total/a SPV

totala

Ĉion ampleksanta, ĉioma, kompleta: totala suneklipso [1]; la totala nuna jara enspezo de la registaro estas 50 milionoj da eŭroj [2]; la totala areo de Nepalo estas 147 181 km²-oj [3]; totala deficito de varoj [4]; la lasta vorto estas brila ekzemplo de la totala hipokriteco [5]; konserviĝas 496 kavernoj de diversaj dinastioj, kaj la totala areo de la freskoj superas 45 000 kvadratajn metrojn [6]; la ununura ebla solvo kuŝas en totala adopto de unu lingvo eŭropa vehikla [7].
a)
POL Komplete kontrolanta ĉiujn partojn de la socio; malliberala: la rusaj aŭtoritatoj reprenis la totalan regadon de la informado [8]; regis piramida administra sistemo sub la totala kontrolo de la partio [9].
b)
EKON Sumanta trans ĉiuj branĉoj de lando, de entrepreno ktp: la energikonsumo por unuo de totala enlanda produktvaloro malaltiĝis je 19,1%, [10]; la enspezoj de filmoj produktitaj en Ĉinio donis 40 % de la tutjara totala enspezo [11].
SIN:plena2, tutaVD:malneta
1. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Dua Parto
2. Monato, Lenio Marobin: Falklandaj Insuloj prosperas, 2012
3. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Kial Nepalaj viroj iras labori en arabaj landoj?
4. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
5. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Recenzo
6. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, El Ĉinio
7. Monato, Garbhan Macaoidh: Opinio: Ĉu nova ŝanco por malfortaj lingvoj?
8. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
9. La Ondo de Esperanto, 1999, No 3 (53)
10. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, Ĉefartikolo
11. Monato, Mu Binghua: Filmomerkato stagnas, 2004
beloruse:
татальны, усеагульны, поўны
ĉeĥe:
celkový, totální, úplný
ĉine:
全部 [quánbù], 全面 [quánmiàn], 完全 [wánquán], 全盘 [quánpán], 全盤 [quánpán]
france:
total (adj.)
germane:
völlig, vollständig, total
hispane:
total (adj.)
hungare:
totális, összes
japane:
全体の [ぜんたいの], 総計の [そうけいの]
katalune:
total (adj.)
nederlande:
totaal
pole:
całkowity, totalny, zupełny
portugale:
total
ruse:
тотальный, всеобщий, полный, безраздельный
slovake:
celistvý, totálny
ukraine:
тотальний, повний, абсолютний, неподільний, цілковитий

totalo

1.
=totaleco
2.
FOT Perspektivo ampleksanta la tutan scenon; totalbildo: sinsekvas en la verkego tiom da personoj, tiom da kontraŭecoj, ke oni ne ricevas klaran perspektivon super la tutaĵo, […] Trojo kaj „la grekoj“, […] ĉi tie la totalo estas en tiel pli vasta skalo, ke unuflanke ne nur temas pri heroo kontraŭ heroo, sed ambaŭflanke eĉ falas miloj da viktimoj [12]. VD:panoramo, sinoptiko
3.
EKON Sumo trans ĉiuj branĉoj de lando, entrepreno ktp: nur 0,2 milionoj da ĉinoj – 1 % de la tutmonda totalo – servas eksterlande [13]; tiuj investoj kaŭzos pluajn investojn je totalo de 480 milionoj da ŝilingoj por ventelektrejoj [14]; la planitaj investoj ĝis 2003 faras totalon de 200 milionoj da USD [15]; maksimume 5 % el la energia totalo koncerne 2000-kalorian dieton devenu de tiuspecaj nutraĵoj [16].
Rim.: Pro la adjektiva radikkaraktero, „totalo“ propre esprimas econ, ne konkretaĵon. La du fakaj sencoj ŝajne estas ŝablonitaj el nacilingvoj kaj pli bone estu esprimitaj per „totala perspektivo“, „totala sumo“ aŭ eventuale „totalaĵo“. Kiel figura uzo ili estas certagrade akcepteblaj. Efektive oni eĉ per fundamenta „tut/“ povus simple diri „tutvido“, „tutsumo“. [Wolfram Diestel]
12. Gerrit Berveling: Granda majstraĵo – ĉi traduko!
13. Monato, Mu Binghua: Ĉinio: Eksporto de laboristoj
14. Monato, Evgeni Georgiev: Ventelektrejoj en ofensivo
15. Monato, Evgeni Georgiev: Pliigita aktivado de LUKoil, 2001
16. Monato, Lenio Marobin: Elaĉetas sin (kelkaj) grasoj, 2014
angle:
2. long shot
beloruse:
агульная колькасьць, сума
ĉeĥe:
celé množství, vše
ĉine:
全部 [quánbù], 累計 [lěijì], 累计 [lěijì], 总计 [zǒngjì], 總計 [zǒngjì], 总体 [zǒngtǐ], 總體 [zǒngtǐ]
france:
total (nom), totalité
germane:
2. Totale (Perspektive) 3. Gesamtsumme
hispane:
total (subst.), resultado
japane:
全部 [ぜんぶ], 全体 [ぜんたい]
katalune:
total (subst.)
pole:
ogół
slovake:
celé množstvo, všetko

