*ĉas/i MT

*ĉasi

(tr)
1.
Persekuti bestojn por ilin kapti aŭ mortigi: ĉasi kuniklojn, perdrikojn, aprojn, fiŝojn... ĉasaĵo ĉasanton ne atendas PrV ; kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun PrV ; vi ĉasas kaptaĵon por la leonino [1]; (figure) novnazioj nokte persekutis du vjetnamojn, ĉasis ilin tra la urbeto, batis kaj tretegis [2].
2.
(figure) Konstante fervore peni por akiri ion: ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton [3]; serĉu pacon kaj ĉasu ĝin [4]. ĉiuj eniris […] pelante antaŭ si gregon da esperantistoj, ĉasitaj for de siaj matenmanĝoj [5]; Hitler komencis ĉasi kaj malliberigi kontraŭulojn [6].
afrikanse:
jag
albane:
gjueti
amhare:
አደን
angle:
1. hunt 2. chase after, hunt, seek after, pursue
arabe:
مطاردة
armene:
որս
azerbajĝane:
ov
beloruse:
1. паляваць 2. паляваць, перасьледаваць, гнацца, імкнуцца
bengale:
খোঁজা
birme:
အမဲလိုက်ခြင်း
bulgare:
ловувам
ĉine:
猎捕 [lièbǔ], 猎获 [lièhuò], 猎取 [lièqǔ], 追捕 [zhuībǔ], 追逐 [zhuīzhú], 猎 [liè]
dane:
jagt
estone:
jaht
eŭske:
ehiza
france:
1. chasser 2. courir (après)
galege:
caza
germane:
jagen
guĝarate:
શિકાર
haitie:
lachas
haŭse:
farauta
hebree:
לצוד
hinde:
शिकार
hispane:
cazar
hungare:
vadászik
igbe:
ichu nta
irlande:
fiach
islande:
veiði
japane:
狩り [かり]
jave:
goleki
jide:
גיינ אַף
jorube:
sode
kanare:
ಬೇಟೆ
kazaĥe:
аңшылық
kimre:
helfa
kirgize:
аң уулоо
kmere:
ប្រមាញ់
koree:
사냥
korsike:
caccià
kose:
ukuzingela
kurde:
neçir
latve:
medības
laŭe:
ການລ່າສັດ
litove:
medžioklė
makedone:
лов
malagase:
mihaza
malaje:
memburu
malajalame:
നായാട്ട്
malte:
kaċċa
maorie:
whaiwhai
marate:
शोधाशोध
mongole:
ан
nederlande:
1. jagen 2. najagen
nepale:
शिकार
njanĝe:
kukasaka
okcidentfrise:
jacht
panĝabe:
ਸ਼ਿਕਾਰ
paŝtue:
تکل لري
pole:
1. polować 2. polować (na coś)
portugale:
caçar
ruande:
guhiga
ruse:
1. охотиться 2. гнаться, стремиться, охотиться, преследовать
samoe:
tuli
sinde:
تلاش
sinhale:
දඩයම
skotgaele:
sealg
slovake:
poľovať
slovene:
lov
somale:
ugaarsi
ŝone:
kuvhima
sote:
tsoma
sunde:
moro
svahile:
kuwinda
svede:
jaga
taĝike:
шикор
taje:
ล่า
tamile:
வேட்டை
tatare:
ау
telugue:
వేట
turke:
avlamak
ukraine:
охота
urdue:
ہنٹ
uzbeke:
ov
vjetname:
săn
zulue:
ukuhlasela

*ĉaso, ĉasado

Persekutado de bestoj: la filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis [7]. enŝoviĝis la kato […] kaj komencis ĉasadon [8]; jen oni komencis la ĉasadon, la harpunon oni enpuŝis al la rosmaro en la bruston [9]; dormus leporo, se ĝi ĉason ne timus PrV ; hundo bonrasa estas bona por ĉaso PrV ; festeno kaj ĉaso kaj da ŝuldoj amaso PrV ; ĉashundo [10]; matene li manĝos ĉasakiron [11].
beloruse:
паляваньне, ловы
bulgare:
лов
ĉine:
[liè]
france:
chasse (activité)
germane:
Jagen, Jagd
hebree:
ציד
hungare:
vadászat
japane:
狩猟 [しゅりょう], 狩り [かり]
pole:
polowanie
ruse:
охота
ukraine:
полювання, лови

*ĉasaĵo [12]

Tio, kion oni ĉasas aŭ jam kaptis ĉase: alportu al mi ĉasaĵon kaj faru por mi bongustan manĝaĵon [13]; [li] ĉasis ĉasaĵon kaj alportis al mi, kaj mi manĝis de ĉio [14]; lupo sovaĝa ne ĝenas siajn samulojn, nek disŝiras sian ĉasaĵon tiel kruele kaj pasie, kiel homo homon sub la nomo de Dio [15].
beloruse:
дзічына (на якую палююць)
ĉine:
[lüè]
france:
gibier
germane:
Jagdbeute, Beute
hebree:
שלל ציד
hungare:
vad, vadászzsákmány
japane:
獲物 [えもの], 餌食 [えじき]
pole:
dziczyzna
ruse:
дичь (за которой охотятся)
ukraine:
дичина, здобич (мисливська)

