turkmen/o

turkmeno

1.
Ŝtatano de Turkmenujo.
2.
Homo kun turkmena nacieco.
beloruse:
туркмен
france:
Turkmène (subst.)
germane:
Turkmene
indonezie:
Turkmen
japane:
トルクメン人 [トルクメンじん]
katalune:
turcman (subst.)
nederlande:
Turkmeen
portugale:
turcomeno (subst.)
ukraine:
туркменин

turkmena

Rilatanta al turkmenoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: turkmena lingvo estas lingvo el oguza grupo de tjurka lingvaro, ĝi estas ŝtata lingvo de Turkmenio kaj ankaŭ havas regionan statuson en Afganio [1].
beloruse:
туркменскі
ĉeĥe:
turkmenský
france:
turkmène (adj.)
germane:
turkmenisch
katalune:
turcman (adj.)
nederlande:
Turkmeens
portugale:
turcomeno (adj.)
slovake:
turkménsky
ukraine:
туркменський

Turkmenujo [2] (TM)

GEOGPOL Ŝtato en la centra Azio kun ĉefurbo Aŝgabato; ĝis 1991 Sovetunia respubliko. Ĝi limas kun Afganujo, Irano, Kazaĥujo, Uzbekujo kaj kun Kaspio: multaj landoj, kiel Argentino, Centra Ĉinio, Kartvelio, Kazaĥujo, Mongolio, Senegalo, Turkmenujo kaj Turkio, povas esti konsiderataj uzi „fakte“ tempon daŭre antaŭenigitan je unu horo, ĉar iliaj [laŭleĝaj] tempoj estas la sunaj tempoj de la meridianoj lokataj 15 gradojn pli oriente ol iliaj propraj meridianoj [3]. SIN:Turkmenio
2. Oficiala Informo de AdE, numero 11
3. Vikipedio, Somera tempo
angle:
Turkmenistan
beloruse:
Туркменія, Туркменістан
bulgare:
Туркменистан
france:
Turkménistan, République du Turkménistan
germane:
Turkmenistan
hungare:
Türkmenisztán
indonezie:
Turkmenistan
itale:
Turkmenistan
katalune:
el Turkmenistan, República del Turkmenistan
nederlande:
Turkmenistan
perse:
ترکمنستان
pole:
Turkmenistan
portugale:
Turquemenistão

administraj notoj

~o: Mankas fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
~a: Mankas dua fontindiko.