ekzalt/i Marta

ekzalti

(tr)
(malofte)
Levi senton de la animo ĝis alta grado de intenseco, tre eksciti: vi estas ekzaltita, strange naiva, mia kara, vi estas ankoraŭ granda infano Marta ; sinekzalta [1]; li estis ekzaltita – ĉiuj […] laŭdis lin, de la aplaŭdoj li ebriiĝis [2]; Livia rigardas ekzaltate la ekzekuton [3]; spiriteco estas rezulto de ekzaltaj, sublimaj momentoj travivitaj [4]; estas malfacile por kosmopolitoj kompreni la ekzaltadon de belo-bono en naciismon [5]. VD:famigi, pasiigi, eksciti.
1. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Lamentado
2. Monato, Angela Tellier: Laŭproverbaj fabeloj, 2004
3. Monato, Donald Broadribb: Novelo romantikeca kaj iom satira, 2005
4. Monato, W. H. Simcock: Kio estas spiriteco?, 2007
5. Gilbert Ledon: Kulturo de milito, Monato, 2000/06, p. 5
angle:
exalt
beloruse:
экзальтаваць
ĉeĥe:
nadchnout, opojit, vzrušit, vzrušovat
ĉine:
浑身发抖 [húnshēnfādǒu]
france:
exalter
germane:
aufregen, exaltieren, in Aufregung versetzen, in Hysterie versetzen, in exaltierte Stimmung versetzen
hispane:
exaltar
japane:
高揚させる [こうようさせる], 熱狂させる [ねっきょうさせる], 強くする [つよくする]
katalune:
exaltar
pole:
egzaltować
portugale:
exaltar, excitar
ruse:
экзальтировать
slovake:
veľmi nadchnúť, vzrušiť
ukraine:
екзальтувати, доводити до стану крайнього збудження, розпалювати, збуджувати

ekzalto, ekzaltiĝo

(malofte)
Stato de granda vigleco de sentoj, de ardo, ebrieco, fajro, febro: poezia ekzalto [6]; mi ja atendis ion, kiel ekscitiĝon, ekzaltiĝon [7]; la rakonto prognozas […] kriman ekzaltiĝon de frenezaj knabetoj, kiuj pasigis horojn antaŭ komputilekrano, enmergiĝintaj en virtualan violentan ludon [8]. VD:entuziasmo, frenezo, fervoro, ekstazo
6. G. De Knibber, trad. L. De Cooman: Jan De Cooman: Pejzaĝoj, 1998
7. C. Piron: Tien, 1997
8. Monato, Paulo Silas: La lastaj tagoj de Lillo, 2015
ĉine:
动盪 [dòngdàng]
france:
exaltation
germane:
Aufregung, innere Aufruhr, Überspanntheit
japane:
高揚 [こうよう], 興奮 [こうふん], 熱狂 [ねっきょう]
ukraine:
екзальтація

administraj notoj