3depon/i PV

deponi

(tr)
1.
EKON Konfidi al iu multvaloraĵon gardotan: ili demetu de si siajn vestojn […] kaj deponu ilin en la sanktaj ĉambroj [1]; oni serĉu en la domo […] kie la trezoroj estis deponitaj [2]; li trompe forprenis […] la deponitaĵon […] deponita ĉe li [3]; mia mono […] estas deponita en la oficejo [4]; la bieno estis vendita kaj la mono deponita HsT ; la materialon oni tamen povis savi, ĉar ĝi estis ĝustatempe deponita en la kastela kelo EeP . VD:konservi1, stoki
2.
GEOL Surfundigi, precipiti, postlasi sur io: la sablo, se ĝi ne estus elprenita, sin deponus pli fore kaj ĝenus la funkciadon de la stacio [5]. VD:precipiti, sedimentiĝi
angle:
1. deposit
beloruse:
1. дэпанаваць, аддаваць на дэпазыт 2. адкладаць
ĉeĥe:
provádět přepis (části dat z jedné paměti do jiné), provádět výpis
ĉine:
1. 托付 [tuōfù], 托 [tuō], 使沉淀 [shǐchéndiàn], 存放 [cúnfàng]
france:
1. déposer (laisser en dépôt), laisser en dépôt 2. déposer (hydrol.)
germane:
1. deponieren, hinterlegen, in Verwahrung geben 2. ablagern
hebree:
לְהַפְקִיד
hispane:
1. depositar
hungare:
1. letétbe helyez, deponál, megőrzésre átad
japane:
預ける [あずける], 預金する [よきんする], 保存する [ほぞんする]
katalune:
1. ingressar, dipositar
perse:
1. سپردن، سپرده گذاشتن
pole:
1. deponować, powierzać, oddawać w depozyt
portugale:
1. depositar
ruse:
1. хранить (в банке, в камере хранения и т.п.), сдать на хранение, внести в депозит, депонировать, внести вклад (в банк)
slovake:
uložiť do úschovy
ukraine:
зберігати, здавати на зберігання, вносити вклад (у банк), депонувати

deponaĵo

1.
EKON Tio, kion iu deponas: anstataŭigi la privatan proprieton per la komuna […], tiel ke ĝiaj membroj ne havos eĉ unu cendon da deponaĵo [6].
2.
GEOL Surfundaĵo aŭ materia tavolo, kiun postlasas natura, ĥemia, teĥnika okazo: ostoj de terciaraj mamuloj estis malkovritaj […] en lagaj deponaĵoj [7]. VD:feĉo1, sedimento
beloruse:
1. дэпазыт, уклад (дэпазытны), дэпанаваная рэч 2. адклад, адкладаньне (геал.)
ĉine:
2. [zǐ], 存 [cún]
france:
1. dépôt (de valeur) 2. dépôt (géol.)
germane:
1. Verwahrgut 2. Ablagerung
hebree:
פקדון
japane:
預け物 [あずけもの], 委託物 [いたくぶつ], 預け金 [あずけきん]
ukraine:
річ, здана на збереження, внесок, депозит

