2akut/a JED
akuta
- 1.
[1]
(pri angulo)
Malpli granda ol orto:
ajna triangulo havas almenaŭ du akutajn angulojn;
la finna stilo prezentiĝas per rektaj linioj, akutaj anguloj
[2];
aŭtante al Monto Baruna […],
la rubo kiu okupas la tutan ŝoseon
devigas iri laŭ angulo tiel akuta, pli ol
harpingla, fakte, ke oni devas
multe manovri
[3].
akra1.b
obtuza,
malakuta- 2.
(pri malsano)
Prezentanta fortajn simptomojn, rapide graviĝanta:
li suferas akutan ftizon;
tiu [malsano] neniam eksplodus per akutaj
simptomoj sen malutilaj
perfortagoj
[4];
Sever-Akuta Respira Sindromo
[5];
„haaaa!“, kriis la usonano, sentante akutan
doloron ĉe la maleolo
[6].
kronika
akra2.b,
subita- 3.
En lingvoj kun muzika aŭ tona
akcento,
karakterizanta sonojn prononcatajn en relative pli alta
aŭ altiĝanta tono:
akuta vokalo;
akuta tono;
akuta intonacio.
Rim. 1: Malnovgrekaj gramatikistoj elpensis la manieron marki la akutan akcenton per speciala diakritilo (la dekstra korno); en kelkaj lingvoj oni uzas la misterminon „akuta akcento“ por nomi la samforman supersignon ankaŭ por la okazoj, kie temas nek pri akcento, nek pri tono. Tio estas evitinda en Esperanto.Rim. 2: En lingvoscienco la termino „akuta“ estas uzata tre diverse kaj konfuze; ekzemple la historia akuta akcento en la lingvo litova ŝanĝiĝis en sian malon; simile, en la sveda oni nomas „akuta“ postakcentan tonon relative pli malaltan, ktp.- 4.
- (evitinde) (malofte)
Akra3:
akutaj krioj de la anoncistoj
[7];
la policano ĉuis, kun akuta atento al la
vizaĝesprimo de la alia
[8].
penetra2
Rim.:
Laŭ BL: (pri ideoj, diroj) ankaŭ eblas diri sagaca; (pri anguloj) ankaŭ eblas diri akra; (pri malsanoj) ankaŭ eblas diri subita.
1.
Raoul Bricard: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, p. 26
2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri „tipeco de l’ disdivido“
3. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera, 2003
6. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
8. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
2. Julij Muraŝkovskij: Kien fluas roj’ Castalie, V. Pri unueco kaj lukto, kaj ankaŭ pri „tipeco de l’ disdivido“
3. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
4. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Dekunua Ĉapitro
5. Monato, Stefan Maul: Propagando danĝera, 2003
6. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 19
7. Mihail Bulgakov, trad. Sergio Pokrovskij: La majstro kaj Margarita, 16
8. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 5
- angle:
- 1. acute 2. acute 3. penetrating
- beloruse:
- 1. востры 2. востры 3. рэзкі
- ĉeĥe:
- akutní, ostrý, prudký
- ĉine:
- 1. 八字形 [bāzìxíng] 2. 急 [jí]
- france:
- 1. (angle) aigu 2. aigu, virulent 3. aigu
- germane:
- 1. spitz 2. akut 3. betont
- hebree:
- חד, חמור, חריף
- hispane:
- 1. agudo 2. agudo 3. agudo
- hungare:
- 1. hegyes- (szög) 2. heveny, akut 3. éles
- japane:
- 鋭角の [えいかくの], 急性の [きゅうせいの], 高音の [こうおんの]
- nederlande:
- 1. scherp 2. acuut 3. scherp
- pole:
- 1. (kąt) ostry 2. ostry 3. ostry
- portugale:
- 1. agudo 2. agudo 3. agudo
- rumane:
- 1. unghiul de ascuțire 2. ascuțit 3. ascuțit
- ruse:
- 1. острый 2. острый 3. акутовый
- slovake:
- ostrý, prudký, akútny, prudký 1. ostrý 2. akútny
- ukraine:
- гострий
malakuta
- angle:
- obtuse
- beloruse:
- тупы
- ĉeĥe:
- nejasný, nezřetelný, tupý
- ĉine:
- 不尖 [bùjiān], 不利 [bùlì]
- france:
- émoussé, obtus (angle) obtus
- germane:
- stumpf
- hungare:
- tompa- (szög)
- japane:
- 鈍角の [どんかくの]
- nederlande:
- stomp
- pole:
- (kąt) rozwarty
- portugale:
- obtuso
- rumane:
- unghi obtuz
- ruse:
- тупой
- slovake:
- nejasný, nezreteľný, tupý
- ukraine:
- тупий (про кут), глухий (про звук і т.п.)
administraj notoj
mal~a:
Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