totaleco

Stato ĉion ampleksanta; tuteco: la plej longa luneklipso de la 21-a jarcento, kun 103 minutoj da totaleco [17]; homo dum la dua mondmilito […] ne precize scias en ĝia totaleco, kio okazas, kaj […] ne disponis pri la multaj dokumentoj respegulantaj tiun ĉi neimageblan krimon [18]; la ŝtato streĉe laboris […] kreski universale — space kaj branĉe kaj atingi la kvaliton de aŭtenta totaleco (vd totalismo) [19]; ili pledas por filozofio de la totaleco, kiu integras homojn kun vivantaj organismoj kiel tuto, sen doni al ili ajnan specialan statuson [20].
17. Hodiaŭ luneklipso, Taĵo nia, Kongresa Kuriero de la 103a Universala Kongreso de Esperanto, n-ro 1, 28-a de julio 2018
18. Corry van Kleef: Amara Frukto De La Eŭropa Civilizacio, Espero Katolika, n-ro 6/1968
19. La Ondo de Esperanto, Alen Kris: 2008, n-ro 1 (159)
20. Bernard Feltz: La filozofiaj kaj etikaj problemoj de klimata ŝanĝo
angle:
totality
germane:
Totalität

totalismo

POL Politika reĝimo, en kiu la rajtoj de la civitanoj estas kvazaŭ ensorbitaj de la ŝtato, kaj en kiu povas ekzisti nur unu partio, tiu de la ŝtatistoj: totalisma reĝimo; tio fakte estas universala solvo por ĉiuj totalismaj reĝimoj – ĉu komunismaj, ĉu naziaj, ĉu iuj ajn […] necesas starigi […] komunan kaj timigan malamikon [21]; kiam ni sincere komencas kredi ke ĝuste nia bono kaj nia belo devas esti LA bono kaj LA belo por ĉiuj, tiam ni transiras sojlon al totalismo [22]; nur en 1988 Irina rajtis reveni al Sovetio […] ne plu regas tie totalismo, kaj la vivnivelo sufiĉe pliboniĝis [23]; li, prave similigante teokratiojn kaj totalismojn (faŝismojn), eĉ trovas la fontojn de ili en la tradiciaj monoteismoj [24].
beloruse:
таталітарызм ~isma: таталітарны.
ĉeĥe:
totalita, totalitarizmus, totalitní režim, totalizmus
ĉine:
极权主义 [jíquánzhǔyì], 極權主義 [jíquánzhǔyì], 极权社会 [jíquánshèhuì], 極權社會 [jíquánshèhuì]
france:
totalitarisme ~isma: totalitaire.
germane:
Totalitarismus ~isma: totalitär.
hispane:
totalitarismo ~isma: totalitario, autoritario.
hungare:
önkényuralom, totalitarizmus ~isma: önkényuralmi, totalitárius.
japane:
全体主義 [ぜんたいしゅぎ]
katalune:
totalitarisme ~isma: totalitari.
nederlande:
totalitarisme ~isma: autoritaire.
pole:
totalizm, totalitaryzm
portugale:
totalitarismo ~isma: totalitário.
ruse:
тоталитаризм ~isma: тоталитарный.
slovake:
totalizmus
ukraine:
тоталітаризм

administraj notoj