8eston/o PIV1 , est/o VivZam

8estono, esto

1.
Ŝtatano de Estonujo: belgoj kaj estonoj posedas elektronikan identeckarton [1].
2.
Homo kun estona nacieco: por estonoj, rusaj estroj devus sian samnaciulojn alvoki reen al sia patrujo [2]. en Litovio entute 83,5 % de la loĝantaro estas litovoj, en Estonio, tamen, estonoj estas 67,9 % [3]; por multaj estonoj la monumento tamen simbolis ne liberigon, sed sovetian okupacion de la lando [4]; en regno titolita „Rusujo“, la Rusoj sin kredis posedantoj kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj VivZam .
1. Monato, pp: Estonio instruas Belgion
2. Helju Viires: Hejmen la rusoj ...?, Monato, 1993/09, p. 9
3. Monato, Last: Kiu kie loĝas?
4. Monato, Kalle Kniivilä: Monumenta krizo
angle:
Estonian
beloruse:
эстонец
bulgare:
естонец
ĉeĥe:
Estonec
ĉine:
愛沙尼亞人 [àishāníyàrén], 愛沙尼亞人 [àishāníyàrén]
estone:
2. eestlane
france:
Estonien (subst.)
germane:
Este
hispane:
estonio (natural de Estonia)
japane:
存在 [そんざい], 実在 [じつざい], 生存 [せいぞん]
nederlande:
Est
pole:
Estończyk
slovake:
Estónec
turke:
1. Eston, Estonyalı
ukraine:
естонець

estona

1.
Rilatanta al estonoj, ilia nacieco aŭ ŝtato: la estona ĉefurbo Tallinn [5]; la estona lingvo [6]; foriru la rusa armeo el estona teritorio [7]; rusiaj politikistoj admonis homojn bojkoti estonajn varojn, kaj reprezentantoj de por-registaraj junularaj organizaĵoj vizitadis vendejojn por kontroli ĉu estas vendataj estonaĵoj [8].
2.
La estona lingvo: aliaj malpli grandaj lingvoj kiel la malta kaj la estona oficialiĝis en Bruselo [9].
angle:
Estonian
beloruse:
эстонскі
bulgare:
естонски
ĉeĥe:
estonský
estone:
eesti keel
france:
estonien (adj.)
germane:
estnisch
nederlande:
Ests
norvege:
estisk
pole:
estoński
slovake:
estónsky
turke:
Estonca
ukraine:
естонський

Estonujo (EE)

GEOGPOL Ŝtato en nordorienta Eŭropo apud Balta Maro, limanta en la sudo kun Latvujo kaj en la oriento kun Ruslanda Federacio kun la ĉefurbo Talino: Fino Elinjo Pahn el Estonujo kursgvidadas de 1930 en Svedujo [10]. SIN:Estonio
angle:
Estonia
beloruse:
Эстонія
bulgare:
Естония
ĉine:
愛沙尼亞 [àishāníyà]
dane:
Estland
estone:
Eesti
france:
Estonie, République d'Estonie
germane:
Estland
hispane:
Estonia
nederlande:
Estland
norvege:
Estland
pole:
Estonia
portugale:
Estónia
svede:
Estland
turke:
Estonya
uzbeke:
Эстония

administraj notoj