deponejo

1.
EKON Loko, kie oni deponas multvaloraĵon gardotan: du longajn murojn okupis deponejoj por dokumentoj kaj ricevitaj leteroj, argilaj kaj papirusaj Iŝtar ; ili estas ankaŭ dokumento-deponejoj kaj konsultejoj por historiistoj EeP ; la apuda pordo ekzemple indikas: kirasdeponejo KKr ; enuigaj havenaj instalaĵoj, deponejoj, staploj kaj al la tristaj kontorĉeloj MortulŜip ; en Serbio estis konstruitaj novaj municio-deponejoj [8]; oni planas ankaŭ la konstruon de grandaj gasdeponejoj en Albanio [9]. VD:arĥivejo, arsenalo1, formetejo, konservejo, provizejo, stokejo, tenejo
2.
GEOL Kuŝejo2 de mineralo deponita2: Usono havas vastajn deponejojn de skisto kaj natura gaso [10].
3.
TEK Loko, kien oni formetas grandajn kvantojn da ŝutaĵo, rubo ks: deponejo de skorio, cindro, sablo; arkeologoj malkovris rubodeponejon el la tria jarcento [11]; deponejoj de poluitaj restaĵoj [12]; aranĝo de deponejo de uzita nuklea brulaĵo, la plej danĝera radioaktiva restaĵo, kostus ĉirkaŭ 2,6 miliardojn da eŭroj [13]; [multaj] produktoj […] finiĝos en maro aŭ rubodeponejo Kon11 ; fakiĝi pri tersurfaca protekto (grundoprotekto, konstruado de rubdeponejoj, rekultivado de rubdeponejoj […]) [14]. SUB:rubejo
4.
EKON Konto, kie oni deponas libromonon, valorpaperojn k.s.
8. Dimitrije Janičić: Detruo-dilemo, Monato, 2013/01, p. 8
9. Bardhyl Selimi: TAP: projekto por sud-eŭropa gaskoridoro, Monato, 2013/01, p. 16
10. Lenio Marobin: Frakasado igos Usonon energio-sendependa, Monato, 2013/07, p. 14
11. Walter Klag: Rubo de la romianoj, Monato, 2011/10, p. 19
12. last: Adiaŭ al la nuklea ŝtato, Monato, 2010/03, p. 12
13. last: Litovio volas resti nukle-energia ŝtato, Monato, 2006/01, p. 15
14. La Ondo de Esperanto, 2001, №3
beloruse:
1. дэпо, сховішча 2. радовішча 3. сьметнік 4. дэпазыт, уклад (банкаўскі)
ĉeĥe:
deponie, skladiště, skládka, úschovna
ĉine:
1. 貯藏處 [zhǔcángchù], 茶水間 [cháshuǐjiān] 2. 矿源 [kuàngyuán] 3. 不停施予 [bùtíngshīyǔ], 拼命添加 [pīnmìngtiānjiā], 厚施 [hòushī], 累积 [lěijī], 存放废渣的场所 [cúnfàngfèizhādechǎngsuǒ], 填埋场 [tiánmáichǎng], 垃圾堆放场 [lājīduīfàngchǎng], 垃圾堆 [lājīduī], 倾倒场 [qīngdǎochǎng] 4. 托管帐户 [tuōguǎnzhànghù], 从不来 [cóngbulái]
germane:
1. Depot, Aufbewahrungsstelle 2. Lagerstätte 3. Halde, Deponie, Kippe 4. Depot, Hinterlegungsstelle
hungare:
1. letéti hely, értékmegőrző 4. letéti számla
japane:
保管所 [ほかんじょ], 預かり所 [あずかりじょ]
katalune:
dipòsit
perse:
1. انبار سپرده‌ها، سپردنگاه 4. حساب سپرده
pole:
1. depozyt, skrytka bankowa 4. depozyt
ruse:
1. хранилище, камера хранения, склад 4. банковский вклад, депозит
slovake:
úschovňa
ukraine:
склад, сховище, камера схову (баґажу), каса (для збереження грошей)

deponujo

Ujo en kiu oni deponas ion: la akvobata pumpilo povas peli parton de la alvenanta akvo supren, ĝis la deponujo [15]; (figure) lingvo kiel deponujo de kulturo [16]. SUB:siloVD:kolektujo, rezervujo
15. Gilbert Ledon: Hidraŭliko: Akvobata pumpilo – forgesita sed utiligebla, Monato, 2001/07, p. 18
16. Chunlin Yao kaj Ghil'ad Zuckermann: Lingva diverseco en Tibeto
ĉine:
储藏柜 [chǔcángguì]
germane:
Depot, Aufbewahrungsbehälter

maldeponi

EKON Repreni al si deponitan valoraĵon: ili povas maldeponi maksimume 200000 enojn [17].
17. Hori Y.: La 22an de marto, SAT, 2011=03-22
beloruse:
здымаць з дэпазыта, забіраць з дэпазыта
ĉine:
[qǔ]
france:
retirer (de l'argent)
germane:
abheben (Depot), entnehmen (Depot)
katalune:
retirar, treure

deponatesto

EKON Atesta slipo pri deponita aĵo.
beloruse:
дэпазытны сэртыфікат
ĉeĥe:
stvrzenka o úschově
germane:
Depositenschein, Verwahrschein
hebree:
תעודת פיקדון
hungare:
letéti jegy, betéti elismervény
japane:
預り証 [あずかりしょう]
katalune:
resguard d'ingrés, certificat de dipòsit
perse:
رسید سپرده، برگهٔ سپرده
ruse:
депозитное свидетельство, депозитный сертификат
slovake:
potvrdenka o úschove
ukraine:
квитанція про зберігання (в камері схову)

administraj notoj

~atesto: Mankas dua fontindiko.
~atesto: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.