ĉasejo

Natura areo uzata por ĉasado: la domo havas vastajn arbarojn, marĉojn kaj ĉasejojn [16]. la posedanto de la ĉasejo denuncis la pafanton pri tio, ke li en lia ĉasdistrikto ĉasas ursojn [17]; la Buntia Insularo estis […] populara ĉasejo de fokoĉasistoj [18].
16. A. Kivi, trad. I. Ekström: Sep fratoj, 1947
17. Legolibreto II.
18. Baŭnti-Insularo
beloruse:
аступ, угодзьдзе (паляўнічае)
ĉine:
狩猎场 [shòulièchǎng]
france:
réserve de chasse, terrain de chasse
germane:
Jagdgrund
hebree:
אזור צייד
japane:
猟場 [りょうば]

ĉasisto

Homo, kiu profesie aŭ sporte ĉasas: [li] fariĝis lerta ĉasisto [19]; la ĉasistoj inter la montoj blovadis per kornoj [20]; komercisto estas ĉasisto, li rigardas, kiu sin ne gardas PrV ;
angle:
hunter
beloruse:
паляўнічы
bulgare:
ловец
ĉine:
探求者 [tànqiúzhě], 猎人 [lièrén], 一种蜘蛛 [yīzhǒngzhīzhū], 猎犬 [lièquǎn], 亨特 [hēngtè], 猎马 [lièmǎ], 猎师 [lièshī], 猎手 [lièshǒu], 打猎的 [dǎliède]
france:
chasseur
germane:
Jäger
hebree:
צַיָד
hispane:
cazador
hungare:
vadász
japane:
猟師 [りょうし]
nederlande:
jager
pole:
łowczy, łowca, myśliwy
portugale:
caçador
ruse:
охотник
slovake:
poľovník
svede:
jägare
turke:
avcı
ukraine:
мисливець, ловець

pelĉaso

Ĉasi, pelante ĉasaĵon al kaptoloko per bruo aŭ per aliaj timigoj: arbaristoj kaj hundgvidantoj elektis kelkajn tagojn pli frue la cervon, kiu estos pelĉasata [21]; pelĉasa hundo [22]; (figure) alĝeriano mortas en Guben pro pelĉaso fare de dekstregaj junuloj [23].
angle:
battue
beloruse:
аблава (паляўнічная)
ĉine:
政治迫害 [zhèngzhìpòhài]
france:
battue (chasse)
germane:
Treibjagd
japane:
狩り立て [かりたて], 狩り出し [かりだし]

postĉasi

(tr)
Sekvi la spurojn de ĉasata besto: miaj postĉasantoj perdis mian spuron [24]. (figure) laŭ informoj, kiujn mi postĉasis, [la TEJO-estraro transdonis la aferon] al la estraro de UEA [25]; kiele Mnemosina ĉe soklo alabastra, en sonĝo vi postĉasas al ia rev' fantasta [26];
24. Harry Harrison, trad. Reinhard Fössmeier k.a.: Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato, ĉap. 12
25. Leon R.: Subita haltigo de seminario, Forumo 119 (2001:4)
26. T. Gautier, trad. L. Tarkony: La apatia, Nica Literatura Revuo 3/5
beloruse:
перасьледаваць, гнацца
ĉine:
跟进 [gēnjìn], 追寻 [zhuīxún], 追 [zhuī], 被跟踪 [bèigēnzōng]
france:
pister, traquer, poursuivre
germane:
verfolgen
hungare:
űz, hajszol
nederlande:
achterna jagen
pole:
tropić
ruse:
следовать по пятам, выслеживать, преследовать, гнаться

kurĉaso

Ĉaso, en kiu oni persekutigas beston per rapide kurantaj ĉashundoj: giganto kurĉasas la Laplandanon [27]; (figure) mi denove kaj denove kurĉasas por pli granda ĝuo [28].
beloruse:
пагоня (паляўнічая)
france:
chasse à courre
germane:
Hetzjagd
hungare:
hajtóvadászat
japane:
犬猟 [いぬりょう]
nederlande:
jacht
pole:
pogoń (na polowaniu)
ruse:
погоня

ŝtelĉasi

Kaŝe, senrajte ĉasi: muflonojn, kies nombroj dum lastaj jaroj rimarkinde ŝrumpis pro ŝtelĉasado [29].
29. Monato, Roberto Pigro: Ĉasantoj ĉasataj, 2010
angle:
poach
beloruse:
браканьерстваваць
ĉine:
偷猎 [tōuliè], 盗猎 [dàoliè]
france:
braconner
germane:
wildern
hungare:
orvvadászik
japane:
密猟する [みつりょうする]
nederlande:
stropen
pole:
kłusować
ruse:
браконьерствовать
slovake:
pytliačiť
ukraine:
займатися браконьєрством

administraj notoj