1vulgar/a PV

vulgara

1.
Manka je belgusto, kulturo, bonaj manieroj, bona eduko ktp:
a)
(pri homo) Kruda, maleleganta, needukita, pleba: mizera vagabondo […] perversa, eĉ vulgara [1]; duonklera, vulgara, sed ne malbona homo PatrojFiloj ; vidante ĉi tiujn fremdulojn, fortajn, malgraciajn, vulgare ridantajn, odorantajn sebon kaj parolantajn nekonatan kaj malmolan lingvon, [li] ekbolis [2]. VD:frivola3, obscena
b)
(pri aĵo) Malfajna, malbontona, malbelgusta, eventuale eĉ maldeca: la nomo „virgulino“ estas sufiĉe vulgara kaj multe ne tiel bontona, kiel la nomo „stampilo“ [3]; Histriono. Arlekeno, amuzanta la publikon per vulgaraj komikaĵoj VdE ; Necesus por ĉi son' familiara, ⫽ (…) ⫽ agrabla vorto, ĉar ekzistas nur ⫽ la „furzo“, sed ĝi estas tro vulgara [4]. SIN:triviala, maldelikata
c)
(pri teorio, koncepto) Simpligita ĝis misprezento, absurdo: vulgara ekonomiko, marksismo; la supraĵa, vulgara formo, en kiu la materiismo de la 18-a jarcento plu ekzistas hodiaŭ en la kapoj de naturesploristoj kaj kuracistoj kaj en la kvindekaj jaroj estis predikata de Büchner, Vogt kaj Moleschott [5]; tiu vulgara sinkretismo de la ĉina kaj la japana [6].
VD:banala, triviala, primitiva, perversa, profana, proza2
2.
(evitinde) Ordinara, komunuza: la oratora honesteco ne estas, do, identa al honesteco en vulgara senco de la vorto [7]; la mezepoka Latina […] kunigis ĉiujn tri antaŭajn lingvoformojn: la Latinan klasikan, vulgaran (t.e. la popolan) kaj kristanan [8]; la klareco de la ĉiutaga, vulgara lingvo, kiu estas unu el la plej grandaj avantaĝoj de Esperanto LSF .
Rim.: Ĉi tiuj du sencoj (respondaj al malsamaj tradicioj naciaj) ne povas kunekzisti en racia kaj klara lingvo. Ili estas preskaŭ kontraŭaj: vulgara2 karakterizas ion kiel aferon kutiman, normalan, ordinaran; dum vulgara1.a estas malaproba, ĝi atribuas econ malbonan, malkonvenan kaj evitindan. Zamenhof kaj Kabe uzadis nur la sencon vulgara1.a, kiu efektive estas pli internacia kaj utila (ĉar la sencon vulgara2 pli taŭge kaj nemiskompreneble esprimas la adjektivoj „ordinara“, „kutima“, „komunuza“). [Sergio Pokrovskij]
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Al Paul Verlaine
2. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro VII
3. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Du pavimbatiloj
4. Peter Peneter (= Waringhien): Sekretaj sonetoj, n-ro 32
5. Frederiko Engelso, tr. Vilhelmo Lutermano: Ludoviko Fojerbaĥo kaj la fino de la klasika germana filozofio, MAS, 2011. ISBN 978-2-918300.48-9. P. 23/24
6. YAMASAKI Seikô: Lingvoplanado en Japanio, En: Por aktiva lingvopolitiko. Aktoj de la Lingvopolitika Seminario en la 81-a Universala Kongreso de Esperanto, Prago 1996. UEA: Rotterdam 1999. P. 17.
7. I. Lapenna: Retoriko, Ĉap. 11ª.
8. V. Barandovskä-Frank: Latinidoj por Eŭropo, Interlinguistica Tartuensis, IX, 2009. P. 84
angle:
vulgar 2. common, proletarian
beloruse:
1. вульгарны, пошлы, недалікатны, плюгкі 2. звыклы, банальны, агульнапрыняты, распаўсюджаны
bulgare:
1. просташки 2. вулгарен, прост, народен
ĉeĥe:
lidový, neomalený, obyčejný, sprostý, vulgární, zjednodušený
france:
1. grossier, trivial, vulgaire 2. vernaculaire, vulgaire
germane:
vulgär 2. gewöhnlich
hispane:
vulgar
hungare:
1. goromba, mosdatlan, vulgáris 2. közönséges, szokványos
japane:
通俗の [つうぞくの], 日常の [にちじょうの], ありふれた, 卑俗な [ひぞくな]
katalune:
vulgar 1. ordinari, groller 2. banal, corrent
nederlande:
vulgair, grof (vulgair) 2. gebruikelijk, gewoon
portugale:
vulgar
ruse:
1.a грубый, простонародный 1.b вульгарный, пошлый 1.c вульгарный 2. обычный, обыкновенный, народный, общепринятый, общеупотребительный
slovake:
neomalený, obyčajný, vulgárny, všeobecný, zjednodušený
svede:
1. vulgär 2. vanlig, allmän
ukraine:
вульґарний, паскудний, непристойний, загальноприйнятий, узвичаєний, спрощений

