*penetr/i

*penetri

1.
(x)
Eniĝi en ion, trairante la eblajn barojn: la ŝtono penetris en lian frunton, kaj li falis [1]; tiuj tri herooj trarompe penetris en la tendaron [2]; viaj sagoj […] penetros en la koron de la malamikoj [3]; vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, kaj ili penetras en la profundon de la ventro [4]; ĉiu vorto, kiun ŝi diris, penetris en mian koron kiel tranĉilo [5]; loĝi profunde sub la tero, kien la lumo de la suno neniam penetras [6]; eĉ unu radio de la suno ne povis penetri tra la densaj […] branĉoj de la arboj [7]; subite penetris al li agrabla odoro de pomoj [8]; la rigardo de la knabineto penetris rekte en la ĉambron [9]; ili penetris ĝis la fino de la arbaro [10]; akvo […] penetras ĉien [11]; ŝiaj vestoj, penetritaj per peza akvo, ŝin malsupren tiris [12]. VD:mergi, sondi, trempi
2.
(tr)
(pri sentoj) Plene ekposedi, emocii, absorbi: teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto Marta ; ŝi sentis sin kvazaŭ penetrita de ĝoja sendanĝereco [13]; la kanto […] tiel profunde penetris en lian animon, [kvazaŭ] li mem estas ĉi tiu ama kanto [14]; penetros vin la spirito de la Eternulo [15]; li metis sur sin malbenon, kiel veston, kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, kaj en liajn ostojn, kiel oleo [16]. VD:hanti, kapti4, regi3
3.
Malkovri, diveni: mia koro penetris multon da saĝo kaj scio [17]; la plej turmenta streĉiĝo de la volo ne povis fari tion, ke menso neinstruita penetru per unu fojo la misterojn de la scienco Marta . VD:eniri, enprofundiĝi, kompreni2, riveli2
angle:
penetrate
beloruse:
пранікаць, пранікнуць
ĉeĥe:
prolnout, pronikat, proniknout, vnikat, vniknout
ĉine:
穿透 [chuāntòu], 彻 [chè], 徹 [chè], 透 [tòu], 透进 [tòujìn], 透進 [tòujìn], 渗入 [shènrù], 滲入 [shènrù], 浸 [jìn], 寖 [jìn]
france:
pénétrer
germane:
durchdringen, eindringen, dringen, penetrieren 2. erfassen (Gefühl) 3. erfassen (Wissen)
hungare:
behatol, áthat
japane:
入り込む [はいりこむ], 侵入する [しんにゅうする], 貫く [つらぬく], 浸透する [しんとうする], しみ込む [しみこむ], 見抜く [みぬく], 察する [さっする]
nederlande:
doordringen, penetreren, binnendringen
pole:
penetrować, nurtować, wnikać, zagłębiać
portugale:
penetrar
rumane:
penetra, intra, pătrunde
ruse:
проникать, проникнуть
slovake:
penetrovať, prenikať, prestupovať
ukraine:
проникати, доходити, вриватися, увіходити

penetra

1.
Facile kaj profunde penetranta: Chilo, sidinte dum ia tempo sur la sojlo, eksentis penetran malvarmon [18]; sinjorino, kiu havis akran, penetran voĉon [19]; [li] starigas penetrajn demandojn [20]; spertoj povas esti tiel penetraj, ke ili gluiĝas dum la tuta vivo [21].
2.
Akravida, rimarkanta kaj komprenanta kaŝitaĵon: lia rigardo […] estis penetra, kvazaŭ ĝi volus eniĝi ĝis ŝia interno [22]; la esploranta, penetra rigardo moliĝis [23]; la pastrino penetre lin rigardis [24].
beloruse:
1. пранікальны 2. праніклівы
ĉeĥe:
pronikavý
ĉine:
尖銳 [jiānruì], 尖锐 [jiānruì], 彻 [chè], 徹 [chè], 精辟 [jīngpì], 精闢 [jīngpì], 透辟 [tòupì], 透闢 [tòupì], 通透 [tōngtòu], 透 [tòu]
france:
pénétrant
germane:
1. durchdringend, eindringend 2. durchbohrend, stechend (Blick)
hungare:
beható, átható, penetráns
nederlande:
doordringend
pole:
przenikający, wnikliwy
rumane:
penetrant, pătrunzător
ruse:
1. проникающий, всепроникающий 2. проницательный
slovake:
prenikavý

