*ankoraŭ UV

*ankoraŭ

(adverbo)
1.
Ĝis la nuna momento: estis ankoraŭ trankvile kaj varme [1]; fenomeno, kian li vidis ankoraŭ neniam [2]; la sukceso ankoraŭ ne estas certa; elmeti sin al ia ankoraŭ ne konata danĝero [3]; homo ankoraŭ juna [4]; Vilfrido ankoraŭ ne venis, jam malfruiĝis [5]. VD:daŭre1, jam, plu
Rim.: Oni metu ankoraŭ antaŭ la nea vorto: ankoraŭ neniam [6]; mi scias ankoraŭ nenion [7]; ankoraŭ neniu plaĉis al ĉiu PrV ; tio ĉi estas miskomprenebla kiel „ne plu“: ˣŝiaj fortoj ne estis ankoraŭ ruinigitajˣ Marta .
2.
Aldone, krome:
a)
t.e. al antaŭa io aldoniĝas alia(j) simila(j): la viro parolis ankoraŭ kelkajn vortojn [8]; ili estis en la distanco de ankoraŭ unu mejlo de la tero [9]. VD:plia2
b)
(plejparte kun antaŭa „kaj“) enkondukas neatenditan kroman cirkonstancon: ni devos ellernadi nur unu fremdan lingvon — kaj ankoraŭ tre facilan [10]; revizoro el Peterburgo, inkognite — kaj ankoraŭ kun sekreta ordono [11]. cetere, plie1
3.
Kun komparativo ĝi indikas pluan pliigon: la nigra arbara limako fariĝis ankoraŭ pli nigra [12]; en la krepusko la ĉambro fariĝis ankoraŭ pli alloga [13]; ŝi estis ankoraŭ multe pli bela ol hieraŭ [14]. VD:1, ĉiam pli
4.
Denove, ree, plue: ripetu la lecionon ankoraŭ unu fojon; ili ankoraŭ unu fojon [...] dancis [15]; se li divenos ĝuste, tiam li devos veni ankoraŭ du fojojn [16].
5.
Jam tiom frue: ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio [17]; ankoraŭ en la fino de l’ jaro 1887, t.e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (…) elektis komitaton (…) [18].
afrikanse:
steeds
albane:
ende
amhare:
አሁንም
angle:
still, yet 3. even (more) 5. as far back as, as early as
arabe:
لا يزال
armene:
դեռ
azerbajĝane:
hələ
beloruse:
яшчэ
bengale:
এখনও
birme:
ဆဲ
bosne:
još
bretone:
c'hoazh
ĉeĥe:
ještě
dane:
stadig
estone:
veel
eŭske:
oraindik
filipine:
pa rin
finne:
1. vielä, yhä, edelleen 4. vielä, vieläkin, lisäksi
france:
encore
galege:
aínda
germane:
noch 2.b darüber hinaus, im Übrigen, übrigens
guĝarate:
હજુ પણ
haitie:
toujou
haŭse:
har yanzu
hebree:
עוֹד
hinde:
अब तक
hispane:
1. aún, todavia 4. otra vez
hungare:
még
igbe:
ka
indonezie:
masih
irlande:
fós
islande:
enn
itale:
ancora
japane:
まだ
jave:
isih
jide:
נאָך
jorube:
si tun
kanare:
ಇನ್ನೂ
kartvele:
ჯერ კიდევ
katalune:
encara
kazaĥe:
қимылсыз
kimre:
dal
kirgize:
дагы
kmere:
នៅតែមាន
koree:
여전히
korsike:
ancora,
kose:
nangoku
kroate:
još uvijek
kurde:
hîn
latine:
etiam
latve:
vēl
laŭe:
ຍັງ
litove:
dar
makedone:
уште
malagase:
mbola
malaje:
masih
malajalame:
ഇപ്പോഴും
malte:
xorta
maorie:
tonu
marate:
अजूनही
monge:
tseem
mongole:
хэвээр
nederlande:
nog
nepale:
अझै पनि
njanĝe:
adakali
norvege:
ennå, enda
okcidentfrise:
noch
panĝabe:
ਅਜੇ ਵੀ
paŝtue:
تر اوسه
pole:
jeszcze, ponownie, znowu, znów 1. jeszcze, wciąż, nadal
portugale:
ainda, até agora
ruande:
biracyaza
rumane:
încă
ruse:
ещё
samoe:
pea
sinde:
اڃا
sinhale:
තවමත්
skotgaele:
fhathast
slovake:
ešte
slovene:
vedno
somale:
weli
ŝone:
vachiri
sote:
e sa ntse e
sunde:
masih
svahile:
bado
taĝike:
то ҳол
taje:
ยังคง
tamile:
இன்னும்
tatare:
һаман
telugue:
ఇప్పటికీ
ukraine:
ще
urdue:
اب بھی
uzbeke:
hali
vjetname:
vẫn
zulue:
namanje

ankoraŭa

Plua, daŭriganta, aldonata: ni […] verkis ankoraŭan strofon [19]; kion pensi pri la ankoraŭa diskriminacio kontraŭ gejaj kaj lesbaj fiduloj, kion pensi pri la ankoraŭa malpermeso uzi kondomojn [20]. VD:plia2
19. L. Ganman: Ĝoja, 2015
20. Monato, Gerrit Berveling: Opinio: Tro Senkosta Pentemo
angle:
additional, further, more (additional)
beloruse:
дадатковы, далейшы
france:
subsistant, supplémentaire
germane:
(ein) weiterer, andauernde
hispane:
suplementario, adicional, de más, de una vez más

administraj notoj