vulgareco

Eco de tio, kio estas vulgara, banala, maldelikata: la cindro, kiu falis el liaj haroj, la vulgareco de la ĉifona vesto, ĉio ĉi estis por li abomena [9]; li volas sufoki la vulgarecon kaj mizerecon de la ordinara vivo [10].
9. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro I
10. H. Sienkewicz, trad. L. Zamenhof: Quo vadis?, 1933
beloruse:
вульгарнасьць, плюгкасьць
ĉeĥe:
lidovost, sprosťáctví, vulgarita
france:
trivialité, vulgarité
japane:
通俗さ [つうぞくさ], 俗物根性 [ぞくぶつこんじょう]
ruse:
пошлость, вульгарность
slovake:
vulgarita
ukraine:
вульґарність

vulgarigi

(tr)
1.
Fari vulgara1: Chmielik ofte vulgarigas la tekston en tute netolerebla maniero [11]; vulgarigi kritikon al tio, kion ĝi ŝajnas elvoki ĉe Marček, eĉ ne decas sur la paĝoj de tiu ĉi revuo [12]; Renato k.a. ne vulgarigu la aferon per la stultaĵo, ke tiuj, kiujn la konduto de Smetanina ŝokas, iĝis senkritika predo de usona propagando [13].
2.
(evitinde) Popularigi, vaste konigi, uzigi; igi ordinara komunuza: vulgarigi novan eltrovon.
11. Wolfgang Kirschstein: Eĉ se vi ne volas legi …, La Ondo de Esperanto, 2001. № 8-9
12. Malmalice pri kritikoLa Ondo de Esperanto
13. Osmo Buller: UEA kritikata pro troa neŭtraleco, Libera Folio je 2022-07-19
beloruse:
1. вульгарызаваць, апашляць 2. папулярызаваць
ĉeĥe:
vulgarizovat, zjednodušit, zkreslit, zpopularizovat, zvulgarizovat
france:
2. vulgariser
japane:
通俗化する [つうぞくかする], 大衆化する [たいしゅうかする]
ruse:
1. опошлять, опошлить 2. популяризовать, популяризировать
slovake:
zvulgarizovať
ukraine:
вульґаризувати, спрощувати

vulgarulo

1.
Homo vulgara1.a: mi esperas, ke vi ne fariĝos edzino de ĉi tiu vulgarulo [14].
2.
Plebano: dum Lemuel, vulgarule vestite, sin tenis je kelke da paŝoj malantaŭ ili [15].
beloruse:
1. плюгавец, пашляк 2. прастак, прасталюдзін
japane:
俗物 [ぞくぶつ], 庶民 [しょみん]
ruse:
1. пошляк, мещанин 2. человек из народа, простолюдин

malvulgara

Kiu ne vulgaras, ne banalas, ne krudas, sed elegante distingiĝas; rafinita.
beloruse:
далікатны
france:
distingué (recherché), recherché (distingué)

malvulgareco

Elita, eleganta sindistingo disde ordinaraĵoj: ŝi estis bongustege vestita kaj faris al mi impreson de senkompara malvulgareco [16].
beloruse:
далікатнасьць, далікацтва
france:
distinction (élégance)

administraj notoj

mal~a: Mankas dua fontindiko.
mal~a: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.