penetrema

Volonte, facile penetranta kaŝitaĵojn: la ĉasisto […] vidis ĉion per siaj penetremaj okuloj [25]. lin komprenas nur kelkaj dekoj da kapoj tiel penetremaj, kiel li [26]; respondis la figuro per tiel penetrema voĉo, ke ĝi trapikis lian koron, kiel fenicia ponardo [27]; la mastrino, penetrema kaj vigla, tuj kaptis la momenton de embarasiĝo Marta ; via penetrema intelekto scios ekkoni la veron [28].
beloruse:
праніклівы, празарлівы
ĉeĥe:
pronikavý
ĉine:
透辟 [tòupì], 透闢 [tòupì], 在底部 [zàidǐbù]
france:
incisif (clairvoyant), pénétrant
germane:
durchdringlich, eindringlich
japane:
浸透力のある [しんとうちからのある], しみ通る [しみとおる], 鋭い [するどい]
nederlande:
doordringend
pole:
przenikliwy, badawczy
rumane:
penetrant
slovake:
prenikavý
ukraine:
проникливий

penetrigi

(tr)
Igi iun aŭ ion penetri en: penetrigu ĉi tiujn vortojn en viajn orelojn [29]; kiam vi estos disiĝontaj, penetrigu la tranĉilon en arbon ĉe la vojkruco [30]; la unukornulo […] penetrigis tiel forte la kornon en la trunkon, ke ĝi ne povis eltiri ĝin [31]; la nuna momento, plene okupita de turmenta maltrankvileco, penetrigis ankoraŭ nedifinitan sed jam mordantan maldolĉecon en la koron de la virino Marta ; Marta profunde penetrigis sian brilantan rigardon en la vizaĝon de la antaŭ ŝi staranta homo Marta ; konsternita kalkulisto […] penetrigis sian nazon en la paperojn Metrop ; penetrigi en la vivon la uzadon de esperanto [32]. VD:enpuŝi, enŝovi
beloruse:
укараняць, укарэньваць
ĉeĥe:
prosadit, prostrčit, protlačit
ĉine:
[guàn], 贯 [guàn]
france:
faire pénétrer
germane:
hinein stoßen, hinein schieben
hungare:
bejuttat
japane:
入り込ませる [はいりこませる]
nederlande:
doen binnendringen
pole:
przeniknięcie powodować
rumane:
pătrunde
ruse:
внедрить
slovake:
presadiť, prestrčiť, pretlačiť

enpenetri

(x)
Profunde penetri: la ĉambro […] estas tiel aranĝita, ke la tutan pluvon, kiu povus enpenetri, ĝi forkondukas [33]; iom da freŝa aero […] enpenetris en la ĉambrojn [34]; la aromon de la realeco, kiu enpenetras en la menson kaj penson de la rigardanto kaj restas tie por ĉiam, ili ne povas transdoni [35]; en nian kabanon enpenetris soldatoj [36]; forta kaj bela kverko [kies] radikoj enpenetras profunde kaj fortike en la teron [37]; sovaĝa decido enpenetras lian animon [38]; enpenetri en la misteron, kiu necesigas ĉi tiun artifikon [39]; la vera signifo de la letero plene enpenetris lian cerbon [40].
beloruse:
пранікаць, пранікнуць
ĉeĥe:
vnikat, vniknout
ĉine:
渗入 [shènrù], 滲入 [shènrù], 入侵 [rùqīn], 宰割 [zǎigē], 挤入 [jǐrù], 擠入 [jǐrù], 混进 [hùnjìn], 混進 [hùnjìn], 被入侵 [bèirùqīn], 被渗透 [bèishèntòu], 被滲透 [bèishèntòu], 被穿透 [bèichuāntòu], 闖進 [chuǎngjìn], 闯进 [chuǎngjìn], 窜进 [cuànjìn], 竄進 [cuànjìn], 填进 [tiánjìn], 填進 [tiánjìn]
france:
pénétrer profondément
germane:
eindringen
hungare:
behatol, bejut
japane:
侵入する [しんにゅうする], 深く入り込む [ふかくいりこむ]
nederlande:
doordringen
pole:
dobierać się, dobywać się, wtargnąć
rumane:
ridică-te singur, ieși, invada
ruse:
проникнуть, вникнуть
slovake:
vniknúť

