4amar/a PVEF
amara
- 1.
- Maldolĉa por la gusto, kiel galo, aloo, genciano, leontodo, kakao: li eble mem venos supren kaj gustos la amarajn oranĝojn MortulŜip ; tre amara, malagrabla gusto, tial la indiĝenoj havas problemon por mortigi iun per tiu veneno ChC ; festena tablo, sur ĝi kuŝis la viando de la kaprido kaj vinkalikoj staris inter la pladoj kun la amaraj herboj MkM ; (figure) la pilolo estis amara, kaj nur dolore digestebla, sed kion fari Lanti ?
- 2.
- Tiel maldolĉa por la koro, kiel por la lipoj; akra, malmilda: amara bedaŭro, moko, parolo, kritiko, riproĉo; kun amara sento li haltis kaj prenis cigaredon el sia poŝo LGA ; kial rigardi malantaŭen? tie […] kreskos nenio krom la kardoj kaj urtikoj de amaraj memoroj Tor ; nevidebla forto puŝis lin antaŭen […] – kun la plezuro miksiĝis la amaro de la doloro pro la malaperinta supereco kaj kreskanta necerteco KKr ; se mi venkiĝus dum tiu atako, larmfluo amara plenigus sitelon! [1]; stultaj larmoj ekrapidis, humilige, li metis la manon sur miajn harojn, la tuŝo mildigis, sed ne forigis la amaron [2].
- angle:
- bitter
- beloruse:
- горкі
- bulgare:
- 1. горчив
- ĉeĥe:
- hořký, trpký (i citově), zahořklý
- ĉine:
- 1. 悲痛地 [bēitòngde], 不鏽鋼的痛苦 [bùxiùgāngdetòngkǔ], 不锈钢的痛苦 [bùxiùgāngdetòngkǔ]
- dane:
- 1. bitter
- eŭske:
- 1. mingots
- finne:
- 1. karvas
- france:
- amer
- germane:
- bitter
- hebree:
- טעם מר
- hispane:
- amargo
- indonezie:
- pahit
- interlingvae:
- 1. amar
- itale:
- amaro
- japane:
- 苦い [にがい], きびしい
- kartvele:
- 1. მწარე
- katalune:
- amarg
- kimre:
- 1. chwerw
- nederlande:
- bitter
- norvege:
- 1. bitter
- okcitane:
- 1. amar
- pole:
- gorzki 1. gorzki
- portugale:
- 1. amargo
- rumane:
- 1. amar
- ruse:
- горький
- serbe:
- 1. горак
- slovake:
- horký, trpký
- svede:
- 1. bitter
- tibete:
- ཁ་ཏིག་
- ukraine:
- гіркий (тж перен.)
amareco
- 1.
- Gusto amara1: la ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio [3].
- 2.
- (figure)
Sento amara2:
lia unua sento estis amareco kontraŭ la katenoj en la vivo, malesperiĝo
kontraŭ la ligiteco
[4];
ia melankolio lin tenis, penetrita de amareco
[5];
la rekompenco estas nur akuzoj, amareco
[6].
ĉagreno, postkolero, rankoro
3.
Monato, Lode van de Velde: Bierlando Belgio
4. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
6. Monato, Raita Pyhälä: Pensante pensie ..., 2006
4. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, V.
5. Johán Valano: Ĉu ni kunvenis vane?, 15
6. Monato, Raita Pyhälä: Pensante pensie ..., 2006
- angle:
- 2. bitterness, embitterment
- france:
- 2. amertume, ressentiment
- germane:
- 1. Bitterkeit 2. Bitterkeit, Verbitterung, Groll
dolĉamara
- Samtempe dolĉa kaj amara: (figure) dolĉamara foro Kon11 ; (figure) [la] melodio […] elvokis al mi melankolian […] dolĉamaran senton, kiun la portugaloj nomas saŭdado [7].

7.
Monato, Garvan Makaj: Neniam plu, 2010
- angle:
- bittersweet
- beloruse:
- горка-салодкі
- germane:
- bittersüß
- pole:
- słodko-gorzki