіны 2. зьмеепадобны
ĉeĥe:
jako had (adj.)
ĉine:
2. [lǐ], 邐 [lǐ], 蛇紋石 [shéwénshí], 蛇纹石 [shéwénshí]
france:
2. ondoyant, sinueŭ, tortueŭ
germane:
1. schlangengleich 2. schlangenförmig
hungare:
2. kígyózó, kanyargó
itale:
2. sinuoso, tortuoso
japane:
蛇の [へびの], 蛇のような [へびのような], 蛇行した [だこうした]
katalune:
2. sinuós, serpentí
nederlande:
2. slingerend, kronkelend
pole:
wężowy, wężowaty
rumane:
șarpelui, sinuos
ruse:
2. змеистый
slovake:
ako had
ukraine:
зміїний

serpenti

(ntr)
(figure) Serpentumi: mi kuregis supren laŭ la serpentanta ŝtuparo [13]; la provinca vojo de la valo, suprenkondukanta al Fontamara, kiu serpentas sur la dorso de la monteto, estis dezerta [14]; ĉar ni ne bone konis la terenon, ni iris per la plej longa vojo, kiu konsistis el mallarĝaj serpentantaj ŝoseetoj [15].
13. Edgar Rice Borroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, ĉapitro 5a
14. Ignazio Silone, trad. A. Angelo: Fontamara, ĉapitro 5a
15. Monato, Garvan Makaj: Nova ekologia vilaĝo
angle:
meander, twist
beloruse:
зьмяіцца
ĉeĥe:
plazit se, vinout se (jako had)
ĉine:
蜿蜒 [wānyán], 河曲 [héqū], 盘旋而行 [pánxuánérxíng], 盤旋而行 [pánxuánérxíng], 蛇行 [shéxíng], 蜿蜒而行 [wānyánérxíng], 弯弯曲曲 [wānwānqūqū], 彎彎曲曲 [wānwānqūqū]
france:
serpenter, sinuer
germane:
schlängeln
hispane:
serpentear
hungare:
kígyózik, kanyarog
itale:
serpeggiare
japane:
蛇行する [だこうする]
katalune:
serpentejar
nederlande:
slingeren, kronkelen
pole:
wić się, tworzyć serpentyny
rumane:
crispa, creați streamere
ruse:
змеиться
slovake:
plaziť sa, vinúť sa (ako had)
ukraine:
зміїтися, звиватися

serpentoj

ZOO Subordo de skvamuloj (Serpentes): Pitono (Python) estas genro de grandaj, senvenenaj serpentoj, kun rudimentaj membroj [16]; laŭlitere tetrapodoj signifas „kvarpiedulojn“, ne ĉiuj anoj de ĉi tiu klado havas efektive kvar piedojn, ekzemple, serpentoj havas neniujn kaj birdoj havas nur du [17]; Komodo-varanoj […] povas atingi longecon de pli ol 3 metroj [… sed] ekzistas reptilioj multe pli grandaj ol ili, nome kelkaj specioj de krokodiloj (por ne paroli pri kelkaj specioj de serpentoj) [18].
angle:
serpents
beloruse:
зьмеі (падатрад)
france:
serpents
germane:
Schlangen (Unterordnung)
hungare:
kígyók
katalune:
serps, serpents
latinece:
Serpentes
nederlande:
slangen
pole:
węże
rumane:
șerpi
ruse:
змеи (подотряд)
ukraine:
змії

Serpentisto [19]EBV (Oph)

AST Ekvatora Stelfiguro (Ophiuchus): M9 estas globa stelamaso en konstelacio Serpentisto [20].
angle:
Ophiuchus
beloruse:
Зьмеядзержнік (сузор’е)
ĉine:
蛇夫座 [Shéfūzuò]
france:
Ophiuchus, Serpentaire
germane:
Schlangenträger
hispane:
Ofiuco
itale:
Ofiuco (costellazione), Serpentario (costellazione)
katalune:
el Serpentari
latinece:
Ophiuchus
pole:
Wężownik (gwiazdozbiór)
portugale:
Ofiuco, Serpentário
rumane:
Ofiucus (constelație)

serpentumi

(ntr)
Iri torde kaj ondolinie kiel serpento; serpenti; tordiĝi, zigzagi. rivero, kiu serpentumis ĉirkaŭ arbaro preter multe da kasteloj [21]; serpentumantaj riveretoj[22]; de la altaĵeto de la preĝejo milde serpentumetas neasfaltitaj vojetoj almaren [23]; la vizitanto zigzagas aŭ serpentumas en labirinto [24]; neniu sono bruos kaj neniu vizaĝo serpentumos tra la stratoj [25]; (figure) ĉiam la homo kapablos lingve serpentumi [26]; en Esperanto povas redoni la serpentumaĵojn kaj fajnaĵojn de multaj naciaj lingvoj [27]; li verke serpentumas inter la Duakanonaj Libroj kaj eseo pri kristanismo kaj aliaj religioj [28].
angle:
meander, twist
beloruse:
зьмяіцца
ĉeĥe:
plazit se, vinout se (jako had)
ĉine:
河曲 [héqū], 蜿蜒 [wānyán], 弯弯曲曲 [wānwānqūqū], 彎彎曲曲 [wānwānqūqū], 汫濙 [jǐngyíng]
france:
serpenter, sinuer
germane:
schlängeln, mäandern
hungare:
kígyózik, kanyarog
itale:
serpeggiare
japane:
蛇行する [だこうする], うねる, 曲がりくねる [まがりくねる]
katalune:
serpentejar
nederlande:
slingeren, kronkelen
pole:
wić się serpentyną, tworzyć serpentyny
rumane:
se zvârcește serpentină, creați streamere
ruse:
змеиться
slovake:
plaziť sa, vinúť sa (ako had)
ukraine:
зміїтися, звиватися

serpentumo

Onduma formo, kurbiĝanta jen al iu flanko, jen al la alia, sinuo, zigzago: tie la Rejno fluas tra vasta serpentumo [29]; la soldatoj atendis ŝancon por ataki, rigardante la longan nigre-brunan serpentumon de la urba muro [30].
29. Vikipedio, Kaiserswerth
30. Hasegawa T.: En Ĉinio Batalanta, 1954
beloruse:
зьмейка (лінія)
ĉeĥe:
serpentina
ĉine:
波浪線 [bōlàngxiàn], 波浪线 [bōlàngxiàn]
france:
sinuosité
germane:
Schlangenlinie, Mäander
japane:
蛇行 [だこう]
pole:
serpentyna
rumane:
serpentină
slovake:
serpentína (o ceste)

*sonserpento [31]

ZOO Krotalo, genro de amerikaj venenaj serpentoj (Crotalus), kun moveblaj kornaj ringoj ĉe la vosto, kaŭzante siblan sonon per ĝia vibrigado: [ĉe la] Muta sonserpento […] simile al la sonserpentoj vibras la vostofino ĉe ekscitiĝo [32].
angle:
rattlesnake
beloruse:
бразгучка
ĉine:
响尾蛇 [xiǎngwěishé], 響尾蛇 [xiǎngwěishé]
france:
crotale, serpent à sonette
germane:
Klapperschlange
japane:
ガラガラヘビ
latinece:
Crotalus
nederlande:
ratelslang
pole:
grzechotnik
rumane:
șarpe cu clopoței
ukraine:
гримучник, кротал

administraj notoj