nepenetrebla, netrapenetrebla

Prezentanta netraireblan baron: la mallumo estis netrapenetrebla [41]; (figure) nepenetrebla vizaĝo; tute nepenetrebla arbaro [42]; la dornoplenaj lianoj prezentas netrapenetreblan densejon [43]; sin levis netrapenetrebla, silenta polva uragano [44]; netrapenetreblaj nebuloj [45]; fine ĉio malaperis en la griza, moviĝema, netrapenetrebla abismo [46]; estas nepenetrebla la Dia justeco [47]. VD:densa, fermita4, mistera, nesondebla, opaka2, vualitaANT:tralasema
beloruse:
непранікальны
ĉeĥe:
neproniknutelný
ĉine:
不能透过 [bùnéngtòuguò], 不能透過 [bùnéngtòuguò], 不通透 [bùtōngtòu], 透不过 [tòubùguò], 透不過 [tòubùguò]
france:
impénétrable
germane:
undurchdringlich, undurchlässig, verschlossen (Gesicht)
hungare:
áthatolhatatlan, kifürkészhetetlen
japane:
不透過性の [ふとうかせいの], 入り込めない [はいりこめない]
nederlande:
ondoordringbaar
pole:
nieprzepuszczalny, nieprzenikliwy, niezbadany
rumane:
impenetrabil, neexaminabil
ruse:
непроницаемый
slovake:
nepreniknuteľný
ukraine:
непроникний, непрохідний

trapenetri

(tr)
1.
Tute, plene penetri: la glavon […] trapenetris la postan parton de la korpo [48]; tuta li […] estis diafana, kvazaŭ trapenetrita per sunradioj Metrop ; la sonado de la preĝejaj sonoriloj trapenetras malsupren al ŝi [49]; la feliĉo […] trapenetras mian sangon, trapenetras miajn pensojn [50]; la princo streĉis la vidadon kaj aŭdadon, penante trapenetri la polvan muron [51]; stranga tremo trapenetris min kaj senmovigis FdO . VD:trairi1, trakuri
2.
(figure) Elspioni, sondi: la perfidulo […] penas trapenetri la plej altan sekreton de la ŝtato [52].
beloruse:
пранікаць, пранікнуць
ĉeĥe:
prolnout, pronikat, proniknout, vnikat, vniknout
ĉine:
[tòu], 穿透 [chuāntòu], 彻 [chè], 徹 [chè], 渗透 [shèntòu], 滲透 [shèntòu], 透进 [tòujìn], 透進 [tòujìn], 下决心 [xiàjuéxīn], 下決心 [xiàjuéxīn], 浸 [jìn], 寖 [jìn], 渍 [zì], 漬 [zì], 浸透 [jìntòu]
france:
percer (pénétrer)
germane:
durchdringen
hungare:
áthatol, áthat
japane:
しみとおる, 突き通す [つきとおす], 貫通する [かんつうする]
nederlande:
binnendringen
pole:
penetrować siłą, przenikać
rumane:
pătrunde cu forța, strecura
ruse:
проникнуть
slovake:
predrať sa, prenikať, presakovať
ukraine:
проникати, вириватися, прориватися наскрізь

administraj notoj