afgan/o

afgano

Ŝtatano de Afganujo: en Irano kaj Pakistano loĝas pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifuĝintoj [1]; germana ministro pri eksterlandaj aferoj inaŭguris trinkakvosistemon en la urbo Herat kaj transdonis ĝin al afganoj [2].
1. Renato Corsetti: Lingvo de paco, La Ondo de Esperanto, 2002:1
2. Stefan Maul: Du mil ok, Monato, jaro 2008a, numero 12a, p. 7a
beloruse:
аўганец
ĉine:
阿富汗人 [āfùhànrén]
france:
Afghan (subst.)
hebree:
אפגניסטן
japane:
アフガニスタン人 [あふがにすたんじん]

Afganujo [3]

GEOGPOL Ŝtato en la sudcentra Azio kun ĉefurbo Kabulo. Oficiala nomo: Islama Respubliko de Afganujo. Ĝi limas kun Ĉinujo, Irano, Pakistano, Taĝikujo, Turkmenujo kaj Uzbekujo: Instruado de Esperanto al rifuĝintoj, kiuj jam emas reiri siajn hejmojn, garantias la ekziston kaj vivon de Esperanto en Afganujo [4] (AF) SIN:Afganio
3. Oficiala Informo de AdE, numero 11
4. Reza Torabi: Zaban-e-salam, La Ondo de Esperanto, 2002:4
angle:
Afghanistan
beloruse:
Аўганістан
bulgare:
Афганистан
ĉine:
阿富汗 [āfùhàn]
france:
Afghanistan, République islamique d'Afghanistan
germane:
Afghanistan
greke:
Αφγανιστάν
hispane:
Afganistán
hungare:
Afganisztán
indonezie:
Afganistan
itale:
Afganistan
katalune:
Afganistan, República Islàmica de l'Afganistan
perse:
افغانستان
pole:
Afganistan, Islamska Republika Afganistanu
portugale:
Afeganistão

administraj notoj